Liberpensulo (gazeto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Liberpensulo)
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
unua paĝo de unua numero de gazeto Liberpensulo
unua paĝo de gazeto Liberpensulo

La gazeto Liberpensulo estis la Oficiala Gazeto de la Internacia Ligo de Liberpensuloj kreita en 1925. La Internacia Ligo de Liberpensuloj estis kreita en 1923.

La Liberpensulo estis ankaŭ la Bulteno de la Liberpensula Frakcio de S.A.T. Arkivigite je 2012-04-11 per la retarkivo Wayback Machine redaktita de André Gay inter 1954 kaj 1957.

Celo de la Internacia Ligo de Liberpensuloj[redakti | redakti fonton]

Citaĵo
 ANTAŬEN!

Karaj Geamikoj!

Vi tenas en viaj manoj la unuan numeron de nia propra gazeto Liberpensulo. Kelkaj, certe,diros : Ree nova gazeto...! Sed tiuj estas nur duone pravaj. Jam antaŭ la mondmilito ekzistis liberpensa bulteno eldonita de Internacia Societo Esperantista de Liberpensuloj. Vidu la bildon apude. Venis la mondmilito, kaj la nomita societo kaj la gazeto Libera Penso endormiĝis. Nia Liberpensulo estas nun kvazaŭ daŭrigu de Libera Penso, kaj ni esperas, ke ĝi fariĝos la tribuno de la tutmonda liberpensularo.

Kun la apero de nia propra gazeto ni enira novan epokon. Grandega estas nia tasko gajni niaj neesperantistajn sampensulojn kaj societojn por Esperanto. Ĝis 1923 ni ne vidis ian sukceson en la liberpensa mondo por Esp.o. Mi bone scias, ke jam dum la Internacia Liberpensula Kongreso en Buenos-Aires en 1906 oni akceptis rezolucion por Esp.o. Sed tio estis baldaŭ malatentita. Tiuj rezolucioj taŭgas nur por la paperkorbo.

Post la fondo je la fino de 1923 kaj dum la pasinta jaro 1924 nia Internacia Ligo de Liberpensuloj vigle propagandis la internacian helplingvan demandon inter la liberpensuloj; kaj ni devas diri, ke la sukceso, malgraŭ malgrandaj monrimedoj, estas atendinda. Per granda stabo de fervoraj kunbatalantoj ni sukcesis aperigi artikolojn pri Esp.o kaj pri nia Ligo en kelkaj naciaj liberpensaj gazetoj, nome : Atheist, Fruehling. Der Proletarische Freidenker, Der frei Geist, Mensch, Monistische Monatshelfe, Kulturzeitung, (Germanio), Freigeist (Austrio), Freier Gedanke (Ĉeĥoslovakio), Mysl Wolna (Polio), De Vrijdenker (Holando), L'Action Rationnalist (Belgio), The Literary Guide (Anglio), The Crucible, The Truth Seeker (Ameriko), Bezboĵnik (Rusio), The Rationalist (Aŭstralio) KTP.

Kelkaj el la nomitaj gazetoj aperigas regule artikolojn en la rubriko Esperanto-Servo. Du grandaj societoj fariĝi membroj de nia Ligo kaj subtenas nin mon, nome : Ligo de Proletariaj Liberpensuloj por Rejnlando kaj Vestfalio kaj Ligo de Proletariaj Liberpensuloj de Ĉekoslovakio. Dum la kongreso de la proletariaj liberpensuloj en Vieno prof. Hartvig[1] prelegis referanton pri Esperanto. Ni esperas atingi baldaŭ pluajn sukcesojn.

Nia kampo estas vasta. Ni petas, ke ĉiu Ligano kunlaboru en nia gazeto kaj sendu raportojn, notojn, artikolojn, gazetojn, bildojn, ktp. el la liberpensa movado de sia lando. Elektu E-an materialon de niaj F-aj kontraŭuloj kaj verku pri ili interesajn aferojn. Tiamaniere ni povos pruvi plej boue al niaj neesperantistoj sampensuloj la grandan valoron de Esp-o ankaŭ por la libera penso. Instigu viajn liberpensajn amikojn lerni Esp-on kaj vian societon aliĝi al nia Internacio aŭ almenaŭ, ke ili sendu al ni sian gazeton.

Nia morala stato estas sendube tre bona; sed ni ne devas ripozi. En aŭgusto 1925 okazos granda Internacia Liberpensula Kongreso en Parizo, la unua post la milito. Nepre tie ni devas ankaŭ batali por Esp-o en la intereso de la libera penso.

Kaj nun esperantistoj-Liberpensuloj subtenu la movadon. Ne ekzistu flegmuloj inter ni. Ni tenu en memoro la fablon de Björnson Du ranoj, unu optimisto, la alia pesimisto falis nokte en poton plenan de lakto. Malgraŭ multaj penadoj, ili ne povis eliri. Fine la pesimisto ĉesigis sian penadon kaj dronis, sed la optimisto daŭre kaj vigle piedfrapis kaj kiam tagiĝis, li eksentis firman grundon sub siaj piedoj-li staris sur butero.

Do, antaŭen! 
— El la gazeto Liberpensulo, Kurt Hubricht, 1-a Jaro, Numero 1, Januaro-Februaro 1925

Celo de la Liberpensula Frakcio[redakti | redakti fonton]

Citaĵo
 Nia Frakcio estas dujara! Ĝis naskiĝis post mia alvoko en Sennaciulo de decembro 1952, kaj de nun estas bona kerno da frakcianoj en sekvantaj landoj : Francio, Germanio, Sarlando kaj Svisio. En Britio kaj en Nederlando la kelkaj frakcianoj...dormetas.

Nia tasko estas grandegas, ĉar ni celas emigi al la kamaradoj nenion kredi sed ĉion pripensi. Ni deziras kontraŭbatali la dogmojn, ĉiujn dogmojn.

La devo de ĉiu konscias ateisto, raciisto, anogstikisto, k.s., estas nin helpi en tia gravega tasko.

Hodiaŭ aperas la unua numero de nia bulteno, dank'al la monhelpo de kelkaj kamaradoj. Ni ili dankas.

Ĉu ĝi aperos ofte, regule? Tio dependos de la sukceso de tiu-ĉi unua naskito. Vi povas nin helpi aĉetante multkvante nian bultenon, ĝin disdonante kaj ĝin diskonigante.

Ni pretas fari nian tutan taskon, faru la vian! 
— El la gazeto de Liberpensulo, Andre Gay, numero 1, jaro 1954

Notoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]