Libroj de la Kronikoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Libroj de la Kronikoj
sankta libro
Aŭtoroj
Lingvoj
Lingvo hebrea lingvo
Eldonado
vdr

La du libroj de la Kronikoj (hebree: דברי הימים debarè hayomim, "aferoj de la tagoj"; greke: A'-B' Παραλειπομένων 1-2 paraleipoménon, "I kaj II [libro] de la preterlaŝoj"; latine: 1-2 Paralipomenon) estas du tekstoj entenataj en la hebrea Biblio (kie ili estas nombrataj kiel unusola teksto), kaj en tiu kristana.

Ili estas skribitaj per hebrea alfabeto kaj, laŭ la hipotezo plej sekvata de esploristoj, ilia definitiva redakto, iniciate de nekonataj aŭtoroj, estas lokigita ĉirkaŭ la 330-250 a.K., en Judujo. Ili prezentas reellaboraĵon pri la historio de hebreoj, jam rakontata en aliaj historiaj tekstoj.

La unua libro laŭiras tra 29 ĉapitroj entenantaj diversajn genealogiojn ekde Adamo al Davido kaj la priskribon pri ties regno (ĝis al 970 a.K. ĉirkaŭ). La dua libro entenas 36 ĉapitrojn priskribantajn la regnon de reĝo Salomono kaj la historion de la Regno de Jehuda, ĝian destruon, la babilonan ekzilon kaj la revenon (ekde 970 ĉirkaŭ al 538 a.K,).

Kronikisto[redakti | redakti fonton]

La du libroj de la Kronikoj (laŭlitere vortoj de la tagoj) reproponas multajn eventojn jam rakontatajn en la du libroj de Samuelo kaj en la du libroj de la reĝoj. Sed ne temas pri pura kaj simpla redakto, kiel povus ŝajni unuaokule. Tiuj libroj, fakte, apartenas al la Readmona Tradicio, dum la aŭtoro de tiuj du libroj, difinita la Kronikisto, apartenas al la tieldirita Sacerdota Tradicio, la sama de la unua ĉapitro de la Genezo. Tiu tradicio naskiĝas en Babilono dum la Ekzilo babilona: malsame ol la Readmona, ĝi celas precizan projekton kiu ne estas nura historia sed ankaŭ kaj precipe religia.
Fakte, la kronikisto ne limiĝas rakonti la eventojn, kiel faras la Readmonikisto en la fama "Sinsekvo sur la trono de Davido". Li selektas kaj reellaboras la datumojn celante ekzalti precipe la Templon por la Kulto en Jerusalemo, taksatan la koro mem de la kredo kaj de la identiĝo de Izraelo kiel popolo. Nehazarde, sur la 19 ĉapitroj dediĉitaj en la Unua Libro de Reĝoj al la Regno de Davido, eĉ dekoj estas dediĉitaj al la translokigo de la Kesto de la Interligo al Jerusalemo kaj al la dispozicioj de la reĝo rilate la konstruon de la Templo, kvazaŭ al lia filo Salomono nenio restis ol obei al la patraj decidoj. Aliaj 8 ĉapitroj de la Dua Libro krome estas dediĉitaj al la efektiva konstruo de tiu kiu estis difinita la oka mirindaĵo de la antikva mondo. La historio rakontata de la Kronikisto reale, do, estas “Sankta Historio”, historio kiu turniĝas ĉirkaŭ la templo Davido rilate kiun estas preterlasitaj iliaj religiaj malobservoj registritaj, male, en la libroj de Reĝoj.

Datado[redakti | redakti fonton]

En 1K 29,7 estas dirate ke la izraelaj tribaj familiĉefoj donacis interalie «dekmilojn da darikoj» por la konstruo de la templo de Salomono. Sed temas pri evidenta anakronismo: kiel diras la nomo, tiu moneroj aperis epoke de la persa imperiestro Dario la 1-a (522 a.K.-486 a.K.). Tiu estas unu el la plej validaj kialoj pro iuj la datado estas fiksata en la 5-a jarcento.
La dua argumento ligiĝas al tio dirita en la antaŭ paragrafo: la jerusalema Templo estas la koro de l libro ĝuste ĉar estas indikita de la kronikisto kiel simbolo de espero kaj konfido por hebreoj revenintaj al Palestino post la ekzilo, kaj devigitaj travivi inter senfinaj materiaj kaj moralaj malfacilaĵoj. Sed helpas ankaŭ la plej evidenta malsameco inter la Kronikisto kaj la Readmonikisto nome la fakto ke la unua tute ignoras la eventojn de la norda regno, kvazaŭ ne valorus la penon elspezi vortojn por "herezuloj" kiuj forlasis la purecon de la kulto: en tiu estas reflektata la kontrasto inter “jerusalemitanoj” kaj “samarianoj” establitaj de Asiroj en teritorioj kiuj estis apartenintaj al Norda Regno.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Kronikisto ofte ĉerpas el la libroj de Samuelo kaj de la Reĝoj (tio pruvas ke ili antaŭis al lia kompilaĵo) foje profitante laŭlitere, sed en 1Kr 29,29 estas citataj ankaŭ supozigataj fontoj por redakti sian unuan libron: temas pri Agoj de viziulo Samuelo, Agoj de la profeto Natan kaj Agoj de la viziulo Gad. Necesas rimarki ke la izraelaj profetoj dividiĝas inter "profetoj verkantaj" kaj "neverkantaj". De la unuaj alvenis longaj tekstoj; nenio, tamen, malhelpas ke ankaŭ Samuelo kaj Natan verkis sian librojn pri siaj vizioj, kiuj perdiĝis, sed ĉi-kaze Samuelo ne povis paroli pri la reĝeco de Davido ĉar li mortis antaŭ ties ascendo al la trono. Ĉu per tiu “citaĵaro” la kronikisto celis nur doni pli da aŭtoritateco al sia libro?

Enhavo[redakti | redakti fonton]

Subdivido de la teksto[redakti | redakti fonton]

La Unua Libro de la Konikoj priskribas la eventojn de la hebrea popolo ekde la legendaj originoj ĝis la 11-a jarcento tra genealogioj, kaj poste de la reĝoj Ŝaul kaj Davido rakontforme; la Dua Libro rakontforme parolas pri Davido, startas el la morto de Davido (ĉirkaŭ 970 a.K.) kaj atingas la detruon de la Regno de Jehuda 587 a.K.. Jen la enhavoj.
Unua Libro:

  • La genealogia historio de la hebrea popolo (1-9);
  • Regno de Davido (9-21), ascendo al la trono ( 9-12) liaj venkoj (13-21);
  • Preparoj por la konstruo de la Templo de Salomono (22-28);
  • Regno de Salomono (1K 29-2K 9);

Dua libro:

  • Historio de la Orienta Regno (10-36), kun aparta atento pri la refomantoj reĝoj kiel Jehoŝafat (17-20), Ioas (23-24), Ĥizkija (29-32) kaj Joŝija (35-36).

La genealogioj[redakti | redakti fonton]

La genealogioj estas rakontataj sen informaj elementoj: ili celas al la pruvado de la projekto: ekzalti la sacerdotan institucion kaj do ke temas pri vera “Sankta Historio”.[1] Tiu pensistemo aperas ankaŭ en la Nova Testamento ekzemple en la Luko kiu en 3-a ĉapitro raportas pri imagita genealogio de Jesuo ĝis Adamo; la samo en la evangelio laŭ Mateo. Ili evidente”kopias” la kronikiston|.

De Dan al Bersabea[redakti | redakti fonton]

Tiu esprimo uzata en 1K 21,2 por indiki la tutecon de la izraela teritorio, laŭ procedo tipa de la ŝemidaj kulturoj kaj difinita «inkluziva»: indiki la du ekstremojn de realo signifas ĝin indiki en sia tuteco. Dan (hodiaŭ Dan), troviĝas ĉe la ekstrema parto de la Kanaana Tero, najbare de la rivero Jordano, dum Bersabea (hodiaŭ Tell es Sab), en la ekstremsuda parto de Judujo. Laŭintuicie, temas pri teritoria teatro de diversaj eventoj de la patriarkoj (vidu ekzemple, Genezo 21); kaj tiu esprimo hodiaŭ fariĝas politika principo de religia israela partio kiu incitas por la okupo de kromaj palestinaj teritorioj.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. ”Sankta Historio” uzas historion nur por instrui pri religio: la historia evento, do, povas esti modifita kaj adaptita: la manifesta celo komprenigas ke temas pri specifa literatura ĝenro.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • La Sacra Bibbia, traduzione dai testi originali, edizioni San Paolo, Roma 1979.
  • La Bibbia per la Famiglia, volume 4, Gianfranco Ravasi, edizioni San Paolo, Milano 1995.
  • Esperanta Biblio, editoris IKUE-KELI eldonis KAVA-PECH, kun la Duakanonaj Libroj

Aliaj projektoj[redakti | redakti fonton]