Liceo de Krzemieniec

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Antaŭa Liceo de Krzemieniec

Liceo de Krzemieniec (pole: Liceum Krzemienieckie, ankaŭ Liceum Wołyńskie) – pola lernejo en Krzemieniec en Volinio, ekzistanta en la jaroj 1805-1831, reaktivigita en la jaroj 1922-1939, ankaŭ konata kiel Volinia Ateno. Ĝi ludis grandan rolon en evoluo de nivelo de la pola kulturo en Volinio.

Historio[redakti | redakti fonton]

La lernejon fondis Tadeusz Czacki, tiutempa vizitisto de klerigejoj en gubernioj de Volinio, Podolio kaj Kievo, kunlabore kun Hugo Kołłątaj. Ĝi estis en sidejo de antaŭa jezuita kolegio en palaco de familio Wiśniowiecki, kiun post likvido de la jezuita ordeno transprenis Komisiono pri Nacia Edukado. La lernejo estis plenumonta funkcion de la eduka kaj kultura centro en sud-orientaj Lim-Regionoj de estinta Pola Respubliko, oferante edukitecon de la baza tra mezgrada, profesia ĝis la duonalta. Ĝia malfermo okazis la 7-an de oktobro 1805, kaj la unua direktoro de la filio (ĝis la komenco de decembro 1810) iĝis pola matematikisto kaj pedagogo Józef Czech. La komenca nomo de la lernejo Volinia Gimnazio, validis ĝis 1819, poste rango de la centro kreskis, kaj ĝian nomon oni ŝanĝis al Liceo de Krzemieniec. Kiel liceo la lernejo jam povis atribui pli malaltajn sciencajn titolojn.

La liceo fieris pri propra presejo kaj riĉa biblioteko baziĝanta sur libraro de Stanislao Aŭgusto Poniatowski. En la jaro 1825 la biblioteko posedis preskaŭ 31 000 libroj (sen duoblaĵoj) – granda merito de Tadeusz Czacki. Post malvenko de novembra ribelo kontraŭ la Rusia Imperio Liceo de Krzemieniec estis fermita de caraj regopovoj. Parton de la instruistaro kaj plimulton de havaĵo enigis establiĝanta Universitato de Kievo, kaj la biblioteko (unu el la plej valoraj kaj riĉaj en tiutempa Pollando) kune kun valorega galerio de Stanislao Aŭgusto Poniatowski estis rabitaj kaj lokigitaj en Kievo. La biblioteko iĝis komenco por kreo de Nacia Ukraina Biblioteko en Kievo. En 1836 en la domo forprenita de la liceo oni establis ortodoksan animzorgan seminarion.

Laŭ dekreto de marŝalo Józef Piłsudski de 1920 antaŭa Liceo de Krzemieniec reaktiviĝis en 1922 kiel aro de lernejoj, kion oni daŭrigis ĝis 1939.

La 28-an de julio 1941, tuj post anekso de Krzemieniec flanke de germana armeo, germanoj, surbaze de listo prilaborita de ukrainaj naciistoj, aparte aktiva estis Ivan Miŝĉena, arestis kadre de Intelektul-kampanjo reprezentantojn de pola intelektularo, ĉefe instruistojn de la liceo. En la tagoj 28-30 de julio 1941 30 personoj de tiu ĉi grupo estis de la germanoj pafekzekutitaj apud Kruca Monto. La murdon faris Einsatzgruppen C, kiu ankaŭ okazigis Masakron de Lvovaj Profesoroj kaj murdis en Stanisławów ĉ. 250 polajn instruistojn.

Tradiciojn de la liceo daŭrigas la varsovia 27-a Ĝeneralkleriga Liceo je la nomo de Tadeusz Czacki.

Instruistaro[redakti | redakti fonton]

Diplomitoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Ryszard Przybylski, Krzemieniec. Opowieść o rozsądku zwyciężonych (Krzemieniec. Rakonto pri prudento de la venkitaj), Sic!, Warszawa 2003.
  • Michał Rolle, Ateny Wołyńskie. Szkic z dziejów oświaty w Polsce (Volinia Ateno. Skizo pri historio de klerigo en Pollando), "Ossolineum" 1923.
  • Lech Słowiński], Dla tej, co nie zginęła. Z dziejów edukacji narodowej na ziemiach polskich w latach 1795-1830 (Por tiu, kiu ne pereis. El historio de nacia edukado sur polaj teritorioj en la jaroj 1795-1830), Poznań 1985
  • Jan Skłodowski: Krzemieniec – Ateny Wołyńskie = Wolyn Athens. "Ad Oculos", Warszawa 2006, ISBN 83-60222-06-1
  • Ewa Siemaszko, Ludobójstwo dokonane przez nacjonalistów ukraińskich na ludności polskiej Wołynia 1939-1945 (Genocido farita de ukrainaj naciistoj kontraŭ pola loĝantaro de Volinio 1939-1945), volumoj 1 kaj 2, Warszawa 2000 (kunaŭtoro: Władysław Siemaszko)