Libido

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Libido laŭ PIV estas "psika energio, rigardata de la psikoanalizistoj kiel konsistanta en la seksa impulso, kiu, ĉe la normala plenkreskinto, asocias amemon kaj generemon". Pli simple, libido estas ies amoremo, voluptamo, deziro por seksagado. Amoremon regas biologiaj, psikologiaj kaj sociaj faktoroj.

Oni kredas ke la niveloj de hormonoj influas amoremon. Sociaj faktoroj inkludas laboron kaj familion; psikologiaj faktoroj inkludas personecon kaj streson. Deziron influas sanstato, medikamentoj, vivstilo kaj problemoj pri personaj interrilatoj. Kiu spertas tre oftajn aŭ subite pliiĝintajn seksajn urĝojn eble spertas hipersekseconpuberecon, pro la kresko de niveloj de kemiaĵoj en la korpo. Tamen, ne ekzistas universale konsentita mezuro de sana nivelo de amoro. Homo al kiu tute mankas seksavido povas esti nomata senlibidulo.

Specifa homo eble spertas deziron por seksagado, sed ne havas okazon agi laŭ tiu deziro, aŭ eble pro personaj, moraj aŭ religiaj kialoj, tiu evitas agi pri la urĝo. Parolante psikologie, eblas subpremi aŭ sublimigi homajn urĝojn. Aliflanke, homo povas sekse agi sen vera deziro por ĝi.

Viroj atingas la pinton de sia seksaj urĝoj en siaj kelkdekaj jaroj; virinoj atingas la pinton en siaj tridekaj jaroj.[1][2][3] Multiple factors affect human sex drive, including stress, illness, pregnancy, and others.[4]

Seksaj urĝoj ofte estas grava faktoro en la estiĝo kaj daŭro de intimaj rilatoj; manko aŭ perdo de urĝoj povas malfavore influi interrilatojn. Ŝanĝoj en la amoremo de partnero en seksa rilato, se daŭra kaj nesolvitaj, povas kaŭzi rompon de la rilato aŭ problemojn en la rilato. La malfideleco de partnero povas indiki ke ties seksaj urĝoj ne estas kontenigeblaj en la aktuala rilato. Problemoj eble estiĝas pro la malkongruo inter la deziroj de la du partneroj, aŭ malbona komunikado inter la partneroj pri deziroj kaj preferoj.[5]


Legu pli

Referencoj

  1. Reconceiving the second sex Marcia Claire Inhorn - 2009
  2. Principles and practice of adult health nursing Patricia Gauntlett Beare
  3. Sex, time, and power retrieved 6 February 2012
  4. Top 10 reasons for low libido. Alirita 28 March 2012.
  5. Low sex drive in women. Alirita July 28, 2010.