Liberigo de Francio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Liberigo de Francio estis la periodo, fine de la Dua Mondmilito, kun la progresiva rekonkero fare de la aliancanoj de la regionoj de la metropola Francio okupitaj ekde 1940 fare de la armeo de la nazia Germanio kaj de la faŝisma Italio.

Politike, tio tradukiĝis per la fino de la Okupacio de Francio, la fino de la reĝimo de Vichy kaj la starigo de la provizora registaro de la Franca Respubliko.

Historia kunteksto[redakti | redakti fonton]

La 3-an de septembro 1939 komenciĝis la Dua Mondmilito. La germana ofensivo en Francio komenciĝis printempe de 1940 kaj, la 22-an de junio 1940, la franca registaro subskribis la armisticon kun la nazia Germanio. Tiam komenciĝis periodo nomita okupo :

Tiam ekestis movadoj por enlanda rezistado kaj eksterlanda rezistado, plejmulte regataj de generalo de Gaulle de Londono. La celo de tiu rezistado estis liberigi Francion el germana okupo kun helpo de la aliancanoj (precipe la Unuiĝinta Reĝlando kaj Usono), aŭ almenaŭ incitadi la trupojn de la nazia Germanio.

Disvolviĝo de la Liberigo[redakti | redakti fonton]

Liberigo de Alĝerio en 1942[redakti | redakti fonton]

La liberigo de Francio komenciĝis per la alianca albordiĝo en la franca Norda Afriko.

Antaŭanonco : liberigo de Korsiko, aliaj mallongegaj liberigoj[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikoloj USS Corsica kaj Liberigo de Korsiko.

La liberigo de Korsiko komenciĝis kun la liberigo de Ajaccio, unua liberigita franca urbo, la 9-an de septembro 1943 kaj finiĝis per la liberigo de Bastia, la 4-an de oktobro 1943, kiu estas la dato de la tuta liberigo de Korsiko, fare de korsikaj patriotoj helpe de italaj soldatoj.

6-a de junio 1944 : la albordiĝo en Normandio[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Batalo de Normandio.

La 6-an de junio 1944, la aliancaj trupoj (Unuiĝinta Reĝlando, Usono kaj Kanado) lanĉis amfibian ofensivon al la regiono de Caen, en Normandio. Tiu ampleksa operaco estas konata kiel Operaco Overlord kaj la dato kiel D-day (Tago T).

15-a de aŭgusto 1944 : la albordiĝo en Provenco[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikoloj albordiĝo en Provenco, Liberigo de Marsejlo, Liberigo de Toulon kaj Liberigo de Nice.

La progreso en Francio[redakti | redakti fonton]

La okcidenteŭropa fronto la 1-an de septembro 1944
La fronto en la orienta Francio, la 5-an de septembro 1944
Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Kronologio de la Liberigo en Francio.

La 11-an de aŭgusto, la parizaj fervojistoj ekstrikis.

La pariza polico partoprenis en la insurekcia movado, kiu komenciĝis en la 19-a de aŭgusto kaj finiĝis per la liberigo de Parizo la 25-an de aŭgusto.

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Liberigo de Parizo.
  • Liberigo de la sud-okcienta kaj centra Francio :
La germana generalo Botho Henning Elster submetiĝis al la usona armeo la 14-an de septembro 1944 en Beaugency.
  • La progreso en la orienta Francio :

Fine de aŭgusto 1944, la germana armeo momente sukcesis regi la antaŭiron de la aliancanoj, dank'al defendaj pozicioj, sur la tuto de la okcidenta fronto.

La germana kapitulaco[redakti | redakti fonton]

Post la liberigo de Parizo, la konflikto daŭris. Belgio estis liberigita en aŭgusto-septembro, poste angla-usona trarompa provo en Nederlando (operaco Market Garden) malsukcesis.

La 7-an de majo 1945, en Reims, la germana generalo Jodl subskribis kontrakton pri senkondiĉa kapitulaco. La morgaŭon, la 8-a de majo, en Berlino marŝalo Keitel subskribis, siavice, la senkondiĉan kapitulacon de la Nazia Germanio, la Dua Mondmilito finiĝis en Eŭropo sed la milito daŭris en Pacifiko.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Aneksaĵoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]