Libereca sonorilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La libereca sonorilo kun sia fama fendaĵo
La libereca sonorilo kun sia fama fendaĵo

La Libereca Sonorilo (angle: Liberty Bell) estas usona sonorilo kun granda histora signifo.

Kune kun la Statuo de Libereco, la Libereca Sonorilo verŝajne estas la plej grava simbolo de usona libereco. Cetere, ĝi estas la plej rimarkinda simbolo pri frua usona historio kaj la batalado por usona sendependeco kaj libereco.

La sonorilo muldiĝis je 1752 en Londono por sendiĝi al la usona urbo Filadelfio. Ĝi unue fendiĝis en marto de 1753, dum la unua sonoro. John PASS kaj John STOW remuldis ĝin en Filadelfio. Kiam la tono de la remuldita sonorilo pruvis netaŭga, ili muldis ĝin denove, kaj tiu tria sonorilo ekpendis en junio de 1753.

Ĝia plej fama sonoro, je la 8-a de julio, 1776, vokis civitanojn por la publika lego de la Usona Deklaro de Sendependeco. Tamen, oni ne oficiale nomis ĝin la "libereca sonorilo" ĝis 1837, kiam ĝi fariĝis simbolo de la kontraŭsklaveca movado pro sia muldita enskribo de Levidoj 25:10: "Proklamu liberecon en la lando por ĉiuj ĝiaj loĝantoj".

Oni riparis la sonorilon je februaro de 1846. La uzata metodo de riparo devigis bori laŭ la mallarĝa fendaĵo por ke la flankoj de la fendaĵo ne povu resoni. Kiam la sonorilo sonoris tiun monaton okaze de la datreveno de la naskiĝtago de George Washington, la fendaĵo pligrandiĝis, neuzebligante la sonorilon.

Nune multaj turistoj iras al Filadelfio por admiri la historan sonorilon.


Eksteraj ligiloj

greke http://www.nps.gov/inde greke http://www.ushistory.org/libertybell greke http://www.gophila.com/C/Things_to_Do/211/Philadelphia_CultureFiles/210/Museums/18/Museums_by_Location/418/Museums_Historic_District/146/U/The_Liberty_Bell_Center/128.html greke http://news.nationalgeographic.com/news/2003/07/0702_030703_libertybellmove.html

Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoLeginda Ŝablono:LigoLeginda