Libroservo
El Vikipedio
La plej lasta reviziita versio (listigi ĉiujn) estis aprobita je 20 Aŭg. 2012.
1 ŝanĝo bezonas kontrolon.
Libroservo estas kutima vortkunmetaĵo uzata en la Esperanto-kulturo, por aludi la servojn proponatajn de multaj esperantistaj asocioj kaj kluboj, kiuj ofertas librojn en kaj pri Esperanto ĉar oni ne facile trovas ilin en "normalaj" librovendejoj, ĉefe ekster Eŭropo.
Oni povas aĉeti rekte aŭ mendi poŝte librojn al ili, ofte, dum kongresoj, estas eble ankaŭ aĉeti en libroservo. Krom librojn, oni vendas varojn, kiel afiŝojn, sonbendojn, revuojn ktp. ligitajn al Esperanto. Eble, libroservo estas la plej aktiva ekonomia agado en Esperantujo.

