Libertarianismaj vidpunktoj pri naturaj rimedoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Diskuto inter libertarianoj pri naturaj rimedoj, precipe bienaĵo.

Iuj libertarianoj opinias ke la uzado de naturaj rimedoj de unu persono estas limigo kontraŭ la egalaj rajtoj de laia por uzi naturajn rimedojn. Je ekstrema okazo, kiam nepretendata bienaĵo estas ne havebla, la ekzisto de absoluta posedrajto pri bienaĵo estas neado de la rajto al vivo ĉar ĉiuj personoj bezonas bienaĵo por vivi. Ĉi tiuj libertarianoj opinias ke bienuloj estas preskaŭ sama ol la ŝtato.

Aliaj kredas ke ĉiuj rajtoj devenas de absolutaj posedrajtoj kaj ke posedrajtoj devas aplikiĝi al ĉiuj materialaĵoj. Limigo kontraŭ la rajto por absolute posedi ion tiel fundamenta kiel bienaĵoj estas neakordigebla kun libertarianismo laŭ ili.

Multaj klasikaj liberaluloj (John Locke, Thomas Paine, Thomas Jefferson) rekonis ke absoluta posedo de naturaj rimedoj povas senigi iujn de la libereco, sed evitis la aferon praktike ĉar la abundo de ne jam uzita lando havebla al iliaj socioj. La ideo ke posedado de bieno estas neakordigebla kun libereco kaj estas simple ago de ŝtata povo estas ankaŭ ofta inter anarkiistoj.

Iuj libertarianoj opinias ke posedrajtoj estas de la rezultoj de ies laboro kun rimedo, kaj neniam de la rimedo sin mem, do vere ekzistas neniu problemo de maljusta amasigo de rimedoj: se iu alia povas reuzi la "sama" rimedo sen malutili la laboron de la antaŭa "posedanto", tiam ekzistas neniu konflikto, kaj la antaŭa "posedanto" havas neniu rajto (ekzemple, se mi transsendus elektromagnetajn ondojn trans vian bienon de radiodissendo, mi ne konfliktus kun viaj rikoltaĵoj, do vi havus neniun rajton kontraŭ mi. Kvankam se mi paŝus trans via bieno kaj surtretas viajn rikoltaĵojn, vi havus validan rajton kontraŭ mi.) Malgraŭ ke naturaj rimedoj ekzistas, tio kio donas valoron al ili estas la laboro de homoj, kaj tiuj kiuj kreas tiun valoron legitime posedas ĝin, kvamkam de la preciza karaktero de libera socio, ili ne posedas la utilecon de tiuj rimedoj kiuj alie helpas ĉiujn.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]