Liceo en Ŝtumo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Liceo en Ŝtumo
Liceo en Ŝtumo (2010)
La patrono de la liceo en Ŝtumo: Jan Kasprowicz, la foto farita dum la lvova periodo de la patrono
Liceo en Ŝtumo
Prof-ro de la humanismaj sciencoj Marian Szarmach de la Universitato de Nikolao Koperniko en Toruno, la iama instruisto de la Liceo en Ŝtumo

Liceo en Ŝtumo – Liceo je la nomo de Jan Kasprowicz en Ŝtumo / Sztum, en Pomeria Vojevodio, en Pollando.

Historio[redakti | redakti fonton]

Post kelkjaraj streboj de la Distrikta Konsilantaro en Ŝtumo / Sztum, por kreo de mezlernejo en la urbo, la 23an de junio 1956 la Ministerio de Edukado decidis en la loko de Fundamenta Lernejo n-ro 1 krei la Liceon kaj la Fundamentan Lernejon en Ŝtumo. La unua Direktoro estis nomumita Michał Giembicki. Sub lia gvido jam la 25an de junio 1956 kunsidis la pedagogia konsilio kaj la 1-an de septembro de la 1956 jaro 46 lernantoj en du klasoj komencis la lernadon. Unue tio okazis ĉe la strato Reja, sed en la sekvonta jaro oni translokigis la lernejon ĉe la strato Kasprowicza en la iama parto de kazernoj. La unua abiturienta ekzameno okazis en la jaro 1960, sukcese plenumis ĝin 19 personoj.

Dum septembro 1966, okaze de la unua kunveno de abiturientoj oni nomis la liceon de "Grunvald-brigado". Tiam nome de la distrikta loĝantaro oni donacis al la lernejo la standardon.

En aprilo de la 1983 jaro okazis la 25-jaraj solenaĵoj de la Liceo, ili tamen ne okazis la jaro 1981 kiam ĝuste estis la datreveno - pro la militleĝo en Pollando proklamita de generalo Wojciech Jaruzelski kontraŭ la pola socia movado kaj sindikato Solidareco de Lech Wałęsa. En la jaro 1988 okazis la abiturienta kunveno okaze de la 30a datreveno de la Liceo kaj okaze de la 25a datreveno de la ekonomik-liceo kiu ekzistas en la sama konstruaĵo. Nun la prokrasto de tiuj du datrevenoj je du jaroj okazis pro la rekonstruo kaj renovigo de la lernejo. La sekvontaj datrevenaj solenaĵoj okazis en la jaroj 1996, 2001, 2006 kaj (tamen prokrastita pro la denova rekonstruo de la lernejo de la jaro 2011) 2012.

Lige kun la nuligo de la malnovaj lernejoj la nomo "Grunvald-brigado" ankaŭ estis ŝanĝita kaj la nova asembleo de la lernejoj ricevis la 30an de oktobro 2006 la patronan nomon de Jan Kasprowicz.

Abiturientoj, instruistoj kaj estraro de la liceo[redakti | redakti fonton]

La abiturientoj de la Liceo en Ŝtumo estis i.a.: kapitano de la marnavigado kaj pentristo Jacenty Lubowiecki (1960), pastro prof. d-ro habil. Jan Wiśniewski (pastro de la Diocezo en Elbląg / Elblongo) (1969), urbestro de Ŝtumo / Sztum Leszek Tabor (1977), pomeria kuratoro pri edukado de majo 2006 ĝis januaro 2007 Adam Krawiec (1978) kaj kelkfoja medalisto de Ĉampioneco de Pollando kaj Eŭropo por junuloj en la kajaksporto Karol Rogoziński (2005), d-ro Kazimierz Makiła, post fino de la liceo fuĝis al Svedio, tie finis medicinon (li estas oftalmologia kirurgo, edziĝis kun svedino Ingrid kaj kune ili havas du filojn) kaj eĉ establis oftalmologian klinikon en Ängelholm, li loĝas en Sandby apud Lund, lia frato loĝas en Ŝtumo, li dufoje jare estas en Pollando, regule ĉeestas la abiturientajn kunvenoj (1966).

Dum la jaroj 19631968 estro de la licea internulejo, kaj instruisto pri historio kaj pola lingvo, estis la klasika filologo kaj nun universitata profesoro Marian Szarmach (profesoro de la humanismaj sciencoj kaj lekciisto de la Universitato de Nikolao Koperniko en Toruno).

Direktoroj[redakti | redakti fonton]

  • 1956–1972: Michał Giembicki
  • 1972–1975: Edward Wójcik
  • 1975–1977: Janusz Baranowicz
  • 1977–1982: Bogdan Śliwiński
  • 1982–1990: Stanisław Walczak
  • 1990–2007: Czesław Oleksiak
  • 2007–2012: Mariusz Krause
  • de la jaro 2012: Wiesława Kowalik

Distingoj[redakti | redakti fonton]

La Liceo en Ŝtumo kvarfoje iestis distingita per la diplomoj de la Ĉefa Komitato de Geografia kaj Naŭtika Olimpikoj (1981, 1989, 1994, 2002). En la jaro 2004 la Liceo en Ŝtumo ricevis la certigilon (atestilon) "La Prestiĝa Lernejo".

Esperanto[redakti | redakti fonton]

La 8an de septembro 2014 venis de Łowicz / Loviĉo dum sia turneo tra Pollando la Senata Esperanto-ekspozicio, kiu unue estis oktobre 2012 en Varsovio en la Pola Senato kaj estis organizita okaze de la 125-jara Jubileo de Esperanto kaj la Konferenco pri Esperanto en Pola Parlamento organizita de polaj parlamentanoj i.a. senatano Edmund Wittbrodt kaj fare de Pola Asocio Eŭropo - Demokratio - Esperanto (EDE-Pollando) kun financa helpo de Mecenato de Esperanto el Japanio Etsuo Miyoshi. La E-ekspozicio post la Senato estis prezentata en Varsovio, Malborko, Nowy Staw, Tczew, Gdynia, Pelplin, Wołów, Złotoryja, Vroclavo, Sosnowiec, Czeladź, Będzin, Lębork, Łeba, Lodzo kaj Łowicz la ekspozicion invitis al la urbo la Starosto de la Distrikto Sztum Wojciech Cymerys sub kies Patroneco okazas la Ekspozicio kaj la loka Esperanto-amiko Krystian Zdziennicki, la prezidanto de la Junula Ago-Grupo de la Ŝtuma Distrikto (la abituriento de la Liceo en Ŝtumo, nun studento) kune kun la Direktorino de la Liceo en Ŝtumo Wiesława Kowalik. La ekspozicio daŭros ĝis la 30a de septembro 2014 kaj je la fino de la ekspoziciado en Ŝtumo okazos la finanta vernisaĝo la 22an de septembro 2014 kun la Aŭtoritatoj de la Urbo kaj Distrikto, la lokaj televido kaj gazetaro, krome la saman tagon okazos la monologo "Doktoro Esperanto" de Mario Migliucci en la traduko al la pola de Roman Dobrzyński kaj prezentos ĝin la loka esperantistino Helena Biskup, de la 22-a ĝis 30a de septembro 2014 akompanos la Senatan Esperanto-ekspozicion la rapida Esperanto-kurso gvidata de Eduardo Kozyra el Malborko, la vic-prezidanto de Pola Asocio Eŭropo - Demokratio - Esperanto (EDE-Pollando) kaj kunordiganto de la ekspozicio. Aliĝis al la Esperanto-kurso 10 lernantoj de la liceo kaj krome kelkaj loĝantoj de la urbo i.a. Krystian Zdziennicki. La 30an de septembro la Senata Ekspozicio veturos al najbara urbo Kwidzyn, kie la 2an de oktobro okazos la vernisaĝo.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]