Libera amo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La libera amo difinas seksumadon kiel naturan korpobezonon, kiu estu elvivata libere de sociaj premo kaj trudoj.

Tio implicas, ke seksaj rilatoj estu difinitaj ekskluzive de la partoprenantoj en ili kaj ke tiuj rilatoj ne estu submetitaj al kromaj preskriboj, ekzemple pri la daŭro, la nombro da partoprenantoj kaj la forto.

Pledantoj por ĝi[redakti | redakti fonton]

Teorie, Vilhelmo Rajĥ kontribuis per sia analizo de la - de li tiel nomata - seksa trudmoralo kaj per siaj verkoj pri la seksa revolucio al la ideo de libera amo same kiel Herberto Markuzo, kiu esprimis sin por libera praktikado de la sekseco kaj, ligite kun tio, por dissolvo de la etfamilio.

Markuzo kaj Rajĥ esence influis la seksan revolucion kaj la hipio-movadon, kiu nomis sin mem ankaŭ love generation [amgeneracio] kaj kiu per la slogano amoru - ne militu interalie protestis kontraŭ la establitaj sociaj normoj.

Tiuj postuloj de libera amo konverĝis kun samtempe okazantaj liberaliĝoj de la socia realeco, kiuj esprimiĝis per la seksondo, do per la seksiĝo de iom grandaj vivosferoj kaj per la komercigo de seksaj kaj korpaj bezonoj kaj kiuj nur parte harmoniis kun la origina postulo pri libera amo kiel esprimo de la tuta personeco kaj pri libera amo kiel protesto kontraŭ seksaj kaj sociaj limigoj.

Jam la frua socialisto Charles Fourier (1772 - 1836) pledis por komunumoj (Phalanstères), en kiuj homoj vivas kaj laboras kune, motivitaj kaj kuntenataj interalie per libera amo.

Pledantoj por la koncepto de libera amo argumentas, ke ili fine liberigis la spontecon de homaj amo kaj sekso el la trudoj de burĝe kaj religie difinita moralo. Amo, laŭ ili, estas tio kio plaĉas kaj donas volupton, sendepende de la ĉe tio uzataj rimedoj kaj metodoj de la seksa bezonkontentigo.

Temoj kiel antaŭedzeca amoro, sovaĝa edzeco, miksitaj loĝkomunumoj, samseksemo, eksedziĝo estis en la socio kaj leĝaro iom sentabuigitaj de la movado de libera amo.

En Germanio, ankaŭ sub influo de Dieter Duhm kaj Sabine Lichtenfels, libera amo estas iom dislimita de libera amoro, pri kiu en la pasinteco ĉefe temis, laŭ ili kaj kiuj plej ofte rekondukis al etfamiliaj strukturoj kiujn oni kredis jam superitaj. Amo estas priskribita libera en si mem, alie amo ne estas libera. Libera amo ja sekvigas liberecan sekson, sed ĉiam temas pri la tuta homo, ne ekskluzive pri kontentigo de volupto, kaj do pri la persona kaj spirita disvolviĝo. Tio estas modele vivata en komunumoj kiel ZEGG kaj Tamera. Dum tiaj komunumoj sendube respondas al profunde subŝutitaj sopiroj kaj bezonoj ne nur pri sekso kaj korpeco, sed ankaŭ pri komuneco, sekureco kaj proksimeco, tamen ZEGG kaj Tamera estas ankaŭ kontestataj, parte pro la projektoj kiuj antaŭis ilin, parte pro la teĥnikoj per kiuj oni tie starigas komunecon. Parte oni vidas en ili sektecajn aŭ kultecajn tendencojn, ekz-e en la forta gvid-rolo de personoj kiel Duhm kaj Lichtenfels, aŭ en ia miksado de politikaj kaj spiritaj ideoj kaj en nedemokratiaj decidstrukturoj en la komunumoj.

Kontraste al tio, la [Pluramemo|pluramema] movado formas hodiaŭ specon de subkulturo simile al tiu de ambaŭseksemaj homoj. Ĝi ĝenerale rezignas pri la aserto ke ne monogamia rilatformo estas pli bona ol la tradicia.

Kritikantoj[redakti | redakti fonton]

Kritikantoj obĵetas, ke la homa libero ne estas senlima kaj ke ankaŭ la homa sekso havas celecon, kiun oni ne povas arbitre alidifini. Libera amo faras, laŭ ili, la sekspartneron objekto de voluptokontentigo, kio kontraŭdiras la homan dignon. La aĉa flanko de la dissolvo de la etfamilio, celata de la tielnomata "libera amo", estas ruinigitaj geedzecoj kaj familioj, kiuj ne trovas aliajn eblecojn de solidara kunesto.

Nuna situacio[redakti | redakti fonton]

La invento de la kontraŭkoncipa pilolo kontribuis al tio ke multaj ideoj de la libera amo establiĝis en la socio.

Oni konsideras kiel kontraŭon de "libera amo" sekson ligitan ekskluzive al geedzpromeso. Kvankam la nombro da geedziĝo en Germanio jam ree kreskas, oni konsideras normala vivi antaŭe sen geedziĝo kaj antaŭe seksumi kun ŝanĝantaj partneroj.

Homoj, kiuj ne faras tion, sed kiuj negative juĝas ĉian ekster geedzeco praktikatan seksumadon - do ankaŭ la "liberan amon" - estas de grandaj partoj de la socio konsiderataj stranguloj kun arĥaiĝintaj ideoj.

La ŝtato, ekz-e per sia reklamo kontraŭ aidoso "Faru ĝin kune", rilatas al socio, en kiu seksumado okazas kaj rajtas okazi kun ŝanĝiĝantaj partneroj.

Paralele al tio ĝi klopodas subteni la etfamilion per financaj instigoj, kion en Germanio trudas la konstitucio. Ŝtataj pripensadoj pri utileco devas konsideri precipe la konservadon de sana aĝstrukturo de la socio.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]