Libera Universitato Berlino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Libera Universitato Berlino
Freie Universität Berlin
emblemo
moto Latino: "Veritas, Iustitia, Libertas" (vero, justeco, libero)
fondodato la 4-an de decembro 1948
speco ŝtata
urbo Berlino, Germanio
gvidanto Prof. Dr. Peter-André Alt
nombro de studentoj 34.518 (vintra semestro 2013/14, sen lamedicinaj studantoj de la universitara klinikaro Charité)[1]
nombro de kunlaborantoj ~4.000 (2012)
el tio profesoroj 430 (2012)
jara budĝeto €302.2 M (2013)
retejo www.fu-berlin.de
v  d  r
Information icon.svg

La Libera Universitato Berlinogermane Freie Universität Berlin aŭ mallonge FU Berlin (FUB) - estas la dua plej granda el la kvar universitatoj en Berlino kaj unu el la plej grandaj en Germanio. Ĝi fondiĝis dum la jaro 1948 kaj havas sian sidejon en la urbokvartalo Dahlem en la jam iom malcentra sudokcidento de Berlino.

La institucio apartenas al la naŭ germaniaj universitatoj, kiuj kadre de "iniciativo pri elstareco" elektiĝis por tria subvencia ŝtupo. Per la premiiĝo de sia estonteca koncepto "internacia reta universitato" ĝi konsideriĝas tiel nomata "elita universtitato".

Historio[redakti | redakti fonton]

La universitato fondiĝis la 4-an de decembro 1948, dum la periodo de Malvarma Milito post la fino de la Dua Mondmilito, kiam ĵus strukturiĝis kaj fondiĝis la du germanaj ŝtatoj FRG kaj GDR, kaj la urbo Berlino kiel tuto havis apartan statuson. La fondo estas proksime ligita al la politike malfacila kaj inter la Aliancanoj pridisputita statuso de la urbo, kaj de la konflikto inter okcidenta kaj orienta blokoj, kiuj pro diversaj politikaj ideologioj de la Aliancanoj malebligis pluekziston de unueca demokratia germana ŝtato en la tradicio de la demokratia respubliko de 1918 ĝis 1933.

la berlina universitato ĉirkaŭ la jaro 1900

La berlina universitato, kiu ekde la jaro 1949 havis la nomon Humboldt-Universitato en Berlino) situis en la sovetunia parto de la urbo dividita inter la aliancanaj armeoj sovetunia (orienta), brita (norda), franca (nordokcidenta) kaj usona (suda urbopartoj). Ĝi dum la jaro 1946 de la sovetunia armea administacio en Germanio ricevis la permeson rekomenci sian universitatan laboron. Tamen la politikaj diferencoj de la epoko ankaŭ transportiĝis en al universitaton kaj gvidis al kreskiĝanta komunistiĝo de la universitataj strukturoj kaj prelegoj. Tio estis arde pridisputata kaj granda parto de la studentaro kaj docentaro forte protestis kontraŭ tiu evoluo. Respondo al tio estis inter alie la enkarceriĝo de pluraj studentoj dum marto 1947. La malliberigitaj studentoj kondamniĝis je 25 jaroj da punlaboro pro laŭdira kreo de "malpermesita rezistomovado en la universitato" kaj pro "spionado". Krom tiujn, la sovetuniaj aŭtoritatoj enkarceriĝis pliajn 18 studentojn kaj docentojn ĝis la jaro 1948, kaj multaj el ili dum pluraj semajnoj estis en nekonataj lokoj. Iuj el ili estis transportitaj al Sovetunio kaj tie ekzekutitaj.

la unua centra konstruaĵo de la Libera Universitato Berlino: la eksa instituto "Imperiestro Vilhelmo" pri Biologio

Sekve jam fine de la jaro 1947 ekzistis la postulo pri fondo de politike libera universtitato. La tuturba estraro, en kiu dominis nekomunistaj politikistoj, reagis la 15-an de januaro 1948 per decido reinstali la "Germanan Altlernejon por Politiko" (Deutsche Hochschule für Politik) ekster la kadro de la berlina universitato. La protestoj kontraŭ la politikaj influoj kaj premoj je la urba universitato daŭris kaj atingis kulminon la 23-an de aprilo 1948 per studenta demonstracio, post kiam semajnojn antaŭe tri studentoj sen jura proceso estis eksigitaj el la studosistemo. Fine ankaŭ la usona armea goverinestro Lucius D. Clay fine de aprilo oficiale konsideris la starigon de nova universitato en Okcidenta Berlino, kaj decembre ĝi realiĝis.

Referenco[redakti | redakti fonton]

  1. destatis.de: studantoj en germanaj altlernejoj vintra semestro 2007/08 - Libera Universitato Berlino (germanlingve)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]