Libertino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Steleo de la Libertino Lucius Caesellius Diopanes, Arkeologia Nacia Muzeo de Sarsina.

Libertino, emancipita sklavo, ekssklavo, aŭ en latina origine liberatus estis sklavo al kiu iel oni koncedis la liberecon (emancipo). Tiu nomigo estis uzata ankaŭ por la gladiatoroj liberigitaj de la imperiestro, post esti venkintoj de grandsukcesaj bataloj ĉu en amfiteatroj aŭ en la granda Koloseo de la Imperia Romo. La libertinoj ekzistas ĉe ĉiu sklavisma socio.

Status libertatis (stato de libero)[redakti | redakti fonton]

La homoj libera tiutempe estis aŭ ingenui (liberaj pro naskiĝo, jura kaj socia stato de de naskito libera, nome de tiu kiu, naskiĝinte el patro libera, estis mem libera) aŭ libertinoj (tiuj uloj kiuj estis liberigitaj el la laŭleĝa sklaveco = qui ex justa servitute manumissi sunt [1]>

Liberigo[redakti | redakti fonton]

Estis diversaj manieroj por atingi la manumissio (liberigon:

  1. manumissio per vindictam: sklavo kontestis, en konsento de sia mastro, al tiu lasta la laŭleĝan posedon antaŭ la juĝisto. Ĉi-kaze la mastro devis rekoni la liberon de "ne-sia" sklavo.
  2. manumissio censu: Praetor ordonis inskribi la sklavon en la listoj de la cenzoroj kiel roma civitano.
  3. manumissio testamento: liberigo pere de ago de fina volo, kiu liberigu la liberigonto el ĉiu devo avantaĥe de sia antaŭa mastro.

La ius praetorium, nome la pretora jurisprudenco, enkondukis novajn formojn de liberigo (manumissio), nome:

  1. manumissio inter amicos: mastra deklaro farita antaŭ amikaro pri sia volo liberigi la sklavon;
  2. manumissio per epistulam: letero per kiu la mastro komunikis al la sklavo sian intencon lin liberigi;
  3. manumissio per mensam: invito per kiu la mastro igas la sklavo kunmanĝanta sammanĝeje, kun la minifesta intenco lin liberigi. Oni ĉikaze devis legi formulon tiutipan: "Stichuus servus meus liber esto" (Stiko mia servo estu libera!”

Se la sklavo liberigita estus pli ol tridekjaraĝa, li daŭrigis esti propraĵo (laŭ quiritaria leĝo) de sia mastro, se liberigita taŭgaforme (legitime, jŭsta et legitima manumissione), li fariĝis civis Romanus (romia civitano): se ankaŭ nur unu el tiuj kondiĉoj mankus, tiam li fariĝis latinus, kaj en certaj kazoj nur peregrinus dediticius (eksterlandano submetita]

Manumissio (ŝanĝo de propraĵrajto kun liberigo)[redakti | redakti fonton]

Tio estis la rezigno de la mastro al proprado kiun li havis sur la eksa sklavo. La termino indikis la potestas (povon): en la prajuro ĝuste "potestas oni diris manus, ankaŭ se jure estis nomata dominica potestas (mastra povo).

Per la manumissio, kiel rimarkas juristo Ulpiano, ekestis tri tipoj de libertinoj: la Cives Romani, la Latini Juniani, kaj la Dediticii.

Origine la sklavojn oni laŭleĝe liberigis ja jes, sed laŭmaniere ke ili ne fariĝu cives Romani, kaj por ke ili restu ankoraŭ fakte sklavoj; sed iu pretoro pliposte ilin ekprenis sub sia protekto kaj defendi ilian liberon, kvankam ne igante ilin cives Romani (romiaj civitanoj).

La Lex Iunia Norbana disciplinis tiun ambiguan praktikan pozicion de la sklavoj liberigitaj, se fakte neliberigitaj.

Kaio Junio Norbano, Romia konsulo, estas eĉ hodiaŭ memorigata pro lia leĝo Lex Junia Norbana (44 a.K. ĉirkaŭ): per tiu leĝo, eble unuafoje en la homa historio, al la sklavo estis rekonita la eblon povi fariĝi efektive homo libera, ankaŭ se kun iuj lmigoj.

La Lex Junia Norbana donas al la sklavoj socian status (staton); tiuj estis nomitaj Latini Juniani: latini (latinoj), diras juristo Gaio, ĉar ili estis metitaj samnivele de la kategorio de latinoj, kaj Juniani (junianoj) ĉar la Lex Junia donis al ili titolon al libero dum antaŭe ili daŭrigis esti sklavoj ex jure Quiritium, nome minimume protektitaj de la leĝoj.

La Latini Juniani ĉar tiu leĝo ne donis al ili iujn apartajn rajtojn: ili nek rajtis heredigi nek heredi se ne en specialaj kazoj, nek rajtis esti atestantoj de la voĉa testamento. Tiuj limigoj estos eliminitaj de la imperiestro Justiniano.

Monumenta tomboslabo de Libertino Gaio Messuleno. Museum Romanum-Germanicum, Colonia Agrippina.

La gefiloj de libertinoj estis ingenui (liberaj pro naskiĝo), sed ili ne povis akiri nobelajn titolojn; kaj la posteularo estis foje insultita pro ĝia servista origino. Nur en tria generacio la gefiloj de libertinoj povis ekĝui veran liberon.

Rilatoj de libertino kun patronus[redakti | redakti fonton]

Post la manumissio, la mastro (dominus) fariĝis patronus, nome protektanto de la libertino.
La novaj ligiloj kuntrenis la reciprokan devon rilate la nutraĵojn, la devon flanke de la libertino garantii korveojn (operae) kaj aliajn servojn[2] Inter la devoj de libertino estis antaŭvidita ankaŭ la obsequium (respektemo al la patronus inkludanta la matenan salutatio = saluton), kaj la bona = bonaĵojn (la rajto de la patronus heredi se la libertino mortas senfila post la manomissio). Por la libertino malfidela estis antaŭvidita la revocatio in servitutem (rekonduko al la sklaveco), dum la patronus povis esti senigita de siaj mastraj rajtoj se forgesanta siajn nutraĵajn devojn favore de la libertino kaj se akuzita de mortiga krimo aŭ se li celis akiri nelicajn gajnojn per korvejoj de la libertino.[3].

La ŝtato tamen timis ekscesan liberigon de sklavoj ĉar tiuj fine finiĝis en la pleba maso, ĉiutage nutrita ŝtatelspeze. Pro tiu la rilatoj inter sklavoj kaj libertinoj ne devis superi la 5%.
Kroma limigo estis: sklavo ne povis esti liberigita antaŭ la dekokjariĝo dum ankaŭ la mastro ne rajtis tion allasi se ne post la tridekjariĝo.

Rajtoj de libertinoj[redakti | redakti fonton]

Libetino povis plenumi ekonomiajn aktivecojn sendependajn sed la mastro (patronus) rajtis ĉiam pretendi korveojn en siaj bienoj aŭ loĝejoj, aŭ postuli donacojn okaze de de festoj.
Kutime la libertinoj daŭrigis loĝi ĉe la mastra domo.
Aŭgusto Cezaro pusiĝis ĝis permesi geedziĝojn inter liberuloj kaj libertinoj. Imperiestro Tiberio donis la romian civitanecon al libertinoj fajrobrigadanoj kondiĉe ke ili rekrutiĝu en la armeo. Imperiestro Klaŭdio koncedis romian civitanecon al libertinoj kiuj rigus komercajn ŝipon, Nerono la samon faris por la libertinoj kiuj instalus bakejojn.
Kelfoje la liberigo de la sklavo estis decidita de la publika aŭtoritato: ĉikaze la patronus estis kompensita. Libertino ne ĝuis ius honorum, nome la aliro al la publika regado. La restitutio natalium (redonado de la naskiĝorajtoj) estis imperiestra decido konkordita kun la “patronus”: temis pri la estingo de ĉiuj rajtoj de la mastro sur la sklavo. [4]

En la nomscienco libertino prenas la praenomen (familian nomon) kaj nomen gentilicium (nobelgentan nomon) de patronus; la kromnomo restas la malnova nomo de la sklavo. Antaŭ la kromnomo estas indikita, genitivforme, la familia nomo de sia eksa mastro kiu pro tio fariĝis lia patronus, sekvata de la vorto libertus, mallogigita en “lib”(rtus), Ekzemple: Caius Iulius C. lib(ertus) Hermes estas la libertino de Caius. Iulius (Kaio Julio) kiu, en stato de sklavo, nomiĝis Hermes.[5]

La historio sciigas pri famaj libertinoj: Antonia Filematio, sklavino de la familio “Antonioj” de 13-a a.K., sarĝita pri gravaj aferoj en Egiptio; G. Cecilio Izidoro kiu en 8-a a.K. posedis enormajn latifundiojn kun 4116 sklavojn; Roscio, komediisto kiu ricevis de Lucio Kornelio Sulao la altan honoraĵon de ora ringo; Narciso kaj Palanto estis arbitraciantoj de multaj politikaj kaj militaj karieroj; Mena kies aroganteco estis mokita de poeto Horacio (epodo 4-a); en la Satyricon de Petronio fikciulo Trimalkiono fieras pri la akiro de grandaj riĉaĵoj kreskigitaj per la uzurista pruntedono[6]

Konsideroj[redakti | redakti fonton]

El ĉio tio oni povas kompari la sklavecon en Romo kun la sklaveco en Grekio: Laŭ la grekoj la sklaveco estas natura kondiĉo en kiu oni restadis la tutan vivon. En Romo ĝi estis rezulto de malfavoraj cirkonstancoj, el kiu eblas eliri. Tamen ne unu afero ili akordas, en la malpermeso de la sklavo (Grekio) kaj libertino (Romo) de aliro al publikaj ŝarĝoj.

La kristana eklezio ĝenerale ne kriis kontraŭ la sklaveco, sed agadis en la eno de la koncepto mem: la sklavo estas homo samrajta kiel ĉiuj, do kun li la mastro kondutu respektante la homan dignon (vidu la Paŭlan epistolon al Filemono. Nome kristanismo vakigis la juran forton de la leĝo de klaveco por fine ĝin aboliciigi.

Provo estu pri tio ke eĉ sklavo elektiĝis, en Romo, papo: Kaliksto la 1-a kun la “F” (Fugitivus = aklavo forfuĝanta el sia mastro) markita en la frunto.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Juristo Gaio, I, 11): “Sklavo liberigita el la servo al sia patrono estis libertus (nome liberatus) kaj rilate la antaŭa socia klaso post la liberigo estis libertinus”.
  2. Oni vidas en tiuj korveoj la antaŭmodelon de la mezepokaj servaj intervasalaj rilatoj. Vidu bibliografion.
  3. Giovanni Ramilli, Istituzioni Pubbliche dei Romani, pag. 31-33, ed. Antoniana, Padova, 1971.
  4. El multaj epigrafoj oni scias ke en diversaj urboj ekzistis kolegioj Augustales, komponitaj de libertinoj kun la tasko organizis festojn, ludojn kaj oferojn.
  5. Ulpiano, verko citita.
  6. http://www.taccuinistorici.it/ita/news/antica/bletteratura/Satyricon-Cena-di-Trimalcione-Petronio-Arbitro.html

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Yvon Garlan, Les Esclaves en Grèce ancienne, La Découverte, Paris, 1982. (ISBN 978-2-7071-2475-3)
  • Jean-Christian Dumont, Servus. Rome et l’esclavage sous la République, Collection de l’École française de Rome - 103, 1987
  • Giovanni Ramilli, Istituzioni Pubbliche dei Romani, eld. Antoniana, Padovo, 1971

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]