Libelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Libelo
Orthetrum cancellatum
Orthetrum cancellatum
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Artropodoj Arthropoda
Klaso: Insektoj Insecta
Ordo: Libeloj Odonata
Fabricius, 1793
Subordoj

Epiprocta,
inkluzive infraordon Anisoptera
Zigopteroj Zygoptera

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Libeloj oni nomas la flugantajn insektojn de la kelkaj 5 000 specioj de la ordo odonatoj (Odonata).
Jam en paleozoiko flugadis super marĉejoj pralibeloj de genroj Meganeura, Isophlebia, Tarsophlebia, Orthophlebia, Protolindenia kaj aliaj.

Korpo de libelo konsistas el kapo, torako kaj postaĵeto. La kapo de libelo havas du grandajn, okulfrapantajn okulojn, du malgrandajn antenojn kaj mordan buŝan aparaton. La okuloj konsistas el multaj unupartaj okuletoj.

La torako de libelo konsistas el tri segmentoj. El ĉiu segmento elkreskas unu paro de gamboj. La libelo havas du parojn de flugiloj, kiuj elkreskas el dua kaj tria torakaj segmentoj. Tiuj du torakaj segmentoj estas kunkresitaj. Ili tial formas tiel nomatan simtorakon. La simtorako staras rilate al la unua segmento oblikve. Tian pozicion de torakaj segmentoj oni trovas ĉe neniuj aliaj insektoj. Oblikva pozicio de simtorako kaŭzas, ke la flugiloj kompare al aliaj insektoj ne estas rekte super la gamboj.

Laŭ formoj de la flugiloj oni distingas tri subordojn de libeloj.

  • Libeloj de subordo Zygoptera havas proksimume egalajn formojn de antaŭaj kaj malantaŭaj flugiloj.
  • Libeloj de subordo Anisoptera havas malantaŭajn flugilojn pli larĝajn ol antaŭajn flugilojn.
  • En Azio vivas nur du raraj specioj de libeloj de familio Epiophlebiidae, membroj de relikta subordo Anisozygoptera. La subordo Anisozygoptera, kiu devenas el mezozoiko, havas karakterizaĵojn de subordoj Anisoptera kaj Zygoptera.

Laŭ tipo de flugado la libeloj apartenas al malnova grupo Paleoptera. Tio signifas, ke ĉiu flugilo de libelo povas labori aŭtonome kompare al grupo Neoptera (ekzemple muŝoj, kuloj, papilioj kaj skaraboj), kie flugiloj laboras komune, en paroj.

La postaĵeto de libelo havas dek unu segmentojn. La dua kaj tria segmentoj de postaĵeto de masklo portas falsajn seksajn organojn. Ekstremo de postaĵeto de masklo, la dek unua segmento, portas eksternajn generilojn, preniletajn kopulaciajn organojn.

La libeloj flugas tre bone. Ili kapablas ne nur stari en aero en unu placo, sed ili kapablas eĉ flugi dorsdirekten.

La libeloj estas rabaj insektoj kun neperfekta tipo de evoluo. Tio signifas, ke ili ne havas stadion de ĥrizalido. Evolua ciklo de libeloj konsistas nur el tri stadioj: ovetoj, larvoj kaj imaginoj.

En akvo el ovetoj de libeloj elkoviĝas larvoj. Ili estas rabaj. Plej baldaŭ ili kaptas kaj voregas planktonon, ekzemple malgrandajn akvajn krustaceojn kladocerojn, sed grandaj larvoj kapablas kapti larvojn de akvaj insektoj, ekzemple larvojn de kuloj, sed ankaŭ ranidojn kaj eĉ fiŝetojn. Grandaj larvoj estas kanibaloj, ĉar ili voregas eĉ malgrandajn larvojn de libeloj. La larvoj havas tri parojn de gamboj. Ili spiras per rektumaj traĥeaj branĥoj. Kelkaj larvoj vivas inter akvaj plantoj, aliaj estas enfositaj en ŝlimo.

La larvo de libelo predon ne sekvas. Ĝi havas specialan kaptan organon, konvertitan malsupran lipon. La lipo kovras buŝon de larvo kiel masko. Se predo proksimiĝus al larvo, la lipo kaptas ĝin kiel mano kaj donas ĝin kiel brako al buŝo.

La larvo havas protektajn kaj defendajn ekipaĵon. Ĝi estas pasive protektataj per mimikroj. Ĝi estadas ofte surkreskitaj per akvaj algoj. Korpo de larvo havas ankaŭ dornojn, kiuj estas kapablaj ekzemple dolore piki buŝon de fiŝo. Se larvo estas endanĝerigataj, ĝi povas abrupte ŝpruci akvon el rektumo kaj moviĝi rapide kiel raketo.

Evoluo de libeloj estas longa kaj daŭras eĉ kvin jarojn. La libeloj povas havi eĉ dek kvin larvajn stadiojn. Lasta stadio senhaŭtiĝas sur firmtero. El larva haŭto elrampas blanka, nova imagino de libelo. Post kelkajn horojn ĝi kapablas flugi kaj predi pli malgrandajn flugantajn insektojn. Ankaŭ imaginoj de libeloj estas kanibaloj. Grandaj libeloj voregas malgrandajn libelojn.

Sekse maturaj libeloj povas kopuli. Masklo antaŭ kopulado devas meti siajn seksajn ĉelojn en falsajn seksajn organojn, kiuj estas sur la dua kaj tria segmentoj de postaĵeto. Se masklo trovus femalon, li kaptas ŝin per preniletoj inter ŝiaj kapo kaj torako. Libeloj tiel kreas kopulacian ĉeneton, tiel nomatan tandemon. La unua libelo de tandemo estas masklo, la dua estas femalo. La femalo arkigas ŝian postaĵeton, ke ĝi atingu falsajn seksajn organojn de masklo, kaj ensorbis masklajn seksajn ĉelojn.

Gravedigitaj femaloj metas ovetojn per variaj manieroj. Femaloj de kelkaj specioj de libeloj metas ovetojn simple en akvon aŭ ŝlimon. Aliaj libeloj metas ovetojn en akvajn plantojn. Kelkaj femaloj malsupreniras antaŭ metado de ovetoj eĉ sub akvon. Dum la metado ili spiras per aerovezikoj sur siaj torakoj.

La libeloj estas ankaŭ intergastigantoj de parazitoj, precipe parazitaj vermoj. Trematodoj de genro Prosthogonimus el familio Plagiorchidae, parazitas en birdoj. La trematodoj estas malgrandaj vermoj, kiuj kaŭzas inflamojn de ovoduktoj. Afektitaj, malsanaj birdoj, gastigantoj de trematodoj, metas ovojn sen ŝeloj, ĉar ovodukto estas afektita per inflamo kaj ne povas krei ŝelon. Ovo sen ŝelo estas unu simptomo de malsano kaŭzata per la trematodo. Adoltaj trematodoj metas ovetojn en ovoduktoj. La ovetoj de trematodoj trairas per kloako kaj kun fekaĵoj de afektita birdo ili venas en akvon. Elkoviĝintaj larvoj de trematodoj evoluas en la unua intergastiganto, akva heliko de genro Bythinia. Poste la larvoj ŝanĝas siajn formojn kaj ankaŭ intergastiganton. La dua intergastiganto estas larvo de libelo. La larvoj de trematodo enkistiĝas en intestino de larvo de libelo. Akvaj birdoj, ekzemple anasoj, povas infektiĝi, se ili voregus larvojn de libeloj vivantajn en akvo. Aliaj birdoj, ekzemple kokinoj, povas infektiĝi, se ili kaptas imaginojn de libeloj. Prevento de malsano estas simpla: eviti okazojn, kiam kortbirdoj povas kapti larvojn aŭ imaginojn de libeloj. La kortbirdoj kaptas libelojn precipe matene, ĉar la libeloj matene estadas rigidaj.

La libeloj havas en naturo multe da malamikoj. Ili havas proprajn insektajn parazitojn, ekzemple mikrosporidiojn. Larvoj de libeloj estas nutraĵo de fiŝoj. Ankaŭ adoltaj libeloj estas nutraĵo de multaj bestoj, ekzemple araneoj, vespoj, krabroj, fiŝoj, amfibioj, reptilioj, birdoj kaj mambestoj. Ili estas endaĝerigataj per poluado de vivmedio.

Grandaj larvoj de libeloj povas kapti fiŝetojn, sed multe da larvoj de libeloj kaptas larvojn kaj ĥrizalidojn de kuloj. Imaginoj de libeloj kaptas imaginojn de kuloj. Tial la libeloj estas tre utilaj bestoj. Tio estas grava precipe en subtropikaj kaj tropikaj landoj, kie kuloj evoluas en rizkampoj kaj kaŭzas grandajn sanitarajn problemojn, ekzemple per transmito de malario, elefantiazo kaj flava febro.

La libeloj estas ankaŭ importantaj indikiloj de pureco de vivmedio. Ili ne evoluas en poluadaj akvoj. Evoluo de libeloj dependas de planktono, akvaj plantoj kaj kvalito de akvo. Precipe specioj de libeloj, kiuj evoluas en akvo de torfofosejoj, en Ĉeĥa Respubliko ekzemple Aeshna subarctica, estas tre raraj.

Kelkaj libeloj, en Eŭropo ekzemple Libellula depresa, L. quadrimaculata kaj Sympetrum meridionale, povas migri en grandaj flugantaj svarmoj de imaginoj.

En mondo estas ĉirkaŭ 5500 konataj specioj de libeloj. En Eŭropo troviĝas ĉirkaŭ 100 specioj kaj en teritorio de Ĉeĥa Republiko ĉirkaŭ 80 specioj de libeloj.

Familioj de la odonatoj:

subordo: anisoptera

  • Aeshnidae Noblaj libeloj
    • Aeschna grandis granda blua libelo
    • Anax imperator imperiestra libelo
    • Brachytron pratense herbeja libelo
    • Platycypha caligata ruĝabrusta libelo
  • Austropetaliidae
  • Cordulegastridae
  • Corduliidae
  • Gomphidae
  • LibellulidaeLibeledoj, Ŝvebo-libeloj
    • Libellula quadrimaculata kvarmakula ŝvebo-libelo
    • Libellula depressa plataventra ŝvebo-libelo
    • Sympetrum sanguineum sango-ruĝa eriko-libelo
    • Sympetrum danae nigra eriko-libelo
  • Neopetaliidae
  • Petaluridae
    • Petalura gigantea Aŭstralia giganta libelo


subordo: zygoptera

  • Amphipterygidae
  • Calopterygidae
  • Coenagrionidae
  • Dicteriadidae
  • Lestidae
  • Megapodagrionidae
  • Perilestidae
  • Platystictidae
  • Polythoridae
  • Protoneuridae
  • Pseudostigmatidae
  • Synlestidae




Libroj

  • Manfred Hertzog: (Libeloj kaj iliaj vivaj spacoj en kantono Turgovio), (Svisujo) Libellen und ihre Lebensräume im Thurgau. ISBN 978-3-033-02736-7, ekde 20-a decembro 2010, propra eldonejo.
  • (Libroj de germana vikipedio):
  • J. d'Aguilar, J.-L. Dommanget: Guide des Libellules d'Europe et d'Afrique du nord. Delachaŭ et Niestlé, Lausanne 1998. ISBN 2-603-01119-7 (Libeloj en Eŭropo kaj norda afriko)
  • R.R. Askew: The Dragonflies of Europe. Harley Books, Colchester 1988 (2. Auflage 2004). ISBN 0-946589-10-0 (Libeloj en Eŭropo)
  • H. Bellmann: Libellen beobachten – bestimmen. Naturbuch, Augsburg 1993. ISBN 3-894-40522-8 (observi kaj difini libelojn)
  • T. Brockhaus, U. Fischer: Die Libellenfauna Sachsens. Natur & Text, Rangsdorf 2005. ISBN 978-3981005806 (Libeloj-faŭno de Saksio), Germanujo
  • P.S. Corbet: Dragonflies: Behaviour and Ecology of Odonata. Harley Books, Colchester 1999. ISBN 0-946589-64-X (Libeloj: konduto kaj ekologio de odonatoj)
  • P.S. Corbet, S. Brooks: Dragonflies. Collins New Naturalist Library 106. Harper-Collins, Londono 2008. ISBN 978-0-00-715169-1 (Libeloj)
  • K.-D. B. Dijkstra: Field Guide to the Dragonflies of Britain and Europe. British Wildlife Publishing, Gillingham 2006. ISBN 0-953139948 (Kampa gvidlibro pri libeloj de Britio kaj Eŭropo)
  • D. Hilfert-Rüppell, G. Rüppell: Juwelenschwingen / Gossamer Wings. Splendens-Verlag, Cremlingen 2007. ISBN 3000203893 (Juveloj-ŝvingoj / Gossamer flugiloj)
  • G. Jurzitza: Der Kosmos-Libellenführer. Franckh-Kosmos, Stuttgart 2000. ISBN 3-440-08402-7 (La kosmos-libeloj-gvidlibro)
  • K. Kuhn, K. Burbach: Libellen in Bayern. Eugen Ulmer, Stuttgart 1998. ISBN 3-8001-3495-0 (Libeloj en Bavario), Germanujo
  • A. Lehmann, J.H. Nüß: Libellen - Bestimmungsschlüssel für Nordeuropa, Mitteleuropa und Frankreich, Deutscher Jugendbund für Naturbeobachtung , Hamburg 1998. ISBN 3-923376-15-4 Libeloj - difina ĉifra libro pri norda Eŭropo, media Eŭropo kaj Francujo)
  • R. Raab, A. Chovanec, J. Pennerstorfer: Libellen Österreichs. Springer, Wien/New York 2006. ISBN 3-211-28926-7 (Libeloj de Austrio)
  • J. Silsby: Dragonflies of the World. Smithsonian, Washington 2001. ISBN 1-560-98959-9 (Libeloj de la mondo)
  • K. Sternberg, R. Buchwald: Die Libellen Baden-Württembergs. 2 Bde. Eugen Ulmer, Stuttgart 1999 (Bd. 1), 2000 (Bd. 2). ISBN 3-8001-3508-6, ISBN 3-8001-3514-0 La libeloj de Baden-Virtembergo, Germanujo


Eksteraj ligiloj

greke ITIS report (el Retarkivo 2006) greke http://www.ausgabe.natur-lexikon.com/libellen.php

Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara