Libro de Kells

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Paĝo el Book of Kells - Folio 183r

La Libro de Kells (Leabhar Cheanannais en la irlanda, The Book of Kells en la angla) estas elstara ekzemplo pri la mezepoka libropentrado inter la 7-a kaj 10-a jarcentoj en Irlando kaj Norda Grand-Britio.

Pri la origino de la Libro de Kells regas malcerteco. Ĝi estis plej verŝajne verkita en klostro Iona sur la skota okcidenta marbordo kaj estis transportita plej verŝajne pro atako de la vikingoj en Irlandon. Oni ŝtelis verŝajne ĝin en 1006 kaj kaŝis ĝin en klostron de Kells en la irlanda graflando Meath. Ĉe dissolvo de la klostro en 1539, oni trovis ĝin tie sed sen la legenda ora ligaĵo. La libro aperis en la 17-a jarcento en posedo de Trinity College en Dublino.

La libro de Kells entenas la kvar evangeliojn kun plenpaĝaj bildoj pri Jesuo Kristo, Maria kun infano kaj la evangelistoj. La bildoj estas zorgeme desegnitaj kaj ornamitaj. Oni precipe la inicialojn ornamis per helaj, lumaj farbaĵoj. Anstataŭ oro, oni uzis orpimenton, arsen-sulfuran mineralon. Por produkto de la blua koloro, oni uzis la duonjuvelon lazurito, kiun oni povis trovi tiutempe nur en Afganistano.

En 1990 aperis faksimila eldonaĵo de Libro de Kells, en 1480 ekzemleroj.