Liangzhu-kulturo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Rita Bi-disko el la tempo de la Liangzhu-kulturo. Tiaj diskoj el Jado kun centra truo estis simboloj de prospero kaj armea forteco.

La Liangzhu-kulturo (ĉine 良渚文化, pinjine liángzhǔ wénhuà) estis komuna nomo por arkeologiaj trovaĵoj de ĉina kulturo de la malfrua Neolitiko, kiu disvolviĝis ĉe la sudorienta marbordo de la antikva Ĉinio.

Dum la 1970-aj kaj 1980-aj jaroj arkeologoj en la teritorio de la lago Taj en la suba valo de la rivero Jangzio-Tal trovis tombejojn de la malfrua Neolitiko. La tomboj estis el la tempo inter la jaroj 3.400 kaj 2.000 a.K.. Oni trovis en la tomboj pli ol 5.000 valorajn objektojn el Jado, inter ili Bi-diskojn, kaj ritajn tubojn. Tiujn ritajn objektojn probable la reganto de la kulturo donacis al unuopaj civitanoj pro apartaj meritoj. Ilia uzo ligiĝis al la adoro de ĉielo kaj tero.

La plejmulto de tiuj jadaj objektoj konsistas el la jada subspeco nefrito. Sur la objektoj bildiĝas vivaĵoj, kiuj (ĉar oni supozas, ke la uzo de metaloj ankoraŭ nekonatis) supozeble estis ĉizitaj per ŝarkodentoj. La arkeologiaj trovoj montras la grandan signifon, kiun jado dum tiu epoko havis en tiu-ĉi mondoparto. El la teksto Zhouli ("la ritoj de la dinastio Zhou"), kiu ekestis dum la 4-a jarcento a.K., konjekteblas, ke tiaj jadaj objektoj ankaŭ dum la dinastio Zhou (1000 - 221 a.K.) ankoraŭ estis rite uzataj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]