Liberec

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri la urbo Liberec. Por aliaj signifoj vidu la paĝon Libereco (apartigilo).
Liberec
germane: Reichenberg, cigane: Libertsis
urbo
Liberec Town Hall 2003.jpg
Urbodomo en Liberec
Flag of Liberec.svg
Flago
Znak Liberec.svg
Blazono
Oficiala nomo: Liberec
Ŝtato Flago de Ĉeĥio  Ĉeĥio
Regiono Regiono Liberec
Distrikto Distrikto Liberec
Administra municipo Liberec
Historiaj regionoj Bohemio, Sudetio
Monto Ještěd
Tipo de urbo Statuta urbo
Memorindaĵoj
Televida turo Ještěd
Riveroj Luzacia Niso, Nigra Niso, Harcovský potok rojo
Situo Liberec
 - alteco 374 m s. m.
 - koordinatoj 50°43′00″N 15°04′00″E  /  50.716667°N, 15.066667°O / 50.716667; 15.066667 (Liberec)
Plej alta punkto
 - situo Ještěd
 - alteco 1 012 m s. m.
Plej malalta punkto
 - situo Machnín
 - alteco 325 m s. m.
Areo 106,10 km² (10 610 ha)
Loĝantaro 104 941 (14.01.2011)
Denseco 989,08 loĝ./km²
Unua skribmencio 1352
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 460 01
NUTS 3 CZ051
NUTS 4 CZ0513
NUTS 5 CZ0513 563889
Katastraj teritorioj 26
Partoj de urbo 1
Lokaj partoj 33
Bazaj sidejunuoj 102
Situo enkadre de Ĉeĥio
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Ĉeĥio
Kvartaloj de Liberec
Kvartaloj de Liberec
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Liberec
Retpaĝo: www.liberec.cz
Portal.svg Portalo pri Ĉeĥio

Liberec (Por aŭskulti bv alklaki ĉi ligon "elparolu" elparolu , germane Reichenberg, esperante Liberec'Libereco, cigane Libertsis) estas statuta urbo en Ĉeĥio, en la norda parto de Bohemio. Ĝi havas 104.064 enloĝantojn kaj estas la ĉefurbo kaj plej granda urbo de la Regiono Liberec, kaj la sesa plej granda urbo de Ĉeĥio. Ĝi apartenas al la fondintoj de la Eŭroregiono Nisa.

Situo[redakti | redakti fonton]

Monto Ještěd kun televidturo.

Liberec troviĝas proksimume 91 km nord-nordoriente de Prago. La urbo situas en la Libereca baseneto de la Zitava baseno inter la Montokresto Ještěd-Kozák kaj la Jizera montaro. Piedpunkto de la urbodomo situas en alteco de 374 m super maro, plej alta punkto de la urba katastro estas la pinto de Ještěd (1012 m), punkto plej malalta situas en la urboparto Machnín (361 m). La urbon trafluas Luzacia Niso kaj ties alriveroj, ekzemple Nigra NisoHarcova rojo, sur kiu troviĝas la Akvobaraĵo Harcov. Naturaj akvosurfacoj estas fiŝlagoj: ekzemple fiŝlagoj Vesecký (nomata Teich), Kačák (Žabák) en Krásná Studánka aŭ fiŝlago Seba.

Temperaturoj kaj precipitaĵoj sur la urba tereno en la jaroj 1961–1990.

Klimato[redakti | redakti fonton]

La klimato de la urbo estas determinata de ĝia troviĝo en la modera klimatzono, sed influiĝas ankaŭ de ĝia situo en kaldronvalo inter du montarmasivoj. Ĉar tiuj ĉi montokrestoj malhelpas la cirkuladon de humida atlantika aero, en la urbo sufiĉe oftas precipitaĵoj. Ilia averaĝa sumo estas 803,4 mm jare – plej pluva monato estas aŭgusto kun 88,4 mm, plej seka februaro kun 46,2 mm. Averaĝa temperaturo de la aero estas 7,2°C, plej varma monato estas julio kun 16,2 °C, plej malvarma januaro, kiam la averaĝa temperaturo estas −2,5 °C.

Nomo[redakti | redakti fonton]

Menciitaj nomoj laŭ jaroj
Jaro Nomo
1352 Reychinberch
1369 Reychmberg
1385-99 Reichenberg
1410 Rychmberg
1545 Rychberk
1592 Lychberk
1634 Libercum
1790 Reichenberg, Liber, Habersdorf
1834 Reichenberg, Liberk
1845 Reichenberg, Liberec
1945 Liberec

Deveno de la urbonomo Liberec restas plu necerta, oni multe diskutadis pri ĝi, ofte eĉ kun naciisma fono. Verŝajne plej malnova menciita nomo estas Reychinberch el la jaro 1352 kaj Reychmberg el 1369. Dum la finaĵo -berg signifas germane "monto", la vorto reich estas tradukata kiel "riĉa". Tamen, ĉar la tiama setlejo ne abundis per ajna aparta riĉeco, oni konsideras tiun ĉi nomon ĉu deziro de la setlantoj, ĉu nomo alportita el Germanio.[1]

La ĉeĥa ekvivalento de la nomo ekestis per kripliĝo: Rychberk (1545), Lychberk (1592), Libercum (1634), Liberk (1790) kaj fine Liberec (1845). En kazoj, kiam sinsekvis en sama vorto du literoj "r", oni emis en la popola parolo ŝanĝi unu el ili al "l", kaj similan evoluon travivis ankaŭ la nomo de alia ĉeĥa setlejo Liberk (origine RehbergRichnberg) apud Rychnov nad Kněžnou. La finaĵo -ec eniris la vorton pere de la adjektivo "liberecký", kies origina kaj regula formo "liberkský" estis malfacile elparolebla.

Aperas ankaŭ nomo Habersdorf (eble kriplaĵo de Havlov), kiel nomiĝis la malpli nova, sube situanta, slava setlejo, kiu poste kunkreskis kun Reychenberg.

La urbo havas ankaŭ ciganan nomon, literumitan Libertsis, LibercysLiberziss, ĉar antaŭ la dua mondmilito loĝis en Bohemio bohemiaj ciganoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Liberec (Reichenberg) ĉirkaŭ la jaro 1900.

Liberec estis unuafoje menciita en dokumento de 1348, kaj ekde 1622 ĝis 1634 ĝi troviĝis inter la posedaĵoj de Albreĥto de Wallenstein. Post ties morto ĝi apartenis al la familioj Gallas kaj Clam Gallas, kvankam ilia regado super la urbo jam antaŭlonge ĉesis. La teksa industrio estis enkondukita en 1579.

La urbo evoluis rapide en la fino de la 19-a jarcento, kio rezultis en la belaspekta kolekto de konstruaĵoj konstruitaj en stilo tipa por tiu periodo; la urbodomo, la operejo kaj la Nordbohemia muzeo (Severočeské muzeum) estas inter la plej signifaj. La ĉirkaŭa regiono sur la montetoj supre de la urbocentro donas kapturnigan rigardon al belegaj hejmoj kaj stratoj, ĉiuj kreitaj en pitoreska romantika stilo, tipa por mezeŭropaj kuraclokoj.

Dum la 1930-aj jaroj la precipe germana urbo fariĝis la centro de sudetgermanaj nazioj kaj, post la Munkena interkonsento de 1938, la ĉefurbo de la teritorio Sudetengau ene de Nazia Germanio. La germana loĝantaro de la urbo estis elpelita rezulte de la 2-a mondmilito pere de la Beneš-dekretoj kaj anstataŭigita per ĉeĥoj.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Ekonomiko[redakti | redakti fonton]

Tekstila industrio[redakti | redakti fonton]

Tradicia industrio en la urbo estis ĉiam tekstila industrio - precipe drapindustrio kaj tolindustrio. La unuaj drapistaj majstroj Urban Hoffmann el Závidov kaj Christoph Krause studinta en Frýdlant venis al Liberec en 1579.

Ekspozicioj kaj foiroj[redakti | redakti fonton]

En 1851 okazis en Liberec unua ekspozicio de malpeza industrio, per kio komenciĝis la historio de ekspozicioj kaj foiroj sur la teritorio de Ĉeĥio. En 1925 ĝi kune kun Prago, Frankfurto ĉe Majno, Lepsiko kaj aliaj urboj kunfondis la Asociacion de internaciaj foiroj. La foiraj aktivaĵoj kulminis en la jaroj 1920-1930, kiam la societo Reichenbergmesse ("Liberecaj foiroj") organizis dudekon de signifaj foiroj. Nuntempe la ekspoziciejon prizorgas firmao Diamant Expo spol. s r.o.

Transporto[redakti | redakti fonton]

Liberec akiris fervojan ligon en la jaro 1859, kiam malfermiĝis trakoj al Pardubice kaj la germana Zittau. Hodiaŭ eliras la urbon kvin unurelaj kaj neelektrifitaj fervojaj trakoj. La Ĉeĥaj fervojoj funkciigas kabinan telferon al Ještěd longan 1188 m kun altecdiferenco de 402 m, kies suba stacio troviĝas en la libereca urboparto Horní Hanychov proksime de la samnoma finhaltejo de la urba publika transporto.

Ŝosean trafikon reprezentas precipe la rapidŝoseo R35 (E442) al kiu en Turnov aldoniĝas la ŝoseo R10 direkte al Prago. Aliaj ŝoseoj direktas ekzemple al Jablonec nad Nisou (de tie al Harrachov kaj Pollando), Frýdlant, la germana Zittau, al Děčín kaj Nový Bor.

Liberec havas negrandan flughavenon kun herbeja trako, uzatan hodiaŭ de la loka aviadklubo kiel bazejo de la aviada savservo.

Urba publika transporto[redakti | redakti fonton]

Tramo en urbcentro de Liberec

La urba publika transporto de Liberec konsistas el sistemo de aŭtobusaj kaj tramaj linioj funkciigataj de la Trafika entrepreno de la urbo Liberec. Centra haltejo de la urba publika transporto estas la haltejo Fügnerova en samnoma strato.

Liberec ekfunkciigis propran traman transporton en la jaro 1897 sur trako inter la fervoja stacidomo al la hodiaŭa zoologia ĝardeno. Hodiaŭ funkcias en Liberec du tramaj vojoj: trako inter Horní Hanychov kaj Lidové sady, tiel nomatan urban tramvojon origine konstruitan kun ŝpuro de 1000 mm kaj ekde 2005 rekonstruitan al la norma ŝpuro de 1435 mm, kaj la interurban tramvojon inter Liberec kaj Jablonec nad Nisou.

La interurban tramvojon oni pripensas aliŝpurigi nur inter Liberec kaj Vratislavice nad Nisou kaj poste plu gvidi la tramojn laŭ la tie jam paralela fervoja trako. Antaŭvidataj estas hibridaj transportiloj de malpeza fervojo, kiuj estonte kadre de projekto Regiotram Nisa kunigu ankaŭ aliajn urbojn de Eŭroregiono Nisa, ekzemple Zittau, Jelenia Góra, Tanvald, HarrachovŽelezný Brod.

La prezoj iam estis malavantaĝo de la libereca publika transporto, ĉar la biletoj estis la plej multekostaj en Ĉeĥio. Reage al tio en 2004 la urbo la prezojn malplialtigis. Ekde la 1-a de januaro 2008 kostas 40-minuta bileto por plenkreskulo 16 kronojn, por infanoj aĝantaj 6-15 jarojn 8 kronojn. La bileto kutime validas 40 minutojn, sed dum semajnfino ĝi validas 60 minutojn. Post la 20-a horo oni ĉiam kontrolas biletojn - la pasaĝero devas montri sian bileton al la ŝoforo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Sporto[redakti | redakti fonton]

Inter la 18-a de februaro kaj la 1-a de marto 2009 Liberec gastigis la Mondan ĉampionadon pri nordia skiado 2009.

Famuloj el Liberec[redakti | redakti fonton]

Urbaj simboloj[redakti | redakti fonton]

Blazonon de la urbo Liberec formas arĝenta ŝildo, sur kiu aperas rubenkolora rempara murego kun duopo de turoj kaj krenelaro. Sur arĝentaj ĉarniroj pendigitaj pordflankaĵoj de la pordego estas malfermitaj, la supran duonon de la pordego fermas ora falkrado kun per arĝento forĝitaj pintoj. En ĉiu el la turoj troviĝas malfermita pordeto, super kiu estas pafbreĉo kaj longoforma fenestreto dividita kruce. La turoj havas rubenkoloran tegmenteton finitan per ora kapsulo kun blua, flirtanta flageto. Sur la muro super la pordego pendas ŝildo de lazurblua koloro kun arĝenta rado, kiu estis la simbolo de familio Redern. Ĉe la krenelaro inter la turoj staras kun dismetitaj kruroj ora leono kun krono sur la kapo, ruĝa lango kaj rektigita vosto.

Folio de la urba flago estas formita per du horizontalaj strioj, ruĝa supre kaj blanka sube. La folio havas la proporcion de larĝeco al longeco 2:3. En ties stanga duono estas la blazono de la urbo en hispana ŝildo.

La urba emblemo estas formita per stiligitaj siluetoj de duopo de la plej signifaj konstruaĵoj de la urbo: la urbodomo kaj la hotelo Ještěd. Ĉe ambaŭ oni uzas simpligitan kurban bildigon, kiu ne sekvas la detalojn de la konstruaĵoj, sed strebas priskribi iliajn esencajn trajtojn. Cele al kunligo de ambaŭ grafikaj elementoj, la dekstra parto de la urbodomo kaj la maldekstra parto de Ještěd estas forigitaj, dum la du restantaj partoj kunligiĝas en unu tutaĵon. Tria elemento, kiu kompletigas la emblemon, estas la skribaĵo Liberec en sama koloro kiel la du antaŭaj elementoj (koloro Pantone 281 CV), kun uzo de la tiparo France (True Type) 1.0.

Ĝemelurboj[redakti | redakti fonton]

Ĝemelurboj de Liberec estas (sekvas la dato de subskribo de la partnera kontrakto):

Esperanto en Liberec[redakti | redakti fonton]

Emblemo de la 65-a Internacia Junulara Kongreso okazinta en Liberec' en 2009.

Hodiaŭ ekzistas en Liberec Esperanto-klubo de Stanislav Knížek ("Klub esperantistů Stanislava Knížka v Liberci"), kiu en 1996 havis 17 membrojn kaj periodaĵon "Libereca Informilo".[2]

Pionira epoko[redakti | redakti fonton]

Membro(j)n en Liberec registris jam en 1907 la tiam fondita Bohema Unio Esperantista kaj en 1924 okazis en Liberec kun 175 patoprenantoj dua nacia kongreso organizata komune de Ĉeĥoslovaka Asocio Esperantista kaj Germana Esperanto-Ligo en Ĉeĥoslovakio.[2][3]

Germana aktivado antaŭ unua mondmilito[redakti | redakti fonton]

Inter la jaroj 1934 kaj 1938 aperadis en Liberec la Informilo de GEL, organo de la Germana Esperanto-Ligo en Ĉeĥoslovakio (GEL), eldonata de la germanaj esperantistoj en Ĉeĥoslovakio sub redaktado de Bruno Gahler kaj inĝ. Gustav Scholze, prezidanto de GEL kaj profesoro ĉe la germana supera industria lernejo en Liberec.[2][3]

Post la unua mondmilito[redakti | redakti fonton]

Inter la 4-a kaj la 6-a de junio 1949 kongresis en Liberec la Esperanto-Asocio en Ĉeĥoslovaka Respubliko kun 740 partoprenantoj.[3][4]

Ekde 1989[redakti | redakti fonton]

Inter la 12-a kaj la 14-a de oktobro 2007 okazigis en Liberec sian jarkonferencon IFEF (Internacia Fervojista Esperanto-Federacio).

Ekde la 25-a ĝis la 27-a de oktobro 2008 okazis en Liberec renkontiĝo de ĈEJ. Dume okazis ankaŭ ĝenerala asembleo.

Ekde la 18-a ĝis la 25-a de julio 2009 okazis en Liberec la 65-a Internacia Junulara Kongreso, kunorganizata de la Ĉeĥa, Germana kaj Pola Esperanto-Junularo.

Ekde la 7-a ĝis la 14-a de majo 2011 okazis en Liberec la 63-a kongreso de la Internacia Fervojista Esperanto-Federacio.

Ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. PROFOUS, Antonín. Místní jména v Čechách: jejich vznik, původní význam a změny. Praha: Česká akademie věd a umění, 1949. D.2. S. 582-583.
  2. 2,0 2,1 2,2 Jarlibro de Ĉeĥa Esperanto-Asocio
  3. 3,0 3,1 3,2 Historio de la Esperanto-movado en Ĉeĥoslovakio
  4. La ĈEA-jarlibro de 1996 mencias ĉi tie "ĉirkaŭ mil partoprenantoj", sed Kamarýt donas tiun ĉi precizan numeron.


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]