Lichnov (distrikto Bruntál)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Lichnov (Bruntál))
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Lichnov
Lichnov
germane Lichten
municipo
Vido al municipo
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Lichnov
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Moraviasilezia regiono
Distrikto Distrikto Bruntál
Administra municipo Krnov
Historia regiono Ĉeĥa Silezio
Montaro Nízký Jeseník
Rivereto Čižina
Situo Lichnov
 - alteco 380 m s. m.
 - koordinatoj 50° 00′ 37″ N 17° 37′ 25″ O / 50.01028 °N, 17.62361 °O / 50.01028; 17.62361 (mapo)
Areo 27,28 km² (2 728 ha)
Loĝantaro 1 053 (2023)
Denseco 38,6 loĝ./km²
Unua skribmencio 1289
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 793 15 ĝis 794 01
NUTS 3 CZ080
NUTS 4 CZ0801
NUTS 5 CZ0801 597554
Katastraj teritorioj 2
Partoj de municipo 2
Bazaj setlejunuoj 2
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
Vikimedia Komunejo: Lichnov (Bruntál District)
Retpaĝo: www.obeclichnov.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Lichnov estas vilaĝo en Ĉeĥio situanta en distrikto Bruntál. En la vilaĝo vivas 1 053 loĝantoj (2023), el tio 933 en Lichnov kaj 132 en loka parto Dubnice.

La vilaĝo estis dufoje trafita per inundo. En 1996 Lichnov trafis pereiga inunda ondo, kiu dezertigis duonon de la vilaĝo, en la sekvinta jaro ĝi ripetiĝis, sed malplimezure. Ekde 1998 ĝis 2002 okazis ampleksa renovigo de komunikaĵoj, pontoj, bordoj de rojo Čižina kaj pluaj. Hodiaŭ la vilaĝo havas tute novan vizaĝon.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unuaj mencioj pri vilaĝo Lichnov devenas el 1289, kiam ĝia posedanto estis Přesek el Lichnov. Burgaro estis konstruita verŝajne en la 14-a jarcento en supra parto de la vilaĝo sur milda monteto. Regantoj el Lichnov apartenis al antaŭaj feŭdoj de krnova princlando. Ili ofte prezentiĝis ĉe landa juĝejo kiel atestantoj dum vendado aŭ aĉetado de posedaĵoj. Lichnov restis en tenado de la regantoj el Lichnov ĝis 1498, kiam lichnovan posedaĵon akiris landa juĝisto de krnova princlando - Hanuš el Voštice, al kiu alportis Lichnov-on lia edzino, vidvino post Mikuláš el Lichnov. La filoj de Hanuš poste komencis uzi kromnomon Lichnovidoj el Voštice. En 1612 krnova kamerao aĉetis de Lichnovidoj la ŝuldigitan posedaĵon. La ĉi tiea burgaro tiel ĉesis plenumi funkcion de administra centrejo, ĝi ne estis riparata kaj dum la 17-a jarcento ĝi dezertiĝis. Konserviĝis nur malgrandaj restaĵoj de muroj, el kiuj evidentas, ke la burgaro havis paralelograman bazplanon okupante ne tro ampleksan spacon. En la 15-a kaj la 16-a jarcentoj oni ĉi tie minis oron, plumbon kaj feron.

300 metroj nordokcidente de la vilaĝo estas restaĵoj de ŝtona ventmuelejo, dokumentita al la jaro 1736. Lernejo estis fondita en 1848, en 1900 ĝi havis kvar klasĉambrojn. Post la dua mondmilito ĉi tie estis malfermita uzino por produktado de metala meblaro.