Libero kaj aŭtonomio senlimaj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Libero kaj aŭtonomio senlimaj estas koncepto laŭ kiu tiuj du homaj karakterizoj kaj aspiroj, moralaj aŭtonomio kaj libero, ne suferas aŭ akceptas limojn ĉiuspecajn: se tio okazus, la homa digneco estus mankhava kaj, fine, nehoma. Temas pro koncepto multe postmodenisma sed ankaŭ multe malvova. Ĝia paradigmo troviĝas jam en la Biblio.

Libero laŭ ateismema humanismo estas la homa morala persona libero jam konceptita kaj celita de biblia Adamo, ĵus kreita laŭ la dia bildo. La mita serpento, fakte, diras al la virino: “... vi scios la bonon kaj malbonon (Gn 3.5”. Scii (kaj koni) en la Biblio egalvaloras posedi, disponi pri io kaj signifas ankaŭ: seksposedi kaj generi (vidu “Kaj Adam ekkonis Evan (Gn 4,1”). La bibliaj protagonistoj, cedante al la serpenta tento, sente-vole spertis deziron fariĝi kiel Dio kiu ordonas kio estas bono kaj malbono. Enkondukiĝas en tiu sistema karakterizo ankaŭ ateismemaj franĝoj de postmodernisma humanismo. Iuj filozofoj kaj sciencistoj, kaj sektoroj de la praktika pensado, opinias kaj opiniigas, ke la homo estas sendependa kaj aŭtonoma en ĉio, kaj rajtas krei sian moralon laŭ sia bontrovo. El tiu aparta koncepto pri libero identiĝas kun absoluta kaj senlima “libero de elekto”.

Al tia konkludo iu postmodermismo alvenas post, aŭ helpe, centoj da ĉiuspecaj kulturlingvaj dekonstruoj aŭ per la principo laŭ kiu Dio kaj religio estus nur iluzioj limigantaj la absolutan memfariĝon de la homo kaj obeo al konsciencaj ordonoj estus abdiko de sia digneco. Tiel homo vere sin bildigas kaj konsistigas kiel Dio, pri kiu la Biblio diras “nefarita de homa mano”.

Obĵeteblaj flankoj de libero kaj aŭtonomio senlimaj[redakti | redakti fonton]

Kristana humanismo [1], kaj ne nur, obĵetas ke se tio verus, la homo kaj socio detruus sin mem ĉar ne troveblas aŭ elpenseblas limo al tiu absoluta libero, kaj observas ke la samaj ateismemaj humanistoj, dum klopodas alimaniere savis moralon, ne kuraĝas konsideri la ekstremajn konsekvencojn de tiu koncepto pri aŭtonomio kaj libero: fakte se tiuj estus absolutaj, ĉio licus ĉar ĉiu elekto estus rezulto de libera elekto, do lica kaj kongrua kun la homa digneco, eĉ elekto kontraŭ rajtoj de aliaj homoj: la percepto pri devo respekti aliajn homojn konturiĝus kiel limigon de la absoluteco de la konscienca aŭtonomio kaj libero.

Sed, bonŝance, (aldonas kritikantoj pri la absoluteco de la homa aŭtonomio, teorimuloj de tiu libero sin haltas antaŭ tiu abismo. Kial ili sin haltas? kaj kontraŭ sia logiko? Laŭ la neateismema fluo, la bremso eksaltas por eviti konstati, ke la libero ne povas esti absoluta. Se oni obeas al etiko ne kreita de la homa volo, oniaj moralaj aŭtonomio kaj libero estas ne senlimaj.

Kutime, kaj eble ne ĉiam konscie, la subtenantoj de tiu teorio, timas ke akceptante la principon de la limigo de aŭtonomio de la konscienco, fone aperus la normiganto de la konscienco: tiu ĉi, sub ruzaj vestoj, estus Dio.

Aldonindas ke al tiu ateismema humanismo de tuj oponis biblia humamismo, kiu jam dekomence priskribis la ateismeman humanismon kaj ties pretendojn rilate la homan liberon, kiu – tra kaj per la konscienco – ricevas, kaj do ne kreas, la scion pri la bono kaj malbono.


Filozofioj kaj literaturoj por la senlima aŭtonomio de la homa libero[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]


Bibliografio[redakti | redakti fonton]

[2][rompita ligilo]

Jean-Paul Sartre

Paolo Flores d'Arcais

Teihard de Ĉardin

Jacques Maritain [3]

Étienne Gislson [4]

[5] La parabola dell'umanesimo ateo, de Bruno Forte.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

[6]

[7]