Lichtenberg (kvartalo de Berlino)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Disambig-dark.svg Tiu ĉi artikolo temas pri la kvartalo kun la nomo Lichtenberg, el kiu estiĝis la urbodistrikto. Vidu la apartigan liston Lichtenberg.

Koordinatoj mankas! Bonvolu kunhelpi.Koordinatoj mankas! Bonvolu kunhelpi

Lichtenberg
Origina nomo Lichtenberg
Lando Germanio
Estas parto de Berlin-Lichtenberg
Areo 7.22 km²
Poŝtkodoj 10365, 10367
Lokeroj
v  d  r
Information icon.svg

Lichtenberg estas kvartalo en la samnoma Berlin-Lichtenberg. Por apartigi tion, oni parolas ankaŭ pri Alt-Lichtenberg.

La hodiaŭa kvartalo estiĝis el la vilaĝo Lichtenberg, kiu estis fondita en la 13-a jarcento en Barnim. Ĉi tiu vilaĝo restis dum multaj jarcentoj malgranda, agrokulture karakterizita sedlejo kun malmultaj centoj da loĝantoj en la oriento de la urbo Berlino. Maljam fine de la 19-a jarcento kreskis pro la industriigo la nombro de loĝantoj de Lichtenberg je multoblo, tiel ke la loko en la jaro 1907 ricevis la urborajton. Pro la fondigo de Groß-Berlin en la jaro 1920 la urbo Lichtenberg estis aligita komunume al Berlino kaj formas ekde tiam la nomon donantan kvartalo por la Berlina urbodistrikto Lichtenberg.

Situo[redakti | redakti fonton]

La kvartalo Lichtenberg situas ĉirkaŭ en la mezo de la urbodistrikto Lichtenberg. En la nordo ĝi estas limigata de la Storkower Straße kaj Landsberger Allee, en la oriento de la Rhinstraße. En la sudo formas la fluo de la S-Bahn-linio S5 la limon de la kvartalo, en la okcidento la Vulkanstraße sed ankaŭ la fluo de la Ringbahn.

Historio[redakti | redakti fonton]

Origino kaj nomdonado[redakti | redakti fonton]

La Placovilaĝo Lichtenberg estiĝis dum la germana koloniigo de la Barnim ĉirkaŭ la jaro 1230. Sed ĝi estis menciita nur la 24an de majo 1288 dokumente en lima kontrakto, en kiu estis ĉesigita la konflikto pri la limo inter apartenanta al Berlin vilaĝo Stralau kaj la vilaĝo Rosenfelde. La nomo Lichtenberg estis derivita de la grandaj arbaraj terenoj, kiuj tiutempe kovris Barnimon. La nomo indikas, ke la setlejo Lichtenberg estiĝis en ĉi tiuj arbaroj je iomete pli alte situanta, hela senarbejo.

La vilaĝo Lichtenberg[redakti | redakti fonton]

En la 13-a jarcento estis konstruita la Lichtenberga vilaĝokirko ĉe la hodiaŭa Loeperplatz. Ĉi tiu malnova kerno de la vilaĝo formas ankoraŭ hodiaŭ la historian centron de la urbodistrikto. En 1364 estis Lichtenberg grandparte en posedo de la familio von Rüthenick, kies prauloj supozeble partoprenis la fondon de la vilaĝo. (Je la nomo Rutnikstraße ankoraŭ hodiaŭ rekoneblas). En 1375 estis Alt-Lichtenberg 62 hubojn granda (ĉirkaŭ 1000 hektaroj) kaj posedis „Krug“ (gastejon).

La malnova Vilaĝokirko ĉe Loeperplatz
La vilaĝo Lichtenberg ĉirkaŭ la jaro 1800, de sudo rigardata

En 1391 Lichtenberg estis aĉetita – kiel aliaj vilaĝoj en la ĉirkaŭaĵo – de la urbo Berlino kaj per tio fariĝis financadministra vilaĝo. La Berlina magistrata financa administrejo disponis per tio pri supra kaj malsupra juĝopovo en Lichtenberg kaj praktikas en la loko izole situantan bienon (bienejo/Gutswirtschaft?).

En 1527 ampleksas Lichtenberg 60 hubojn (ĉirkaŭ 4,6 km²). Ĉirkaŭ la jaro 1620 estis konstruita forĝejo. La loĝantaro apenaŭ kreskis dum la unuaj jarcentoj. En 1624 estis nombritaj 219 loĝantoj.

La tridekjara milito inter 1618 kaj 1648 forte trafis la vilaĝon. La izole situanta bieno estis entute ruinigita dum la milito kaj povis esti denove ludonita nur post la rekonstruado en 1688. En 1652 skribita raporto de la landa rajdisto Ulrich Gärtner al la Granda Princo-Elektisto parolas pri ankoraŭ nur naŭ hubistoj kaj naŭ kabanuloj en Lichtenberg kompare al 17 hubistoj kaj 13 kabanuloj en la jaro 1624. Nur en la jaro 1696 altiĝis la nombro de la Vollbauernhöfe denove al dekdu, 1705 al 13 kaj finfine ekde 1744 ĝis en la 19-a jarcento al 14. Kun la aldonaj dek unu kabanulaj ejoj Lichtenberg estis kompare al aliaj vilaĝoj de tiu tempo relative granda. Ĉirkaŭ 1750 estis konstruita en Lichtenberg ventomuelejo, en 1771 sekvis la fondiĝo de la Colonie Friedrichsberg en la Lichtenberga ĉirkaŭvilaĝo. En la jaro 1777 lernejo estis konstruita apud la kirko sur la vilaĝa placo kaj ekipita per grandspaca ĉambreto por silkado (germane Stube (…) zum Seidenbau), por tiel akiri financan helpo de la reĝa registaro. En 1778 en la loko estis konstruitaj du putoj kaj en 1795 du pumpiloj.

La rilatoj al Berlino restis malgrandaj ĝis la mezo de la 18-a jarcento. La regatoj de Lichtenberg pagis siajn impostojn kaj servojn an das Vorwerk en la loko. Ĉi tiu ampleksis en 1729 iomete pli ol 455 akreojn (ĉirkaŭ 1,16 km²). Al la bieno apartenis

Citaĵo
 […] das Magistrats-Hauß, des Arrendators Wohnung, der Kuh-Stall, der Lämmer-Stall, die Scheune, zwei Hammel-Ställe, des Schäfers Wohnung, des Schäfers Stall und auf dem Hofe ein Wagen-Schauer und Schweine-Stall, ein brettern Tauben-Hauß, ein Brunnen auf dem Hofe und ein Brunnen auf der Straße 
— Hans-Jürgen Rach: Die Dörfer in Berlin.

En la jaro 1783 estis apartigita la bieno el la kampara kaj parcela komunumo kun la vilaĝokaj transdonata en heredan ludonon, la terposedaĵoj estis parte apartigitaj. En 1806 la bieno estis aĉetita parte kaj en 1815 finfine tute de la ŝtata kanceliero Karl August von Hardenberg.

En 1783 estiĝis la Lichtenberger Kietz sur terpeco, kiu jam en 1571 nomiĝis „Kietzer Lacken“, per la konstruado de kvar duoblaj domoj por ok etbienuloj ĉe la hodiaŭa Lückstraße.

La rilatoj al Berlino intensiĝis nur en la malfrua 18-a jarcento, kiam pluraj bonhavaj familioj, oficiroj kaj altaj oficistoj el Berlino konstruigis en Lichtenberg landajn setlejojn kaj vilaojn. Inter tiuj ankaŭ estis la guberniestro de Berlino, generalo W. J. H. Graf von Möllendorff, kiu ĉirkaŭ la jaro 1780 konstruigis sian kastelecan, sed nur unuetaĝan landan setlejon. Ĉe tio estis lukse farbitaj ne nur la granda salono kaj pliaj ĉambroj de la „Möllendorff'schen Schlösschens“, sed ankaŭ parko kaj mastruma korto estis kreitaj. Tiumaniere Lichtenberg fariĝis dumtempa loĝloko de kelkaj bonhavaj familioj el Berlino kaj pro sia nove estiĝinta gastronomio samtempe šatata ekskursa celo por la Berlina loĝantaro.

La fakte malnova vilaĝo Lichtenberg restis netuŝita de ĉi tiuj ŝanĝoj ankoraŭ komence de la 19-a jarcento. Laŭ nombrado vivis en la jaro 1800 en Lichtenberg 326 loĝantoj, el kiuj 14 kamparanoj, dek kabanuloj, kvin etbienuloj kaj 17 luprenantoj. Je tiu tempo estis la solaj metiaj firmaoj en Lichtenberg forĝejo, gastejo, muelejo kaj brikfarejo. La aŭtoro Karl Gutzkow priskribis la vilaĝon Lichtenberg ĉirkaŭ 1820 ĝis 1830 jene:

Citaĵo
 Kleine niedrige Lehmhäuser mit dichten Strohdächern, eine düsterschattende Linde vor dem Tore, Räder, Deichseln, Latten den Eingang hemmend. Die Tracht war ländlich, kurze Jacke, lederne Hosen, bunte Nachtmützen; die Sprache plattdeutsch
— Karl Gutzkow in seinen Erinnerungen Aus der Knabenzeit. 1852

Fakte dominis en la unuaj jardekoj de la 19-a jarcento en Lichtenberg grandparte agraraj, plej ofte ankoraŭ de la 18-a jarcento karakterizitaj kondiĉoj. Ankaŭ la bieno konsistis krom la per tegoloj kovrita, masiva loĝodomo nur el pajle kovritaj trabfakaj domoj. Ĉi tiuj estis preskaŭ komplete neniigitaj dum ruiniga incendio la 10-an de Septembro 1833. Pliaj bruloj neniigis en 1838, 1839 kaj 1840 entute naŭ farmdomojn. De la Lichtenbergaj konstruaĵoj el tiu kaj el pli frua tempo konserviĝis hodiaŭ nur la fundamenta muro de la vilaĝokirko. Nur meze de la 19-a jarcento masivaj loĝdomoj estis konstruitaj kaj ekde ĉirkaŭ 1860 ankaŭ ŝtonaj labordomoj. Fine de la 19-a jarcento fariĝis la kolonio Friedrichsberg parto de la komunumo Lichtenberg.

La novgotika urbodomo ĉe la Möllendorffstraße, konstruita de 1896 ĝis 1898

La 11-an de Novembro 1898 estis finkonstruita post dujara konstrua tempo la Urbodomo Lichtenberg. La novgotika brika konstruaĵo kostis siatempe 396.335 markojn kaj estas ankoraŭ hodiaŭ la urbodomo de Berlin-Lichtenberg.

Urborajto[redakti | redakti fonton]

La komunumo Lichtenberg kun ĝiaj 71 000 loĝantoj ricevis la 1-an de Aprilo 1908 la urborajton, post kiam tio jam la 15-an de Novembro 1907 estis diskonigata en la Königlich Preußischen Staatsanzeiger Nr. 263. Antaŭtempe okazis en januaro 1908 la unua festa kunsido de la urbaj deputitoj en la urbodomo kaj en la sama monato estis elektita la unua urbestro, Oskar Ziethen.[1]. Inter 1911 kaj 1914 estiĝis la Hubertus-malsanulejo, en 1932 ĝi ricevis la nomon „Oskar Ziethen“. Krome estis finkonstruitaj en mallongaj distancoj en la diversaj partoj de la setlejo (Alt-)Lichtenberg, Karlshorst kaj Wilhelmsberg (hodiaŭ Fennpfuhl) novaj lernejaj konstruaĵoj.

Konsiderinda pligrandiĝo de la loĝantaro sed ankaŭ forta kresko je industriaj kaj metiaj entreprenoj okazis al la urbo Lichtenberg en 1912 pro la enkomunumigo de la landa komunumo Boxhagen-Rummelsburg. De 1912 ĝis 1920 la urbo nomiĝis oficiale Berlin-Lichtenberg.

Pro la fondiĝo de Groß-Berlin la urbo Lichtenberg estis enkomunumigita en 1920 al Berlino kaj estas ekde tiam la nomdonanta kvartalo por la samjare fondita Berlina urbodistrikto Lichtenberg. Je la momento de la enkomunumigo Lichtenberg validis kiel la je granda distanco plej vaste urbanizita iama vilaĝo de la orienta Berlina ĉirkaŭaĵo. Ĝi aldonis ĉe la pligrandigo de Berlino terenon de pli ol 1000 hektaroj kaj alte evoluintan urban strukturon.

Ilustrado de la historio[redakti | redakti fonton]

Okaze de la solenaĵo de la 100-jara urborajto ellaborigis la urbodistrikta administro turistan gvidosistemon (germane touristisches Leitsystem), kies financadon transprenis la Wall AG. La 1-an de Aprilo 2008 je naŭ diversaj lokoj de la urbodistrikto metitaj metalaj steleoj informas en bildo kaj teksto pri la historio kaj vidindaĵoj.[1]

Evoluo de la loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Listigataj estas la loĝantaraj nombroj de Lichtenberg ekde la unua mencio en la jaro 1624 ĝis la fondiĝo de Groß-Berlin kaj la el tio rezultinta enkomunumigo de Lichtenberg al Berlino en 1920. En la grafiko estas bone rekonebla la nur malrapida kresko de la loĝantaro dum jarcentoj kaj la subita kreskego de la loĝantaro inter la komenco de la industriigo en 1870 kaj la enkomunumigo en 1920.

Evoluo de la loĝantaro
Evoluo de la loĝantaro
1624 1734 1772 1791 1801 1817 1840 1858 1871 1875 1880
219 255 211 397[B 1] 326 336 663 907 3244 12.379 13.077
 
1885 1890 1895 1896 1897 1900 1905 1907 1908 1910 1920
16.358 22.905 30.314 32.822 35.150 43.371 55.391 67.978 71.000 133.141[B 2] 144.662
Rimarkoj
  1. Kune kun la kolonio Friedrichsberg kaj la Lichtenberger Kietz
  2. Kune kun Boxhagen-Rummelsburg

Industrio kaj ekonomio[redakti | redakti fonton]

Ekde la fino de la 19-a jarcento ĝis 1945[redakti | redakti fonton]

La teritorio inter la Landsberger Chaussee (hodiaŭ Landsberger Allee) kaj Rittergutstraße (hodiaŭ Josef-Orlopp-Straße) – ankaŭ kiel „Industria teritorio Herzbergstraße“ konatiĝinta – evoluis en la 19-a jarcento al grava ekonomia sidejo en Lichtenberg. Al tio kontribuis inter alie la sekvaj institucioj:

  • Siemens & Halske, la pli posta Siemens Plania (Herzbergstraße)
  • Margarinewerke Berolina ekde 1909 (Herzbergstraße)
  • la Norddeutsche Kugellagerfabrik GmbH ekde 1938/1939
  • kolbasaj fabrikoj, grandbakejoj, fabriko de fiŝa faruno (Rittergutstraße kaj Siegfriedstraße), administracio kaj kelkaj produktejoj de la Konsumgenossenschaft Berlin kaj ĉirkaŭaĵo

Por ĉi tiuj grandaj firmaoj ekzistis propraj klientaj fervojinstalaĵoj por la industrio.

Ankaŭ la konstruado kaj la aktivado de du malsanulejoj, de la hodiaŭa Oskar-Ziethen-malsanulejo kaj de la hospitalo pro frenezuloj Herzberge (hodiaŭ Evangelia malsanulejo reĝino Elisabeth Herzberge), plifortigis la ekonomian evoluon. Ne laste montriĝis la trafikado kiel grava apogo de la ekonomio, la kvartalo disponis pri la fervoja stacio Lichtenberg kaj la trama deponejo en la Siegfriedstraße.

Inter 1945 kaj 1990[redakti | redakti fonton]

Post la Dua mondmilito la grandaj entreprenoj estis eksproprietigitaj. Multaj ne povis produkti komence pro la malmuntitaj maŝinoj aŭ mankintaj krudmaterialoj. Nur ekde 1952 denove komenciĝis nominda produktado de industriaj komercaĵoj. La fabrikoj estis ŝanĝataj al popolproprieta entrepreno (VEB). Ekzemploj por firmaoj kun alta ekonomia potenco en Lichtenberg estis

Ekde 1990[redakti | redakti fonton]

Pro la politika kaj ekonomia ŝanĝo en la jaro 1990 sed ankaŭ pro ofte kvalite kaj preze ne por la monda merkato taŭgaj produktoj la plej multaj firmaoj nun estis paŝo post poŝo likviditaj. Restis malgrandaj aŭ mittelständische Handwerksbetriebe; nove aldoniĝis multnombraj butikomucentroj (Landsberger Allee 358 [ekde ĉirkaŭ 2008 senfunkciigita], Möllendorffpassage, Ringcenter II, Ringcenter III, Mauritius-Kirch-Center) sed ankaŭ aŭtomobilvendejoj (Peugeot-centralo, Škoda kaj Ford).

En la komencaj 2000aj jaroj povis estis finkonstruita la nova kunsida kaj kongresa hotelo ĉe la Storkower Straße fare de aŭstria investanto (kiel Landsberger Arkaden planita kaj komencita). Krome okazis intensa finkonstruo de pli fruaj produktadaj kaj provizaj areoj sude de la Landsberger Allee kiel ekonomia fokusejo. Post kelka baraktado pri la grandeco kaj la arkitekturo Ikea Deutschland povis inaŭguri ĉi tie en decembro 2010 sian ĝis nun plej grandan filion. En la najbareco ekzistas nova Globus Baumarkt, pri kies grandeco okazis eĉ oficiala plebiscito.

Por fortigo de malgrandaj kaj mezgrandaj entreprenoj sed ankaŭ de institucioj de la turismoproksima ekonomio en la urbodistrikto ekzistas ekde 2007 la Projekt Tourismusmarketing Lichtenberg. Al la ĝis nun realigitaj paŝoj apartenas informaj okazaĵoj por turismaj entreprenoj, patronada agado sur la Internacia turismo-borso Berlino 2009 kaj la kreo de turista portalo.

Gravuloj[redakti | redakti fonton]

Gefiloj de Lichtenberg[redakti | redakti fonton]

Personoj, kiuj rilatis al Lichtenberg[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • E. Unger: Geschichte Lichtenbergs bis zur Erlangung der Stadtrechte. Berlin 1910.
  • Hans-Jürgen Rach: Die Dörfer in Berlin. Ein Handbuch der ehemaligen Landgemeinden von Berlin. VEB Verlag für Bauwesen, Berlin 1988, ISBN 3-345-00243-4.
  • Die Bau- und Kunstdenkmale in der DDR, Hauptstadt Berlin, Band II. Institut für Denkmalpflege im Henschelverlag, Berlin 1987.
  • Jan Feustel: Spaziergänge in Lichtenberg. Berlinische Reminiszenzen 75. Verlag Haude und Spener, 1996, ISBN 3-7759-0409-3.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 100 Jahre Stadtrecht für den Ort Lichtenberg. Am 1. April beginnen im Bezirk die Feierlichkeiten / Zahlreiche Veranstaltungen rund um das Jubiläum. In: Neues Deutschland. vom 27. März 2008.
  2. [1]
  3. Borer-Affäre: Aschenputtel, Barbie, der Botschafter und die Presse. En: Max. eldono 10/2002.
  4. Djamila Rowe modelt für Joop. En: Der Spiegel de la 18-a de Aŭgusto 2002.