Liberala Partio (Britio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Liberala Partio (angle Liberal Party) estis unu el la tri plej grandaj politikaj partioj de Britio ĝis la malfrua 20-a jarcento: la aliaj estas la Brita Laborista Partio kaj la Konservativa Partio de Britio.

La partio evoluis el la antaŭa partio whig meze de la 19-a jarcento. Ĝi subtenis liberkomercadon kaj plivastigon de voĉdonrajtoj. En 1922 la Brita Laborista Partio preterpasis la partion Liberal kiel la ĉefa opozicio al la Konservativa Partio.

En 1988 la partio unuiĝis kun la partio socia demokratia por krei la partio Liberal Democrat.