Apokalipso de Johano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Libro de apokalipso)
Ἀποκάλυψις Ἰωάννου
libro de la Biblio • literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Johano el Patmos
Lingvoj
Lingvo kojnea greka lingvo
Eldonado
Ĝenro apokalipsa literaturo
vdr

La Apokalipso estas la 27-a, la lasta libro de la Nova Testamento en la Biblio.

Apokalipso, laŭ la greka, signifas "Revelacio". Ĝi do deklaras revelacii estontajn aferojn.

La Apokalipso ĉiam estis konsiderata profeta libro. La aferoj ne estas klare deklarataj, sed per sonĝoj, vidoj kaj simboloj, kiel en la profetaj libroj de la Malnova Testamento. Kelkaj el tiuj simboloj estas klarigitaj en la Apokalipso mem, aliajn oni povas klarigi per aliaj bibliaj libroj, sed multaj restas tute neklaraj. La Apokalipso estas unu el la plej malfacile interpreteblaj libroj de la Biblio. Multaj saĝuloj, kaj iuj ne tiel saĝaj uloj, studis ĝin ekde la antikvo. Inter ili ofte estas malsamaj opinioj.

Oni povas legi, ke la Apokalipso ne estas profetaĵo en la senco de antaŭdiro, sed estas interpretado de jam okazintaj aferoj, ekzemple kondamno de la Romia imperio kun Nerono kiel la Antikristo.

La ĉefa temo de la Apokalipso estas la Advento, la dua veno de Kristo por la Fina Juĝo je la fino de la tempoj.

Enhavo kaj strukturo[redakti | redakti fonton]

Patmos kaj la sep eklezioj de la romia provinco de Asia

La libro volas esti konsolo por ĉiuj kristanoj, kiuj suferas pro persekutoj. Ĝi emfazas, ke Dio tenas en sia mano la fadenojn de la tuta mond-historio. Li fine kreos novan ĉielon kaj novan teron. la dispozicio:[1]

  • Prologo (Apo 1,1-3)
  • Leterforma enkonduko (Apo 1,4-8)
  • Mesaĝoj al la sep eklezioj (Apo 1,9 - 3,22)
  • La enkonduka ĉiela vizio (Apo 4 - 5)
  • La sep sigeloj kaj la sep trumpetoj (Apo 6 - 11)
  • Batalo de la drako kontraŭ la Dia popolo (Apo 12,1 - 14,5)
  • La juĝo (Apo 14,6 - 20,15)
  • La nova mondo de Dio (Apo 21,1 - 22,5)
  • Admono kaj atesto (Apo 22,6-21)

Jen el alia fonto pli detale la unuopaj partoj:

La libro havas du antaŭparolojn (1, 1-3 kaj 4-8), eble la unua estas postverkita aldono. Ĝi havas ankaŭ postparolon (22, 6-21) kaj tri partojn.

Unua parto (1,9 - 3,22) (Sep leteroj): Aperas Jesuo, kiu ordonas ke Sankta Johano skribu al sep eklezioj de Asia (Efeso, Smirno, Pergamono, Tiatira, Sardeso, Filadelfio, Laodikea).

Dua parto (4,1 - 20,10): Kvin serioj de simbolaj vidoj:

a) Sep sigeloj (4,5 - 8,5): konkero, milito, malsato, martirio, katastrofoj kaj ora incensilo;

b) Sep trumpetoj (8,6 - 11,19): hajlo kaj fajro, sanga maro, astroj, absinto, eklipso, ĉevalaro, ĉiela himno. En tiu parto aperas Abadon kiel la reĝo de l' detruantoj;

c) Sep signaloj (12,1 - 15,4): la drako kaj la virino, la besto de l' tero kaj la besto de l' maro, signalo de malbonuloj, signalo de bonuloj, prediro de l' fino kaj juĝo;

d) Sep kalikoj (15, 5 - 16,21): verŝitaj sur la tero, sur la maro, sur la riveroj, sur la trono de l' besto, sur Eŭfrato, en la aero.

e) Milito inter Kristo kaj Satano (17,1 - 20,10): detruo de Babilono, venko de Kristo kontraŭ la besto, kontraŭ la malvera profeto, batalo de jarcentoj kaj fina venko kontraŭ la demono.

Tria parto (20,10 - 22,5): fina juĝo, nova ĉielo kaj nova tero, ĉiela Jerusalemo, gloro de l' sanktuloj en paradizo.

La rajdantoj[redakti | redakti fonton]

La Kvar Rajdantoj de la Apokalipso estas la kvar kavaliroj priskribitaj en la unua parto de la sesa ĉapitro de Apokalipso. La ĉapitro parolas pri pergamino en la dekstra mano de Dio fermita per sep sigeloj, en tiu sceno Jesuo Kristo malfermas la unuajn kvar sigelojn, liberigante ĉi tiujn rajdantojn kun ĉevaloj respektive blanka, ruĝa, nigra kaj flaveca. Laŭ la ekzegezo ili estas bildigo kaj alegorioj pri la venko aŭ konkero aŭ nigra morto, la milito, la malsato kaj la morto, respektive, kvankam nur ĉi lasta ricevas tiun nomon.

Teksto en Esperanto[redakti | redakti fonton]

La traduko de la brita komitato (John Cyprian Rust, B. John Beveridge kaj C. G. Wilkinson) estas trovebla

Nova traduko de Gerrit Berveling el la originalo estas trovebla en Flanke je Jesuo (3a volumo de la Nova Testamento), eld. VoKo, Zwolle 2010.

Apokalipso en arto[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. La subtitoloj estas prenitaj el la nove editorita esperanta Biblio:
    IKUE kaj KELI (ed.): Biblio, eldonejo KAVA-PECH, Dobřichovice (Praha) 2006, ISBN 80-85853-90-6.
    Ili baziĝas sur tiuj de la germana Einheitsübersetzung.