Libera programaro
El Vikipedio
Libera Programaro (angle "Free Software") estas movado kiu celas krei libere uzeblajn, distribueblajn kaj ŝanĝeblajn komputilajn programojn. La iniciatinto estas Richard Stallman, kiu fondis organizon FSF por antaŭenigi ĝin. Ili promesas al ni ke Libera Programaro konservas kvar specoj de libereco, por la uzantoj de la programaro:
- La libereco por uzi la programon, por iu ajn celo (libereco 0).
- La libereco por studi kiel la programo funkcias, kaj ŝanĝi ĝin por viaj bezonoj (libereco 1). Atingo al la fontkodo de la programo estas antaŭkondiĉo por tio ĉi.
- La libereco por disdoni kopiojn, do vi povas helpi vian najbaron (libereco 2).
- La libereco por plibonigi la programon, kaj disdoni viajn plibonigojn al la publiko, por helpi ĉiujn (libereco 3). Atingo al la fontkodo estas antaŭkondiĉo por tio ĉi.
Enhavo |
[redakti] Historio
Ĉi tiuj liberecoj estis ekde la komenco de la 1960-aj jaroj ĝis la 1980-aj jaroj la regulo en komputiko, ne la escepto. Eĉ la kodo de iuj Operaciumoj estis havebla senpage, kaj kun la rajto ŝanĝi kio estis malimplicite skribata. Neniu firmao aĉetus komputilon - ili kostis tiam pli ol 20 jaran salajron - akceptante dependon de unu sola fabrikanto.
[redakti] Ekzemplo
Por ilustri la principon de la Libera Programaro, kontraŭe al la mallibera programado, oni povas kompari ĝin kun kuirarta recepto:
- laŭ la principo de la Libera Programaro: vi ricevis ĉi tiun recepton per iu ajn kielo (magazino, amiko), kaj neniu povas malebligi al vi uzi la recepton. Vi rajtas redoni ĉi tiun recepton tiel, kiel vi volas, same vi rajtas aliigi aŭ pludoni ĝin.
- laŭ la principo de la mallibera programaro: vi devas akiri la pretan manĝaĵon kaj nur vi rajtas manĝi ĝin. Eĉ se vi scias la recepton, ne estas permesate aliigi ĝin.
Laŭ la sama ideo, oni parolas pri „libera verko“ (ekzemple dokumento aŭ muzikaĵo), kiu estas libere videbla, kopiebla, kaj aliigebla de ĉiuj posedantoj de kopio, kiel la teksto en Vikipedio.
La modelo de la libera programaro ekaperis en la 1990-aj jaroj, kiam GNU estis kunmetita kun Linukso.
[redakti] Vidu ankaŭ
[redakti] Bildoj
[redakti] Eksteraj ligoj
Klarigo pri kelkaj liberaj programaroj
filozofio (angle)
Opiniartikolo pri la libera softvaro (esperante)
Asocio por libera informa infrastrukturo (Esperante)
Action «Use Free Software»
D. E. ROGERS: PROGRAMOJ: Libera programaro: nova rimedo komerci el Monato (2004/4, p. 12)