Liberecano, Rekta, Demokrata

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Liberecano, Rekta, Demokrata
Libertair, Direct, Democratisch
Emblemo de Liberecano, Rekta, Demokrata
partio
Lando  Belgio
Estro Jean-Marie Dedecker
Fondiĝo 19-a de januaro 2007
Lingvo(j) Nederlanda
Ĉefa sidejo LDD Partijzetel
Bellevue 5
9050 Gent
Ideologio Konservativa liberalismo
Retejo www.ldd.be
vdr

Libertair, Direct, Democratisch (Liberecano, Rekta, Demokrata) - mallonge LDD - estas dekstre liberalisma regiona politika partio en Belgio. Ĝis 2011 la nomo estis Lijst Dedecker (Listo Dedecker). Ĝi fondiĝis la 19-an de januaro 2007, laŭ iniciato de la politikisto Jean-Marie Dedecker, kiu antaŭe estis senatano nome de la partio Open Vlaamse Liberalen en Democraten (aŭ esperantlingve Malfermaj Flandraj Liberaluloj kaj Demokratoj), kaj iĝis la prezidanto de la nova partio nomita laŭ li. La partio aktivas en la nederlandlingva landoparto Flandrio kaj iom en la belga ĉefurbo Bruselo.

Sekve de la eŭropaj balotoj 2009 la partio ricevis 1 seĝon en la Eŭropa Parlamento.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]