Librobindado
El Vikipedio
Librobindado estas la proceso de fizike kunigi la presitajn libropaĝojn al fina formo de libro. La proceso konsistas el kunigo de la folioj aŭ de pluraj foliofaskoj per kudrado aŭ gluado, kaj per aldono de librokovrilo. Sekve temas pri la lasta paŝo de libroproduktado. Kutime la termino aplikatas al produktado de rigidkovrila libro, bindata metilabore aŭ industrie, kvankam fakte ankaŭ la industria kunmeto de poŝlibro iusence estas librobindado.