Libana liro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Libana liro
valutopundo
Ŝtato: Libano
Subdivido: 100 piastroj (vidu tekste)
Kodo laŭ ISO 4217: LBP
Mallongigo: ل.ل
Ŝanĝokurzo 1 usona dolaro = 1 507,5 LBP (fikse)

1 eŭro = 2 101,87 LBP (la 6-an de novembro 2010)

vdr

La libana liro - arabe ليرة لبنانية, mallonge ليرة ("lira", plurale foje ليرات ("lirat"), france livre libanaise - estas la nacia valuto de Libano. Foje oni ankaŭ nomas la valuton libana pundo, ĉar la vortoj "ليرة" kaj "livre" fakte korespondas al vortoj por "pundo" en aliaj lingvoj, kaj tial la valuto ekzemple en la angla estas nomata "lebanese pound", en la germana "libanesisches Pfund" aŭ en la hispana "libra libanesa". Tamen en Esperanto tute enordas traduki la araban vorton "lira" per "liro", paralele al ekzemple la valutaj nomoj turka liro, malta liro aŭ (la eksa) itala liro.


Unu liro estas dividita je cent kiruŝ (قروش, singularo قرش, kirŝ, angle kaj france "piastre", tial - paralele al la centono de la siria pundosudana dinaro - en Esperanto nomebla piastro). Iom komplike el lingva vidpunkto estas, ke kontraste al la uzo en Esperanto en la araba la pluralo kiruŝ (قروش) fakte aplikeblas nur al la nombroj 3 ĝis 10; la dualo (do "2 piastroj") estas kirŝan (قرشان) kaj la akuzativa singulara formo kirŝa (قرشا) uzendas kun nombroj de 11 ĝis 99 kaj la genitiva singulara formo kirŝi (قرش) uzendas kun multobloj de 100. Krome rimarkindas ke antaŭ la Dua Mondmilito la araba literumo por la vorto kirŝ estis غرش (girŝ). Ĉiuj libanaj moneroj kaj monbiletoj havas surskribaĵojn en la araba kaj franca.

La internacia valuta kodo laŭ la normo ISO 4217 estas LBP. La libana liro estas fikse ligata al la usona dolaro je kurzo 1 USD : 1507,5 LBP.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]