Libroj sibilaj

El Vikipedio, la libera enciklopedio


Libroj sibilaj estas kolekto de orakolaj libroj, uzitaj en la publika romana religio: aparta sacerdota kolegio, origine dumembra, poste dekmembra kaj pliposte dek-kvinmembra (sacris faciundis... viri = viroj dediĉitaj al sanktaĵoj) estis taskigitaj al la konservado kaj konsultado pri ili okaze de mirindaĵoj aŭ de eventoj malfavoraj kaj riskaj por la ŝtato, aŭ por koni la volon de la dioj aŭ por permesi aŭ malpermesi novajn kultojn. Ilin konsultis, ekzemple, Makcencio antaŭ la batalo kontraŭ Konstantino, kaj oni de ili kredis ricevi profetaĵon favoran antaŭ la dua punika milito.

Nenion precizan oni scias pri ilia origino, literatura formo kaj enhavo de tiuj libroj, eĉ ne la metodo de konsultado estas konata. Ni scias nur ke ili estis greklingvaj kaj entenis orakolojn de diversaj sibiloj. Laŭ onidira tradicio ili estus venditaj de la Sibilo de Kuma al la reĝo Tarkvinjo Prisko kaj al Tarkvinjo la Supera. Tiuj libroj estis garde konservitaj en la kapitola templo en kiu ili estis bruligitaj dum la incendio de 83 a. K. Imperiestro Aŭgusto zorgis pri nova kolekto de tiaj libroj, eble ĉerpante el aliaj temploj kaj lokis ilin en la Palatina templo de Apolo: konsultitaj ĝis la 405, ili estis bruligitaj ordone de generalo Stilikono, eble puŝite de adeptoj de la nova kristana religio. Pri ili ni konas nur kelkajn erojn, transdonitajn de paganaj kaj kristanaj verkistoj. Pri ili abunde komentas Cicerono kaj Latancio kaj Numaciano.

Ofte la librojn sibilajn oni konfuzas kun la orakoloj sibilaj, kiuj havas tutalian originon kaj historion, kvankam samtipan orakolaron, uzitajn tamen malsamcele.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]