LibreOffice

El Vikipedio, la libera enciklopedio
LibreOffice
Logotipo

Ekrankopio

Ĉefa fenestro de Libreoffice
Aŭtoro The Document Foundation
Lasta stabila versio 24.2.1
Operaciumo plursistema
Programlingvo C++
Lingvo(j) ankaŭ Esperanto
Programtipo oficeja programaro
Permesilo GNU LGPL
Retejo https://eo.libreoffice.org/
vdr

LibreOffice estas libera kaj malfermkoda oficeja programaro kreita de The Document Foundation. Ĝi disponeblas por Vindozo, Mac OS X kaj Linukso. Por Linukso kaj Mac OS X disponeblas versio por 64-bitaj komputiloj.

La celo estas krei sendependan aron da programaroj, kiu subtenas la formaton ODF.

La nomo estas unuiĝo de la franca kaj hispana vorto Libre, kiu signifas "Libera" kaj de la angla vorto Office ("Oficejo"). Ĝi devenas el forko de OpenOffice.org 3.2.1 okazinta la 28-an de septembro 2010 kiam la komunumo de OpenOffice.org decidis fondi fondaĵon aparte de Oracle kiu posedas la nomon OpenOffice.org. La unua stabila versio, la 3.3.0, estas eldonita la 25-an de januaro 2011.

La aplikaĵoj en LibreOffice[redakti | redakti fonton]

LibreOffice estas oficeja programaro konsistanta el aplikaĵoj utilaj por prilabori ĉiajn dosierojn.

Bildo Nomo Tipo Uzo
Writer Verkilo Por fari dosierojn kun tekstoj kaj aldonaĵoj.
Calc Tabelilo Por fari kalkulojn en tabeloj.
Impress Prezentilo Por fari prezentaĵojn kun lumbildoj.
Draw Desegnilo Por desegni bildojn.
Base Datumbazilo Por mastrumi datumbazon.
Math Formulilo por fari matematikajn formulojn.

[redakti | redakti fonton]

LibreLogo estas vektora grafika programlingvo, programa medio por Logo - Python, kun interaga testuda vektora grafiko por edukado kaj por perkomputila eldonado. Ĝi estas parto de LibreOffice. En versio 3, LibreLogo estis aldonaĵo[1] al LibreOffice, kaj en versio 4 ĝi fariĝis integra parto de LibreOffice-Verkilo.

Dosierformatoj subtenataj de LibreOffice[redakti | redakti fonton]

LibreOffice kapablas importi kaj eksporti dosierojn en diversaj formatoj[1]. Ĝia propra formato estas Open Document Format (ODF). Ĝi ankaŭ povas legi kaj skribi en la dosierformatoj de Microsoft Office, inkluzive de Office Open XML uzata en Microsoft Office 2007 kaj 2010, kun sufiksoj .docx, .pptx kaj .xlsx, kaj la pli malnovaj formatoj uzataj en Microsoft Office 95 kaj 97-2003, kun sufiksoj .doc, .ppt kaj .xls. Ĝi ankaŭ subtenas Rich Text-Formato (.rtf) kaj la formaton de OpenOffice.org XML.[2]

LibreOffice subtenas makroojn en LibreOffice Basic. Ĝi povas importi dosierojn de MS Works kaj Lotus Word Pro. LibreOffice Draw povas malfermi dosierojn de SVG, dum OpenOffice.org Draw bezonas kromprogramon por tio.[3][4][5] Ĝi subtenas desegnadon per EMF kaj importadon de WordPerfect-grafikaĵoj.

LibreOffice povas eksporti al diversaj neredakteblaj formatoj. Ĉiuj dokumentoj estas eksporteblaj al PDF-formato,[1] kaj prezentaĵoj eksporteblas al Adobe Flash (SWF).[6] LibreOffice ankaŭ kapablas importi dokumentojn en nurlega formato en la Uniform Office Format,[7], Data Interchange Format[7] kaj la formatoj de Microsoft Works,[7] WordPerfect,[7] kaj Lotus 1-2-3.[7]

LibreOffice en Esperanto[redakti | redakti fonton]

Internacia skipo de volontuloj esperantigas ĝin. Ĉiuj versioj de LibreOffice havas esperantigitan uzinterfacon, kaj la helpo estas parte tradukita. [8] LibreOffice havas teamojn por pli ol cent lingvoj.[9]

Farotaj funkcioj[redakti | redakti fonton]

En 2011 oni anoncis planojn porti je LibreOffice al kaj Android kaj iOS.[10]

LibreOffice Online (konektita) ebligos uzi je LibreOffice per TTT-foliumilo uzante la kanvasan elementon. Programado daŭras kaj ne ankoraŭ publikiĝis.[10]

Uzantoj[redakti | redakti fonton]

La Document Foundation (TDF) taksis en septembro 2011, ke 10 milionoj da uzantoj tra la mondo akiris je LibreOffice elŝute, aŭ per KD aŭ DVD. Pli ol 90% el tiuj prenis la Vindozan version, kaj aliaj 5% la Makintoŝan version.

LibreOffice estas la plej ofta elekto por multaj distribuaĵoj de Linukso, kaj instaliĝas kiam oni instalas aŭ aktualigas. Laŭ taksoj de IDC por novaj aŭ ĝisdatigitaj linuksaj instalaĵoj en 2011, TDF taksis 15 milionojn da linuksuzantoj. Tial proksimume 25 milionoj da uzantoj ekzistas.[11]

La TDF celas al 200 milionoj da uzantoj mondskale ĝis la fino de 2020.[11]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Features (27an aŭguston 2012).
  2. Common/XML File Formats — LibreOffice Help. Help.libreoffice.org. Alirita 18an de Novembro 2011.
  3. SVG Import Filter Arkivigite je 2010-12-16 per la retarkivo Wayback Machine - OpenOffice.org wiki
  4. SVG Import Extension - OpenOffice.org repository for extensions
  5. SVG Tiny Import/Export Arkivigite je 2009-05-26 per la retarkivo Wayback Machine (does not work with OOo 3.1) - OpenOffice.org repository for extensions
  6. Impress Features. LibreOffice. Arkivita el la originalo je 2011-11-17. Alirita 16a de Novembro 2011.
  7. 7,0 7,1 7,2 7,3 7,4 File formats — Apache OpenOffice.org Wiki. Wiki.services.openoffice.org. Alirita 18an de Novembro 2011.
  8. http://eo.libreoffice.org/
  9. https://translations.documentfoundation.org/eo/[rompita ligilo]
  10. 10,0 10,1 Ryan Paul. LibreOffice gaining momentum, heading to Android, iOS, and the Web. Alirita 17an de Oktobro 2011.
  11. 11,0 11,1 The Document Foundation celebrates its first anniversary. The Document Foundation Blog. Alirita 28an de Septembro 2011.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]