Lidl

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Lidl en Delft, Nederlando

La firmao Lidl aŭ pli precize Lidl Stiftung GmbH & Co. KG estas en 2004 la 5-a plej granda nutraĵ-komerca entrepreno en Germanio sub la ombrelo de la entreprena grupo Schwarz kun sidejo en Neckarsulm.

Ĝenerale[redakti | redakti fonton]

La diskontejo posedas ĉ. 2450 magazenojn (superbazarojn) en Germanio. La tuta vendosumo de la grupo estis en 2004 - laŭ propraj indikoj - super 36 miliardoj da Eŭro; la nombro de la laboristoj estis ĉ. 75.000.

Lidl estas parto de la imperio de Dieter Schwarz (n. 24-a de septembro 1939). Post lia retiriĝo el la firmogvidado, li transdonis sian posedaĵon - impost-ŝpare - al la fondaĵo Dieter-Schwarz Klr, kies celo estas inter aliaj la apogo de scienco kaj esploro, arto kaj kulturo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Lidl fondiĝis en la 1930-aj jaroj kiel Lidl & Schwarz, nutraĵ-sortimenta grandkomercejo. En la 1970-aj jaroj malfermiĝis la unuaj filioj ĉe Ludwigshafen. En Aŭstrio aperis la unuaj filioj en 1998, en Hungario en 2004. En 2004 la filioj ĉeestas en preskaŭ ĉiu lando de Eŭropo.

Kritiko[redakti | redakti fonton]

Ene de Lidl-vendejo en Lomma, Svedio

Lidl simile al Aldi eldonas malmultajn informojn pri la propraj aferoj. En la komerca branĉo ĝi estas rigardata kiel precipe agresema. Danke al sia merkata potenco ĝi sukcesis daŭre subenpremi la alliverajn prezojn. Ankaŭ la rolo de la sindikatoj estas tre diskutata. La sindikato akuzas la firmaon pri obstaklado de fondiĝo de entreprenkonsilioj.

En 2004 ricevas Lidl la Big Brother Award 2004 en la kategorio labormondo pri "preskaŭ sklavtena konduto al la laboristoj".

Multaj varoj vendataj de Lidl portas surskribojn precipe anglalingvajn, ankaŭ en ne-anglalingvaj landoj; priskribo en loka lingvo foje mankas aŭ estas malfacile trovebla.

Nigra libro[redakti | redakti fonton]

La sindikato de la serva sektoro ver.di eldonis la 10-an de decembro 2004 (la tagon de la homrajtoj) "nigran libron" pri Lidl ( [1] ISBN 3-932349-12-1, Autoroj: Gudrun Giese, Andreas Hamann), kiu dokumentas la malhomigan konduton al la gelaboristoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]