Liberŝtato

El Vikipedio

Saltu al: navigado, serĉo
Loko de Liberŝtato inter aliaj provincoj de Sud-Afriko
Loko de Liberŝtato inter aliaj provincoj de Sud-Afriko

Liberŝtato estas sud-afrika provinco, antaŭe nomata Oranĝa Liberŝtato. Ĝia ĉefurbo estas Bloemfontein (florfontano), kiu estas ankaŭ la juĝa ĉefurbo de la lando. La 9-an de julio 1995 ĝi eknomiĝis kiel nune. La nunaj terlimoj estas tiuj de 1994, kiam la bantustanoj estis abolitaj kaj enmetitaj en la provincojn de Sud-Afriko.

Ĝi sidas en la centro de Sud-Afriko. La grundo estas riĉa kaj la klimato estas bona, kio favoras la agroindustriajn aktivaĵojn. Tie estas pli ol 30 mil bienoj, kiuj produktas pli ol 70% de la grenoj konsumataj en la lando, kaj ankaŭ oraj kaj diamantaj minoj el la plej riĉaj de la mondo.

[redaktu] Distriktoj

La provincoj havas 5 distriktojn:


Ĉi tiu artikolo pri "Liberŝtato" ankoraŭ estas ĝermo. Vi povas helpi pluredakti ĝin post klako al la butono redaktu.
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.