Libro de Jeĥezkel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Hebrea biblio
Tanaĥo
Judisma portalo
Kristana portalo
v  d  r

La Libro de Jeĥezkel aŭ simple Jeĥezkel (hebree יְחֶזְקֵאל , J'ĥizkel, "dio fortigos") estas libro de la Tanaĥo (laŭ judisma teologio) aŭ de la Malnova Testamento (laŭ kristanisma teologio) en la Biblio.

Ĝi estas verkita de Jeĥezkel (laŭ literumo de L. L. Zamenhof en Esperanto klasike skribata sen finaĵo "-o", sed ankaŭ skribebla Jeĥezkelo), unu el la profetoj en la historio de judismo.

Por la judoj ĝi apartenas al la "profetaj libroj" (nomata Nevi'im, (hebree נְבִיאִים, la profetoj"), la dua parto de la Tanaĥo. Ene de tio, ĝi estas en la subgrupo "postaj profetoj" aŭ Nevi'im Aharonim [נביאים אחרונים], kune kun la libro de Jesaja kaj libro de Jeremia.

la profeto Jeĥezkel sur fresko en la Siksta Kapelo.

En la kristanaj biblioj la verkaĵo estas la kvara el kvin verkoj de la grupo "grandaj profetoj" ( Jesaja, Jeremia, Plorkanto, Jeĥezkel kaj Daniel).

En Islamo menciiĝas profeto nomata Dhul-Kifl, kiu ĝenerale estas identigata kun Jeĥezkel.

La libro konservis la diraĵojn kaj eventojn ĉirkaŭ la vivo de la juda profeto Jeĥezkel, kiu vivis en la tempo de babilona ekzilo de la juda popolo post la detruo de la templo de Jerusalemo kadre de konkero de la Reĝlando Judio kaj ties ĉefurbo Jerusalemo fare de la babilonia armeo de Nebukadnecaro la 2-a. Jeĥezkel estis juda sacerdoto, kiu kun aliaj judaj ekziliĝintoj estis portita al la babilonia urbo Tel-Abib (en nuna suda Irako). La judaj ekziliĝintoj ripete konsultis lin por ricevi dian aŭguron. Tamen Jeĥezkel ne havis konstantan influon pri ili, kaj plurfoje nomis ilin "ribela domo".

La traduko de la hebrea lingvo al Esperanto, kiel la tuta Tanaĥo, estas verkaĵo de L. L. Zamenhof kaj apartenas al la klasika literaturo de la internacia lingvo.