Libertarianismaj vidpunktoj pri intelektaj posedrajtoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Unu demando kiu dividas libertarianojn estas pri la legitimeco (aŭ manko de ĝi) de privilegioj kiel kopirajto, patento, kaj fabrikmarko — tiuj kiuj estas kutime nomataj intelektaj posedrajtoj.

Multaj libertarianoj, precipe tiu nesciantaj pri la politiko ĉe la interreto, ne havas fortajn opiniojn pri la temo. Sufiĉe multaj opinias ke ĝi estas malgrava afero kompare kun pli grandaj registaraj malobservoj de kutimaj ĉiutagaj rajtoj, inkluzive de ordinaraj posedaĵoj.

Iuj natura-juraj libertarianoj opinias ke ekzistas rajto de verkistoj kaj inventistoj regi la kopiadon de iliaj kreaĵoj fare de aliaj. Ili kutime kredas ke ĉi tiu rajto devus havi ĉiujn el la atribuaĵoj de posedaĵoj, inkluzive de daŭra heredo. Ili distingas inter la intelekta posedaĵo (ekzemple, blukopio, aŭ muziko) kaj ĝia fizika manifestaĵo (ekzemple, maŝino aŭ kopio de la muziko), la unua estas uzata por krei la lastan. Ili opinias, tial, ke la regado fare de la posedanto de la uzado de ties posedaĵoj etendiĝas al regado de la uzado de intelektaj posedaĵoj. Tamen, tia rajto (laŭ ili) ekzistus ĉu registaro elektus efektivigi ĝin, ĉu ne.

Aliaj natura-juraj libertarianoj opinias ke intelektaj posedrajtoj estas nur monopola privilegio kiu ne ekzistus sen registara intervenado, kaj ĝi devus esti forigita. Laŭ ili, kia ajn sekreteco kaj ekskluziveco kiu ekzistus devus esti atingitaj per volontaj kontraktoj. La personoj kiuj provas atingi ilin devus pagi la kostojn de sekreteco kaj ekskluziveco.

Kelkaj minarkiistoj, inkluzive de multaj Objektivistoj, akceptas la kutimajn pravigojn de kopirajto kaj aliaj kiel monopoloj utilaj por la merkato. Ili rigardas ilin kiel necesajn agojn de registaro por antaŭenigi novajn ideojn de industrio kaj verkistoj. Aliaj libertarianoj opinias ke la donado de monopolo devus esti nepensebla por minarkiismo.

Multaj libertarianoj opinias ke kopirajtoj kaj patentoj estas formoj de enfermaĵo — mallicaj ekskluzivaj privilegioj kreitaj de registaro; la registaro malpermesas al la plejmulto da individuoj atingi la komunejon. Kopirajtoj kaj patentoj estas registaraj donoj de monopoloj pri produktado, kaj ne estas pli bona ol registaraj donoj de monopolo pri la produktado de nutraĵo aŭ interreta servo.

Fabrikmarkoj, malsimile ol kopiorajtoj kaj patentoj, povas esti komprenataj kiel protektado kontraŭ trompo kaj falsa prezento: ĝi certigas ke aliaj ne povas misuzi la bonan nomon de sukcesa produkto por antuaxenigi malpli valoran fuŝkopion. Ĉar multe de libertarianoj kredas ke trompo devus esti kriminala, ili konsentas ĉi tiel kun fabrikmarka juro. Tamen, malmultaj libertarianoj defendus lastatempajn uzadojn de fabrikmarka juro por limigi liberparoladon pri produkto.

Anarki-kapitalistoj eble malkonsentetas pri la finfina solvo, sed konsentas ke la plej bona solvo eliĝus el libera merkato de juro kaj protektado.

Eksteraj ligiloj

greke http://libertariannation.org/a/f31l1.html