Lichfield

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Katedralo Lichfield

Lichfield estas urbo en Staffordshire, Anglio. En frua 2008 la urbo mem enhavis ĉirkaŭ 31 mil loĝantojn: laŭ la 2001-a censo, estis pli ol 93 mil loĝantoj en la urbo kaj la ĉirkaŭa distrikto.

Frua historio[redakti | redakti fonton]

Estis vilaĝo, nomita Letocetum, de la romia epoko kvin kilometrojn sude de moderna Lichfield. En la historio de la anglosaksa historiisto Bede, la urbo nomiĝis Licidfelth. Ĝi iĝis la bazo de la episkopoj de la anglosaksa regno Mercia. Wulfhere, kiu regis Mercia de 658 al 675, donis bienon ĉe Lichfield al Sankta Chad, episkopo de Mercia, kaj tiu konstruis monaĥejon tie. Wulfhere mem, kaj posta reĝo Ceolred, entombiĝis en Lichfield.

La unua katedralo ĉe la nuna sito konstruiĝis ĉirkaŭ 700 por enhavi la restaĵojn de Chad, kaj iĝis grava pilgrimcelo. En 786 reĝo Offa ŝanĝigis Lichfield en ĉefepiskopejon, sed post ties morto la urbo reiĝis nur episkopejo.

Dum a 9-a jarcento la vikingoj disrabis Lichfield, al kiu mankis fortikaĵoj. En 1075 la episkopo translokiĝis al Chester, kaj lia sekvanto bazis sin ĉe Coventry. En 1148 Lichfield denove iĝis episkopa urbo. La nuna katedralo ekkonstruiĝis en 1195.

La tudora epoko[redakti | redakti fonton]

Pro la religiaj reformoj de Henriko la 8-a, pilgrimoj ne plu venis al Lichfield, kaj la urbo malprosperis.

Dum la regado de Maria la 1-a tri homoj ŝtiparumis pro herezo. La lasta homo ŝtipuramita en Anglio pro herezo mortis ĉe Lichfield en 1612: li estis baptismano kiu rifuzis konformi al anglikanismo.

Angla enlanda milito[redakti | redakti fonton]

Dum la angla enlanda milito la katedralaj gravuloj subtenis la reĝon sed la plejparto de la loĝantaro subtenis la parlamenton. En 1643 oni fortikis la katedralan placon. Parlamenta generalo Robert Greville (2-a Barono Brooke) atakis la placon sed mortis per hazarde deviiĝinta kuglo la fest-tagon de Sankta Chad: la subtenantoj de Karlo la 1-a proklamis tion miraklo. Tamen parlamenta armeo mallonge kaptis la katedralon. La saman jaron Princo Rupert de la Rejno rekaptis ĝin, sed en 1646, post la malvenko de la reĝo, la katedralaj instancoj kapitulacis.

Posta historio[redakti | redakti fonton]

Ekde la 1650-a jardeko, Lichfield estis grava haltejo de diligencoj veturantaj de Londono al Chester, kaj pro tio reprosperis. Dum la 18-a jarcento pluraj eminentuloj loĝis tie, inkluzive Samuel Johnson, David Garrick, Erasmus Darwin kaj Anna Seward. Tamen post la komenco de la industria revolucio kaj la alveno de fervojoj, Lichfield denove malpligraviĝis.

Vizitindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Bildo el la Evangelioj de LIchfield

Inter la vizitindaĵoj estas:

  • la katedralo, la sola mezepoko katedralo de Anglio kun tri spajroj. En la katedralo estas la Evangelioj de Lichfield, riĉe ornamita manuskripto de la evangelioj, datanta de la 8-a jarcento
  • Milley's Hospital, virina hospitalo datanta de 1504
  • muzeo ĉe la naskiĝloko de Samuel Johnson
  • Erasmus Darwin House, la domo kie loĝis Erasmus Darwin kaj kiu iĝis muzeo en 1999
  • pluraj antikvaj preĝejoj