Liber-elektrona lasero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Skema skizo de XLEL-a liberelektrona lasero

Liber-elektrona lasero aŭ LEL, estas lasero kiu havas samajn optikajn trajtojn kiel konvenciaj laseroj, kiel ekzemple radio de ŝargitaj partikloj konsistanta el kohera elektromagneta ondo kiu povas atingi maksimuman povumon, sed kiu uzas kelkajn tre malsamajn funkciigajn principojn por formi la radion. Male al gaso-, likvaĵo-, aŭ solidsubstancaj laseroj kiel ekzemple diodaj laseroj, en kiuj elektronoj estas ekscititaj en malliberaj atomaj aŭ molekulaj statoj, LEL uzas relativan elektronradion kiel laseran medion kiu movas libere tra magneta strukturo, tial la esprimo liber-elektrona. La liber-elektrona lasero havas la plej vastan frekvenc-intervalon de iu lasera speco, kaj povas esti vaste agordebla, nuntempe laborante en ondolongo de mikroondoj, tra teraherca radiado kaj infraruĝa, ĝis la videbla spektro, ĝis ultraviola, ĝis rentgenradiadoj.

Liber-elektronaj laseroj estis inventitaj fare de John Madey en 1976 ĉe Universitato Stanford. La laboro eliris el esplorado farita fare de Hans Motz kiu proponis la vigleran magnetan konfiguracion ĉe la kerno de liber-elektrona lasero. Madey uzis 24 MeV-an elektronradion kaj 5 m longan vigleran por plifortigi signalon. Baldaŭ poste, aliaj laboratorioj kun akceliloj komencis evoluigi tiajn laserojn.