Libro de la Saĝo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Hebrea biblio
Tanaĥo
Judisma portalo
Kristana portalo
v  d  r

Libro de la Saĝo, aŭ la Saĝo de Salomono aŭ simple Saĝo (greke: Σοφία Σολομώντος = Saĝo de Salamono; latine: Sapientia = Saĝo) estas teksto de la kristana Biblio (Septuaginto kaj Vulgato kaj Nova Vulgato) sed ne akceptita en la Tanaĥo (hebrea biblio) eble pro tio, ke la libro ne estis verkita en la hebrea lingvo. La protestantaj eklezioj sekvas la hebrean kanonon kaj tial por ili tiu libro estas nur apokrifaĵo, kvankam hodiaŭ multaj iliaj presitaj biblioj ĝin entenas.

Tiu libro estis origine skribita en la antikva greka kaj ĝia redakto hipoteze okazis en Aleksandrio ĉirkaŭ la jaro 50 antaŭ Kristo, fare de nekonata aŭtoro. Sinsekva tradicio aldonis la Saĝo «de Salomono», eble cele ĝin nobligi kiel jam okazis por diversaj bibliaj libroj konvencie asignitaj al la fama reĝo.

Ĝi etendiĝas laŭ 19 ĉapitroj kun diversaj eldiroj tipaj de la saĝo, kun aparta ekzaltado de la Teologia Saĝo priskribita kiel personulo ĉe Dio kun Dio en Dio. Tiu penso estas aludata ankaŭ en aliaj bibliaj prisaĝaj libroj kiel en en la Alta Kanto kaj Kohelet.

Dato kaj aŭtoro[redakti | redakti fonton]

De tiu libro nin atingis neniu kopio en hebrea lingvo, eble pro tio ke ĝi neniam estis tradukita al la hebrea. Multaj studuloj opinias, ke la lingvo uzata kaj la esprimitaj ideoj pensigas al la greka lingvo kaj al aŭtoro hebrea, eble el Aleksandrio. Tiu libro prezentas grekan pli klasikan ol la aliaj libroj de la Septuaginto.

La libro sin prezentas kiel verko de Salomono, eksplicite indikata, escepte pri la nomo en 7,8 ,12; li sin prezentas kiel reĝo (7,5; 8,9-15); kaj sin adresas al reĝoj kiel al kolegoj (1,1; 6,1-11-21). Fakte tamen la teksto monstras, ke temas pri literatura artifiko.

Tiu aŭtoro estas taksata, ĉe erudiciuloj, eksperto pri filozofio, pri religio kaj etiko. Pri filozofio, tamen, pli farunumo ol posedo, sufiĉa ĉiukaze por doni klarecon al la konceptitaj ideoj. Oni aldonas ankaŭ, ke li povus esti la sama aŭtoro de Kohelet ĉar la du libroj teme similas kaj pensigas al unika pensisto; sed multfoje la priskriboj pri la estimo pri la vivo oponas unu al la alia, unu emas pesimismi, dum la alia optimismi. Aparte ŝajnas ke Saĝo 2,1 ke la aŭtoro respondas direkte al problemaro starigita de la Kohelet (vidu : «Nia vivo estas mallonga kaj dolora, kaj la morto ne estas rebonigo, kaj neniu estas liberigita el Hadeso» (2,1: Kohelet, male, diris ke plibonas la morto.

Enhavaj ideoj[redakti | redakti fonton]

Brilas la kredo monoteisma kaj pri Dio sin rivelanta kiu tamen neniam estas nomata Javeo aŭ per la tetragramo.

Kvankam sub grekaj konceptoj (de stoikuloj kaj Pitagoranoj) estas asertata la kredo pri la senmorteco de la animo: en tiu estas reflektata la pensmaniero de la bibliparalela hebrea literaturo, ekzemple en la skriboj de la Qumran ([1]).

Brilas, kiel jam dirite, la personigo de la Saĝo kiun kristanoj legis kiel ekanoncon de la Difilo, egala sed distinkta el Dio.

Por la malbonuloj estas antaŭvidigita la puno aŭ neniigo, dum por la bonuloj estas rezervata la eterna ĝojo. Ĉiuspeca malbono estas imputata al la diablo.

La aŭtoro, fine, opcias por la kapablo de la homa racio kompreni iujn atributojn de la Dio kreinta: do, por li la ekzisto de Dio estas pruvebla per la homa racio.

Multaj el tiuj temoj estos reprenitaj kaj precizigitaj de la aŭtoroj de la Nova Testamento (Ekzemple en Rm 1,19-20).

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • HENRY, Introducción crítica al Antiguo Testamento, 1981, Barcelona: Herder. ISBN 84-254-1085-1

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]