Liborius Wagner

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sankta
Liborius Wagner
Persona informo
Naskiĝo 5-an de decembro 1593 (1593-12-05)
en Mühlhausen
Morto 9-an de decembro 1631 (1631-12-09) (38-jaraĝa)
en Schloss
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Alma mater Universitato de Strasburgo vd
Profesio
Okupo presbitero vd
Sanktulo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Steleo antaŭ la kirko de Reichmannshausen, kie Wagner arestitis

Liborius WAGNER (naskiĝinta en la 5-a de decembro 1593 en Mühlhausen, murdita en la 9-a de decembro 1631 en Schonungen) estis romkatolika pastro kaj martiro. Li beatuligitis en la 24.3.1974. Lia festotago estas la 9-a de decembro.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Wagner pasigis la junajn jarojn en tre protestanta familio. Post studoj de la Sep liberaj artoj inter 1613-19 en Leipzig, Gotha kaj Strasburgo kaj magistriĝo li revenis en la naskiĝurbon kaj kandidatis vane por instruista posteno. Fine li iris en 1622 al Würzburg, kie li komencis studi la katolikan teologion ĉe la de la kontraŭreformanto Julius Echter refondita universitato. Li konvertiĝis kaj ordinitis sacerdoto estante 32-jara en la 1625-a jaro. Post unu jaro kiel subpastro en Hardheim Wagner iĝis paroĥestro en 1626 en Stadtlauringen-Altenmünster, kio apartenis al la monakejo Neustadt am Main. Li ankaŭ responsis pri la filia kirko de Sulzdorf.

En tempo de nereciproka toleremo Wagner klopodis peri inter la konfesioj. La suvereno Philipp Albrecht Truchseß von Wetzhausen auf Sternberg estis destininta la protestantan kredon por la Altenmünster-anoj. Nur al kelkaj servistoj permesitis resti katolikaj. En Sulzdorf inverse kvazaŭ ĉiuj estis katolikoj. Konflikto iĝis kiam - laŭ sekulara juro - ankaŭ la protestantoj volis baptojn, nuptojn kaj entombigojn fare de Wagner: sed li, laŭ la kanona juro ne rajtis entombigi nekatolikojn. Protestantaj kamparanoj ĉagreniĝis pri tiaj cirkonstancoj kaj iĝis kontraŭuloj de Wagner. Wagner mem suferis je devo pri lojaleco al lia episkopo komprenegante ankaŭ la evangeliajn komunumanojn.

En 1631, dum la Tridekjara milito la armeo de la sveda reĝo Gustav Adolf venis en la regionon Mainfranken. Wagner fuĝis en la najbaran komunumon Reichmannshausen, kie li kaŝis sin en lernejo. Soldatoj protestantaj trovis lin kiam li forportigis aferojn el la paroĥejo. Li arestitis kaj transportitis al la proksima burgo Mainberg kie oni lin akuzis esti abnegaciinta la protestantan kredon. Oni volis ke li rekonvertiĝu, sed Wagner rifuzis obstine. Demandadite ĉu li ankoraŭ estus katolika li ripetfoje respondis: "Mi vivas, suferas kaj mortas pape-katolike." Post kvin tagoj da torturo li mortis kiel martiro. La kadavron oni ĵetis nuda en la riveron Majno, kiu nur post pluraj monatoj trovitis de fiŝkaptistoj.

Ekfamo[redakti | redakti fonton]

Kiam katolikismo en Frankonio post la malvenko de la svedoj en 1634 refortiĝis Wagner rapide famiĝis kaj ekkonsideritis kiel martiro. Liaj ostoj jam en la 17-a jarcento altestimitis adore kiel relikvoj troviĝante hodiaŭ en la paroĥa kirko de Röthlein-Heidenfeld.

La plej malnova priskribo de la vivo de Wagner (ĉ. 1661) estas de la samtempulo kaj jezuito Philipp Kisel.[1]

Kanonizado[redakti | redakti fonton]

Lia papa moŝto Paŭlo la 6-a beatigis Wagner en la 24.3.1974 kun la sekva motivo: "Li, beata Liborio, estas modelo, martiro, kiun ni ne intencas laŭdi por propagandi katolikismon polemikante kaj akuzante. Li estu atestanto por ĉiuj kaj invitu al repaciĝo en la spirito de frateco." Wagner surimage reprezentatas en kazublo kun palmo, glavo kaj ponardo.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Wolfgang Weiß: Der Märtyrerpriester Liborius Wagner (1593-1631), in: Thomas Horling - Uwe Müller (Hg.), Fürsten & Industrielle. Schloss Mainberg in acht Jahrhunderten (Veröffentlichungen des Historischen Vereins Schweinfurt N. F. Bd. 8 - Mainfränkische Studien Bd. 80), Schweinfurt 2011, S. 161–182, ISBN 978-3-88778-360-0

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Würzburger Diözesangeschichtsblätter, 43/1981, p. 107; (eltiraĵo skanita)