Liberala Partio (Moldavio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Liberala Partio de Moldavio)
Liberala Partio
Partidul Liberal
partio
Lando  Moldavio
Estro Mihai Ghimpu
Fondiĝo la 5-an de septembro 1993
Ĉefa sidejo Kiŝinevo
Ideologio Konservativa liberalismo
Liberalismo
Retejo http://www.pl.md
vdr

La Liberala Partio - moldave (do rumane) Partidul Liberal, ruse Либеральная партия - estas liberalisma politika partio en Moldavio. Ĝis la jaro 2005 la partio nomis sin "Partio de Reformo" kaj havis kristandemokratian politikan programon. Ekde la jaro 1997 gvidas ĝin la politikisto Mihai Ghimpu, kaj ankaŭ post la adopto de la nova partia nomo "Liberala Partio" li restis la partiestro. La 11-an de septembro 2009 Mihai Ghimpu fariĝis la oficanta ŝtatprezidanto de Moldavio. En la parlamenta baloto de la 28-a de novembro 2010 la partio atingis 10 procentaĵojn de la voĉoj kaj iĝis la kvara plej forta politika partio de la lando.