Kohelet

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Libro de la Predikanto)
קֹ‏הֶ‏לֶ‏ת
sankta libro • libro de la Biblio
Aŭtoroj
Lingvoj
Lingvo hebrea lingvo
Eldonado
Ĝenro prisaĝa libro
vdr

Kohelet (hebree קהלת, “kuniganto” el la pseŭdonimo de la aŭtoro; greke Εκκλησιαστής, ekklesiastés; latine EcclesiastesQoelet) aŭ Libro de la Predikanto estas verko listigita kiel kanona en la Biblio de judoj kaj kristanoj (en la Tanaĥo respektive Malnova Testamento).

Hebrea biblio
Judisma portalo
vdr

Por la judoj ĝi apartenas al la tria parto de la Tanaĥo (nomata Ketuvim, כְּתוּבִים, "la skribaĵoj"). Ene de tio, ĝi estas unu el la kvin solenaj volvolibroj (מגלות Megilot), malgrandaj libroj, kiujn oni legas okaze de kelkaj festoj:

  • Rut je la semajn-festo, festo de la tritik-rikolto (kristane: Pentekosto)
  • Alta Kanto je Pasko
  • Libro de la Predikanto je la festo de laŭboj
  • Plorkanto je la 9-a de Abo, memoro pri la detruo de la templo
  • Ester je Purimo

Hebree verkita (kun multaj arameismoj), redaktita en Judujo dum la Persa epoko de la 4-a aŭ 3-a jarcento, kies aŭtoro, nekonata, metas sian pensadon en la buŝon de reĝo Salomono ĉar tiutempe oni kutimis atribui signifajn verkojn al historiaj personuloj konsideritaj saĝaj.

Dekdu ĉapitroj dividas la verkon enhavantan saĝecajn meditojn pri la homa vivo. Ĝia sentencaro estas trafita je pesimismo kiel oni vidu en la suba citaĵo, kie estas proklamate ke la obskura ŝeola sorto de la forpasintoj preferindas al tiu de la vivantoj (ĉio estas vantaĵo).

Citaĵo
 Kaj mi trovis, ke la mortintoj, kiuj jam antaŭ longe mortis, estas pli feliĉaj ol la vivantoj, kiuj vivas ĝis nun; kaj pli feliĉa ol ili ambaŭ estas tiu, kiu ĝis nun ne ekzistis, kiu ne vidis la malbonajn farojn, kiuj estas farataj sub la suno 
— 4,2-3

Etimologio kaj stilo[redakti | redakti fonton]

Etimologoj jene eksplikas la originon kaj sintaksan transformiĝon de la vorto Kohelet: ĝi devenas el la prezenca participo de la verbo Qahal (kunvoki, asembleen kunigi). Laŭlitere oni devus traduki Qohelet per animantino, nome la ulino kiu ekscitas la paroladon.

La Septuaginto tradukis per Ekklesiastès, termino restinta ankaŭ en la kristana biblio sen tamen iu ajn ligo al la kristanaj lingvaj apartaĵoj rilatantajn al klerikaro. Literaturistoj memorigas ke jam Plutarko sin servis je tiu greka termino duoblece ĉu por indiki la prelegantan sintenon de la majstro ĉu la sintenon de kunvokita spektanto.

La stilo estas plana kaj sentencema, asertema sen iu ajn sanĉeliĝa opiniado. La lingvo enhavas diversajn arameajn vortojn (estas la epoko kiam la aramea ekforgesigas la hebrean); aperas ankaŭ kelkaj persaj vortoj.

Enhavo[redakti | redakti fonton]

Malfacile en la monda literaturo, des pli religia, troviĝas libro tiom pesimisma kaj senvaloriganta la vivplezuron kaj samtempe malkaŝanta la ruzecon por plikonsideriĝi en la socio kaj senutilecon de la homa penado por daŭre ekzisti. Se kompari kun la senvalorigo de la materio en Budhismo, oni trovas ja jes, ion similan, sed trovas ankaŭ ke Kohelet estas kredanta je Dio trascenda kaj kreinta kaj tute malsimila ol la kreitaĵaro.

En Qohelet estas prezentita, laŭ replikeca formo, diskuto pri la bono kaj malbono se tamen sin demandis kial la malbono eblas en mondo kreita de Dio tre saĝa kaj bona. La pripensado turniĝas ĉirkaŭ du demandoj, nome al kio utilas agadi laŭbone kaj agadi laŭ malbone. Se la morto estas la komuna sorto, tiam ĉio ŝajnas vana. Kohelet tial instigas (12,13-14) [1] : “Ni aŭskultu la finon de ĉio: timu Dion, kaj plenumu ordonojn Liajn, ĉar ĈI tio estas ĉio por la homo. Ĉar ĉiun Faron Dio venigos al juĝo, kaŝitan ĉion eĉ, ĉu ĜI estas malbona aŭ bona”. La timo al Dio kaj obeo al Ordonoj estas insista sugesto kiel bonŝanca rimedo por eliri aŭ rezignacii al la aĉa stato. Tamen tiu invito al timo antaŭ Dio ŝajnas necesigita nur el la fakto ke per ĝi oni obtenus la dian benon kaj terajn facilaĵojn: Dio ŝajnas nur timata se ne algluita preskaŭ hazarde.

La tuta pensado kaj argumenta stilo montras ke la aŭtoro estas homo “de la jerusalema templo”, nome ankoraŭ ne tuŝita de helenisma etoso. Por diri "Dio" li uzas ha-Elohim, "Dio" laŭ 32 fojojn, neniam sin servas je la tetragramo.

Kaj tie oni legas la faman frazon “Vanitas vanitatum“ (vantaĵo de vantaĵoj), sub kiu kuŝas la konvinko ke ĉio senkonsistas.

Kritika analizo pri la enhavo[redakti | redakti fonton]

Se ekzamenita subaspekte de la toraa leĝo, la doktrino de Qohelet harmonias kun Genezaj instruoj: homo enmondiĝas per la dia kreado kaj komponiĝas el polvo kaj spirita elemento enblovita de Dio; la homo estis kreita perfekta kaj virta, sed li mem libere elektis malobei kaj morale malperfektiĝi; kaj, fine, la tuta universo daŭre ekzistas nur per la dia volo.

Pri la morta homo la Predikanto ŝajnas dubi eĉ pri ekzisto de la ŝeolo kiel loko de la mortintoj kaj ĝuste tio fariĝis batalĉevalo de neantoj de la supervivo laŭ Biblio kiel facile konstateblas ankaŭ en aliaj libroj (Psalmoj, Genezo), sed oni rimarkas iom penan procedon en la provo konsoli la konstatanton pri la mizero de la vivo kaj plian penon en la sugesto laŭ kiu sufiĉus la timo antaŭ Dio por superi kaj forigi la tristan konstaton de la koheleta filozofo. Kristanaj interpretistoj vidas en Kohelet la ekstreman konsciiĝon ke la necerta tera feliĉo ne sufiĉas satigi la homajn aspirojn.

Al Kohelet respondos alia libro, kanona por katolikaj kaj ortodoksaj eklezioj, nome Makabeoj kaj Saĝo de Salomono, en kiu la supervivo estas triumfe asertata. Cetere, la dia revelacio kompletiĝas per la Evangelioj kies centro estas la resurekto de Kristo, celo de ĉiuj.

Alia ĉagreno trafas niaepokan leganton de la libro koheleta: se la saĝulaj libroj kutime rezervas por la virino konsiderojn de malsupereco kaj danĝereco por la viro (kiel cetere en ĉiuj mezorientaj iamaj kultoj), ĉi tie la malŝato atingas la ekstremon. Atestu tion la versegoj 7,26ss: “Kaj mi trovas, ke pli malbona ol la morto estas la virino, kiu estas kaptilo, kaj kies koro estas reto, kaj kies manoj estas katenoj; tiu, kiu plaĉas al Dio, sin savos de ŝi, sed pekulo estos kaptita de ŝi. Jen, kion mi trovis, diris la Predikanto: oni devas kunigi unu fakton kun alia, por veni al konkludo. 28 Jen, kion ankoraŭ serĉis mia animo kaj ne trovis: viron unu inter mil mi trovis, sed virinon inter ĉiuj mi tute ne trovis“.

Se tiu biblia libro nun estas kanona, iam oni diskutis, inter hebreoj, ĉu ĝi meritus tian noton: skolo de Hillel favoris, skolo de Shammai dubis, fine ĝi estis inkluzivita en la kanono dum la hebrea Koncilio de Jamnia. En la kristana medio nur Teodoro de Mopsuestio ĝin kritikis pro ĝiaj skeptikeco kaj epikurismo. Fragmentojn de Kohelet oni trovis en manuskriptoj de Qumran.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Itallingve
  • Introduzione al libro di Qoelet in La Bibbia, TILC di AA.VV., Elledici-Alleanza Biblica Universale, Seconda Edizione, Ottobre 2000;
  • Brunetto Salvarani, C'era una volta un re... Milano, Paoline 1998;
  • Divo Barsotti, Meditazione sul libro di Qoelet, Brescia, Queriniana, 1979;
  • Gianfranco Ravasi, Qohelet. Il libro più originale e scandaloso dell'Antico Testamento, edizioni San Paolo, Cinisello Balsamo 1988;
  • Piergabriele Mancuso (a cura di) Qohelet Rabbah. Midras sul Libro dell'Ecclesiaste, Giuntina, Firenze, 2004;
  • Paolo De Benedetti, Qohelet, un commento, a cura di Gabriella Caramore, Brescia, Morcelliana, 2004;
  • Giuseppe Bellia e Angelo Passaro (a cSalomonoura di), il Libro del Qohelet - tradizione, redazione, teologia, Pubblicato da Paoline, 2001
Franclingve
  • André Neher "Notes sur Quhélét" Les Editions de Minuit, 1951 (Penseur Juif, hébraïste, exégète et philosophe);
  • Daniel Lys "Des Contresens du Bonheur ou l'implacable lucidité de Quhéleth" Editions du Moulin 1998 (professeur honoraire de la faculté de théologie protestante de Montpellier);
  • Jacques Roubaud "Sous le Soleil Vanité des Vanités" 2004 Bayard (Poète philosophe et traducteur de l'Ecclésiaste);
  • Jacques Ellul "La Raison d'Etre, Méditation sur l'Ecclésiaste" 1987 Seuil (Indispensable, incontournable);
  • Emmanuel Podechard "L'Ecclésiaste" 1912 Gabalda
Hispanlingve
Germanlingve
  • Thomas Krüger: Kohelet (Prediger). Neukirchener Verl., Neukirchen-Vluyn 2000. XXI, 376 S. (Biblischer Kommentar / Altes Testament 19, Sonderband). ISBN 3-7887-1783-1;
  • Diethelm Michel: Qohelet. Wissenschaftliche Buchgesellschaft, Darmstadt 1988. VIII, 182 S. (Erträge der Forschung). ISBN 3-534-08317-2;
  • Ludger Schwienhorst-Schönberger: Kohelet. Übersetzt und ausgelegt. Herder, Freiburg 2004. 572 S. (Herders Theologischer Kommentar zum Alten Testament). ISBN 3-451-26829-9

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • Skanaĵo de la teksto en Vikimedia Komunejo
  • Latina teksto de la Hieronima Vulgato [2]
  • Latina teksto de la Nova Vulgato [3]
  • El Katolika Enciklopedio [4]