Libereco de panoramo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Neekzisto de libereco de panoramo en Belgio malebligas senpermesan disvastigon de bildo de Atomium sur tiu ĉi foto de konkuro Tour de France el la jaro 1960.

Libereco de panoramo estas limigo de kopirajto en kelkaj jurisdikcioj, kiu permesas fotadon kaj filmadon aŭ kreadon de aliaj derivitaj verkoj (ekz. pentraĵoj) de konstruaĵoj aŭ ankaŭ de statuoj kaj aliaj artverkoj, kiuj estas permanente lokigitaj en publika spaco. Ĝi ebligas ankaŭ disvastigadon de tiaj derivaĵoj kaj diras, ke tiu ĉi agado ne kontraŭas la kopirajton, kio alimaniere estus kontraŭ ĝi.[1]

Leĝoj tra la mondo[redakti | redakti fonton]

Multaj landoj havas similajn dispoziciojn kiuj restriktas la atigon de la leĝo de aŭtorrajto por permesi la fotadon de imaĝoj en publikaj lokoj aŭ fotojn de publikaj lokoj. En aliaj landoj vaste diferencas la interpreto de la principo.[1]

Eŭropo[redakti | redakti fonton]

Mapo de la stato de la libereco de panoramo en la eŭropaj landoj:
  •  Ekzistas libereco de panoramo, inkluzive en la interno de publikaj lokoj
  •  Ekzistas libereco de panoramo
  •  Ekzistas libereco de panoramo nur por la konstruaĵoj
  •  Ekzistas libereco de panoramo, inkluzive konstruaĵoj, artaĵoj kaj kelkaj internoj
  •  Ne ekzistas libereco de panoramo
  •  Nekonata
  • En la Eŭropa Unio, la gvido 2001/29/EC donas la eblecon al siaj membroj de inkluzivi klaŭzon kiu similas al siaj leĝoj de aŭtorrajto, sed ne admonas regularon.[2] Panoramafreiheit estas difinata en la artikolo 59 de la Germana Urheberrechtsgesetz,[3] en la artikolo 27 de la Sviza Urheberrechtsgesetz,[4] en la sekcio 62 de la Aŭtorrajto, Disegno kaj Patentoj de la Unuiĝinta Reĝlando de 1988,[5] kaj ekzistas en pluraj aliaj landoj. Ankaŭ ekzistas Eŭropaj landoj (kiel Italio[6]) kie la libereco de imaĝo tute ne ekzistas. En Italio, malgraŭ pluraj oficialoj protestoj[7] kaj nacia iniciato[8] gvidita de la advokato Guido Scorza kaj la ĵurnalistino Luca Spinelli, la publikigo de fotografaĵoj de publikaj lokoj ankoraŭ estas malpermisita, laŭ la antikvaj italaj leĝoj de aŭtorrajto.[9][10] Kelkaj landoj, kiel Francio kaj Belgio, ne havas tiun globalan permeson por krei imaĝojn en publikaj lokoj kaj permesas imaĝojn kun aŭtorrajto nur sub klaŭzoj de “hazarda inkluzivo”.[11]

    Usono[redakti | redakti fonton]

    En Usono, ne ekzistas regulon tiel ampleksan;[12] la unika aperinta artikolo estas la 17 USC 120(a), kiu liberigas la kreadon de pikturaj reprezentoj de konstruaĵoj el la aŭtorrajtoj de la arkitekto.[13][14]

    Meksiko[redakti | redakti fonton]

    Laŭ la Federala Leĝo de la Aŭtorrajto, en la titolo 6 de la ĉapitro 2; “La limigo de la heredaj rajtoj”, la artikolo 148 citas: «la artaj kaj la literaturaj verkoj jam publikigitaj povos esti uzitaj, kondiĉe ke la normala ekspluato de la verko ne estu afekciita, sen permeso nek monrekompenco de la posedanto de la hereda rajto, citante senŝanĝe la fonton kaj sen ŝanĝi la verkon, nur en la sekvantaj kazoj [...] VII. Reprodukto, komunikado kaj disdono per desegnoj, pentraĵoj, fotografaĵoj kaj aŭdvidaj procesoj de la verkoj kiuj estos videblaj ekde publikaj lokoj».

    Mondo[redakti | redakti fonton]

    Tiu ĉi prezentaĵo en Esperanto klarigas, kiel funkcias libereco de panoramo en Vikimedia Komunejo.

    Referencoj[redakti | redakti fonton]

    En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikoloj Svoboda panoramatu en ĉeĥa  Vikipedio kaj Libertad de panorama en hispana  Vikipedio.

    1. 1,0 1,1 Seiler, D.: Gebäudefotografie in der EU – Neues vom Hundertwasserhaus Arkivigite je 2016-06-04 per la retarkivo Wayback Machine, in Photopresse 1/2 (2006), p. 16. URL last accessed 2007-09-20.
    2. N.N.: Panoramafreiheit Arkivigite je 2015-04-18 per la retarkivo Wayback Machine. URl last accessed 2007-09-20. See also Article 5(3)(h) of 2001/29/EC.
    3. Seiler, D.: Fotografieren von und in Gebäuden Arkivigite je 2016-05-21 per la retarkivo Wayback Machine, in visuell 5/2001, p. 50. See also §59 UrhG (Germany). URLs last accessed 2007-09-20.
    4. Rehbinder, M.: Schweizerisches Urheberrecht 3rd ed., p. 158, Stämpfli Verlag, Berne, 2000. ISBN 3-7272-0923-2. See also §27 URG (Switzerland). URL last accessed 2007-09-20.
    5. Lydiate, H.: Advertising and marketing art: Copyright confusion. See also section 62 of the Copyright, Designs and Patents Act 1988. URLs last accessed 2007-09-20.
    6. Spinelli, L. Wikipedia cede al diritto d'autore, Punto Informático. URL last accessed 2008-08-21
    7. Grillini, F. Diritto di panorama Arkivigite je 2008-10-25 per la retarkivo Wayback Machine, parliamentary interrogation. URL last accessed 2008-08-21
    8. Scorza, G., Spinelli, L., Dare un senso al degrado Arkivigite je 2009-07-08 per la retarkivo Wayback Machine. URL last accessed 2008-08-21
    9. Legge 22 aprile 1941 n. 633. URL last accessed 2008-08-21
    10. Decreto Legislativo 22 gennaio 2004, n. 42. URL last accessed 2008-08-21
    11. Koetz, D.: Erlaubnis zum Ablichten von Sehenswürdigkeiten, in Photographie 10/2002. Vidita 20 de septembro 2007.
    12. Lydiate, H.: "Public Sculpture Arkivigite je 2015-02-24 per la retarkivo Wayback Machine", Art Monthly 11/2006. URL last accessed 2009-11-26.
    13. Gorman, R.A.: Copyright law, 2nd ed., U.S. Federal Judicial Center, June 19, 2006, pp. 48, 166. URL last accessed 2007-09-20.
    14. Brinson, D.: The Law for Photographers: Do I Need Permission?. URL last accessed 2007-09-20.