Libera verso

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Libera verso (aŭ vers libre) estas stilo de poezio bazata sur kadencoj, kiuj estas pli malregulaj ol tiuj de tradicia poezia metro. Anstataŭ tradiciaj poeziaj formoj, kiuj estas bazataj sur fiksitaj akcentskemoj kaj silabaj kalkuloj, libera verso ne estas limigita per neŝangebla nombro de silaboj en ĉiu linio, kaj distribuas la akcentojn laŭ malregulaj skemoj. Libera verso rajtas sed ne devas uzi rimojn. Kiam rimo estas uzata, ĝi emas sekvi pli liberan skemon ol kutime en formala verso.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]