Libardo Mejía

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Libardo Mejía
Persona informo
Naskiĝo 11-an de decembro 1922 (1922-12-11)
Morto 15-an de aprilo 2022 (2022-04-15) (99-jaraĝa)
en Santiago de Cali
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Kolombio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr
Libardo MEJÍA
Libardo MEJÍA

Libardo Mejía (Guarumo,11-a decembro, 1922 - Kalio, Aprilo 15, 2022) estis kolombia esperantisto, civila inĝeniero, naskiĝinta en la norda marbordo de la lando.

S-ro Mejia esperantistiĝis en Bogoto en 1960 laŭ rekomendo de Anton Tomić, kaj dum pli ol 50 jaroj estas la ĉefa influo de Esperanto en Kalio.

Li partoprenis en almenaŭ 25 Universalaj Kongresoj kaj per liaj sperto, klereco kaj modesteco la movado en Kalio disvolviĝas ĉirkaŭ li. Li estas la plej amata membro de la esperanta komunumo en tiu urbo.

Li estas honora membro de Kolombia Esperanto-Ligo.

Pri Libardo MEJÍA[redakti | redakti fonton]

Lia nevino Mercedes Mejía, ankaŭ esperantisto, priskribis lin tiel la 28-an de aprilo de 2012:

Citaĵo
 Libardo Mejía Carriazo, naskiĝis en Guarumo, Antjokio, Kolombio, en eteta vilaĝo en la bordo de la rivero Kaŭko, la 11-an de decembro de 1922. De kiam li estis naŭjara, loĝis en Barankilo ĝis kiam li iris studi en la Lernejo pri Minoj en Medeĝino Civilan Inĝenierarton.

Li vere deziris sin dediĉi al la lingvoj, sia plej granda pasio, sed oni diris al li ke estus pli bone sekvi veran profesion, per kiu li havigis al si siajn laborojn kaj emeritiĝis kiel profesoro de la Fakultato pri Inĝenierarto de la Universitato de la Valo, en la fako pri Sana Inĝenierarto.

Amanto de poezio kaj tango, kun prodigia memoro, li deklamas versojn de kolombiaj kaj latinamerikaj aŭtoroj, estas li disciplinema, jogpraktikanto, ĉiam vestita per eleganta kaj sobra stilo.

Studema pri lingvoj, li gajnis stipendion por studi pri profundaj putoj en Minnesota, kurso kiun li faris kaj poste, kiel profesoro de la Universitato de la Valo, li faris majstro-kurson en Brazilo.

Li kontaktiĝis kun Esperanto (ĉirkaŭ 1960) per sia mentoro kaj granda amiko Anton Tomic kaj de tiam li praktikas kaj disvastigas la lingvon, ravita se ĝia simpleco kaj beleco, per kursoj kiujn li gvidis por enkonduki aliajn dum la tuta vivo en Esperanton, en Kalio, la urbo kie li loĝas de pli ol 49 jaroj.

Li ĉeestis multege da Universalaj Kongresoj de Esperanto kio kondukis lin vojaĝi en preskaŭ la tuta mondo.

La lasta Universala Kongreso kiun li ĉeestis okazis en Florencio, Italujo.

Nuntempe Libardo Mejía ĉeestas senescepte la ĉiusemajnajn kunvenojn de KEL-Kalio kie per sia perfekta mensklareco konversacias kaj afable klarigas kiel uzi pli bone Esperanton. 

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]