Libro de Jesaja

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Hebrea biblio
Tanaĥo
Judisma portalo
Kristana portalo
v  d  r

La Libro de Jesaja (hebree ספר ישעיה) estas libro de la Tanaĥo (laŭ judisma teologio) aŭ de la Malnova Testamento (laŭ kristanisma teologio) en la Biblio.

Ĝi estas verkita de Jesaja (ישעיה, Jeŝajahu, laŭ literumo de L. L. Zamenhof en Esperanto klasike skribata kun finaĵo "-a", sed ankaŭ skribebla Jesajo), unu el la profetoj en la historio de judismo.

Por la judoj ĝi apartenas al la "profetaj libroj" (nomata Nevi'im, נְבִיאִים, "la profetoj"), la dua parto de la Tanaĥo. Ene de tio, ĝi estas en la subgrupo "postaj profetoj" aŭ Nevi'im Aharonim [נביאים אחרונים], kune kun la libro de Jeremia kaj libro de Jeĥezkel.

volvaĵo de la libro de Jesaja

En la protestantismaj kristanaj biblioj la verkaĵo estas envicigita post la Alta Kanto de Salomono (en katolikismo kaj ortodoksismo ankoraŭ estas interŝovitaj la libroj Saĝo de Salomono kaj Siraĥ), kaj estas la unua el kvin verkoj de la grupo "grandaj profetoj" (Jesaja, Jeremia, Plorkanto, Jeĥezkel kaj Daniel).

La 66 ĉapitroj de la libro de Jesaja unuavice konsistas el profetaĵoj pri la juĝoj atendantaj la naciojn kiuj persekutas la popolanojn de Judio. Inter tiuj nacioj estas babilonianoj, asirianoj, filiŝtoj, moabanoj, aramanoj respektive pli poste sirianoj, la anoj de la norda izraela reĝlando, etiopianoj, arabianoj kaj fenicianoj. La profetaĵoj povas esti resumitaj dirantaj ke la juda dio estas la dio de la tuta mondo, kaj ke nacioj kiuj supozas sin sekuraj en sia armea potenco povas senprobleme esti konkeratataj fare de aliaj nacioj, se dio komandas tion.

La traduko de la hebrea lingvo al Esperanto, kiel la tuta Tanaĥo, estas verkaĵo de L. L. Zamenhof kaj apartenas al la klasika literaturo de la internacia lingvo.