Lichtenberg (Hesio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tiu ĉi artikolo temas pri unu el pluraj loĝlokoj de la nomo Lichtenberg. Vidu la apartigan liston Lichtenberg.
Mapo
situo de Fischbachtal en Germanio

Lichtenberg (prononcu pli-malpli Liĥtnberg) estas parto de komunumo Fischbachtal (prononcu Fiŝbaĥ-Tal') en centra Germanio. Ĝi situas en la distrikto Darmstadt-Dieburg, en federacia lando Hesio.

Kastelo Lichtenberg

La loko konatas precipe pro la renesanca kastelo Lichtenberg, kiun la grafo Georg la Unua de Hesio inter 1570 kaj 1581 konstruigis sur la fundamentoj de antaŭa kastelo konstruigita ĉirkaŭ la jaro 1200 fare de la grafoj de Katzenelnbogen. La kastelo estas simbolo kaj kultura centro de la valo, nun hejmigas la muzeon pri pejzaĝo Odenwald sur tri kastelaj etaĝoj, kaj krome ofte gastigas koncertojn.

La natura naĝejo, frumatene

Vale, rekte apud la kastela monto, troviĝas kampadejo kun somere plaĉa natura naĝejo kun flugpilka, tablotenisa kaj ŝaka ludejoj plus herbejoj por kuŝado, piedpilko kaj pliaj ludoj. La naturan naĝejon de junio ĝis fino de aŭgusto malmultekoste (kontraŭ 1 € po tago por pli-ol-12-jaruloj, duono por pli junaj infanoj) eblas uzi ankaŭ ne tie kampadante.

La nomon portas pluraj konataj homoj, interalie la germana aŭtoro, filozofo kaj unua profesoro pri eksperimenta fiziko Georg Christoph Lichtenberg, kiu naskiĝis dum 1742 en Ober-Ramstadt tutproksime de Lichtenberg kaj mortis dum 1799 in Göttingen).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]