Licicirupo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Licicirupo
Licicirupo
Licicirupo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Turdedoj Turdidae
Genro: Psophocichla
Specio: P. litsitsirupa'
Psophocichla litsitsirupa
(Smith, 1836)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Grundoskrapulo, Sudorientafrika turdoLicicirupo (Psophocichla litsitsirupa) estas specio de birdo de la familio de Turdedoj. Ĝi troviĝas en suda kaj orienta Afriko kaj apartenas al la turdoj de la familio de Turdedoj. Ĝi estas la ununura membro de la genro Psophocichla.

Ĝi estas 22-24 cm longa je tre stara sinteno, mallonga vosto, forta beko kaj tre longaj gamboj. La supraj partoj estas tute grizbrunaj kun sablokolora flugilzono. La subaj partoj estas blankaj kun nigraj grandaj punktoj kaj la vizaĝo estas blanka kun nigraj markoj kuiuj faras ĉefe formon de vizaĝa ringo; temas pri simila aspekto al tute malproksima Viskoturdo, sed multe pli malgranda, mallongvosta kaj stareca. Krome la subflugiloj havas blankanigran bildon kiu videblas dum la ondeca flugo. La kruroj estas flavecaj kaj la beko havas flavecan suban makzelon kun malhela pinto kaj malhelan supran makzelon; la ĉirkaŭokula ringo estas hela.

Tiu birdo havas lentan fajfan birdokanton kaj klakan alvokon.

Estas 4 subspecioj: P. l. litsitsirupa estas la plej suda formo, loĝanta el Namibio, Bocvano, Zimbabvo kaj Mozambiko suden al nordaj kaj orientaj partoj de Sudafrikio. P. l. pauciguttatus troviĝas en suda Angolo, norda Namibio kaj nordokcidenta Bocvano dum P. l. stierlingae troviĝas en zono el norda Angolo tra okcidenta Tanzanio, Malavio kaj nordokcidenta Mozambiko. La teritorio de P. l. simensis estas separata el la aliaj; ili loĝas en la altaj teroj de Etiopio kaj Eritreo. Tiu specio troviĝas en savano, herbejoj kaj malferma arbaro. Ili povs esti iom maltimidaj kaj manĝi ĉe parkoj, ĝardenoj kaj similaj lokoj.

La tasforma nesto estas konstruita uzante vegetaĵaron kaj araneretojn kaj estas kovrita per plumoj aŭ folioj. La ino demetas 3 aŭ 4 ovojn kiuj estos kovataj dum 14 al 15 tagoj. Ili estas bluecaj kun lilaj kaj ruĝbrunaj punktoj kaj makuletoj.

Referencoj

  • Sinclair, Ian & Ryan, Peter (2003) Birds of Africa south of the Sahara, Struik, Cape Town.
  • South African Tours Grundoskrapulo

Footnote