Libor Křivánek

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Libor Křivánek
Persona informo
Naskiĝo 27-an de aŭgusto 1926 (1926-08-27)
en Bělá pod Bezdězem
Morto 15-an de januaro 1983 (1983-01-15) (56-jaraĝa)
en Písek
Lingvoj Esperantoĉeĥa
Ŝtataneco Ĉeĥoslovakio
Familio
Edz(in)o Radka Křivánková
Okupo
Okupo esperantistohistoriistoetnografo • numismato
vdr

Libor Křivánek (naskiĝis la 27-an de aŭgusto 1926 en Bělá pod Bezdězem - mortis la 15-an de januaro 1983 en Písek) estis ĉeĥa esperantisto.

Li studis Komercan akademion en Mladá Boleslav kaj daŭrigis en la politika kaj sociala altlernejo en Prago studadon de ĵurnalistiko, kiun li finis en majo 1948. Li fariĝis komisiito por eksterlanda komerco en la Praga entrepreno Ligna, sed kiel sana nepartiano li devis foriri el la kancelario en la produktejon. Sekvis la soldata servo de eksstudenta serĝento en Písek, kiu iĝis por li fatala - li edziĝis tie, fondis familion (filoj Radko kaj Libor, filino Mira), kiu ekde 1952 loĝis en Písek.

Li amis lerni fremdajn lingvojn (anglan, francan, germanan, hispanan), interesiĝis pri la literaturo, historio, geografio kaj arto, lia hobio estis turismo kaj vojaĝado, por kiuj bedaŭrinde la tiutempa politiko ne donis multajn okazojn.

Libor Křivánek de František Roman Dragoun

Pli ol 20 jarojn li laboris kun granda elano en Muzeo de la regiono Prácheň en Písek, la suda Bohemio kaj Písek-regiono ĉarmigis lin, ofte li partoprenis en diversaj esploraj laboroj. La 15-an de januaro 1983 li antaŭtempe forpasis, venkita de gravaj lezoj post aŭto-averio, okazinta dum deĵora vojaĝo.

Esperanton li lernis baldaŭ post la milito en kursoj de Václav Špůr en Doksy, kiujn li ofte kun plezuro rememoris. Ekloĝinte en Písek li propagandis la lingvon, akiris interesiĝantojn kaj poste klubanojn de rondeto ĉe Jitex Písek (vestaĵ-fabriko). Li aranĝis ne nur kursojn kaj regulajn klubajn kunvenojn, sed ankaŭ plurtagajn ekskursojn al Pollando, GDR (orienta Germanio), Jugoslavio (1967) kaj Somerajn Esperanto-Tendarojn en Šumava-Popelná (1957) kaj Červená nad Vltavou (1958).

En la 1960-aj jaroj li fariĝis UEA-delegito por turismo, post UK Budapest 1966 li fondis Turisman Esperanto-Bazon en Zvíkov. Inter la jaro 1976-1979 li laboris kiel membro de CK de ĈEA kaj prezidanto de la turisma sekcio. Li organizis ekskursojn de eksterlandaj esperantistoj tra nia respubliko, ekz. li gvidis svisojn el Lausanne, kio ligis tutvivajn amikecojn.

Libor Křivánek ofte publikigis en diversaj ĵurnaloj kaj gazetoj, prilaboris ĉeĥan-Esperantan Gastronomian terminaron, kiun en 1978 eldonis esperantista klubo La Progreso en České Budějovice.

Libor Křivánek ankaŭ en 1952 fondis kaj longtempe gvidis Esperanto-klubon La Ponto en Písek, al kiu li dediĉis multan tempon kaj energion.