Lidzbark Warmiński

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lidzbark Warmiński
germane: Heilsberg

Blazono

Blazono
urba municipo de Pollando
Lidzbark Warmiński (Pollando)
Lidzbark Warmiński (Pollando)
DMS

Map

Mapo
Mapo
Mapo
Provinco Varmio-Mazurio
Distrikto Distrikto Lidzbarski
Komunumo Komunumo Lidzbark Warmiński
Speco de komunumo Urba
Urba komunumo Jes
Urborajtoj 1308
Koordinatoj 54° 7′ N, 20° 35′ O (mapo)54.11666666666720.583333333333Koordinatoj: 54° 7′ N, 20° 35′ O (mapo)
Areo 14,34 km²
Loĝantaro 15 877 (en 2017)
Loĝdenso 1 153,8 loĝ./km²
Poŝtkodo 11-100 ĝis 11-102
Telefona antaŭkodo 89
Aŭtokodo NLI
TERYT 6283609011
Estro Jacek Wiśniowski
Titolo de estro Urbestro
Adreso de estraro ul. Ratuszowa 5
Poŝtkodo de estraro 11-100
Telefono de estraro 89 767-22-31
Fakso de estraro 89 767-23-03
Ĝemelaj urboj  Pollando: Milanówek
 Nederlando: Oud-Beijerland
Komunuma retejo http://www.lw.net.pl
vdr

Lidzbark Warmiński (germane: Heilsberg, prapruse: Lēcbargs) estas urbo en Varmio-Mazurio en Pollando. Ĝi apartenas al komunumo Lidzbark Warmiński en samnoma distrikto Lidzbark.

Ĝis la jaro 1945 la urbo estis parto de Orienta Prusio kaj apartenis al Germanio: Ĝia nomo ĝis tiam estis Heilsberg.

La Batalo de Heilsberg okazis la 10an de Junio 1807, dum la Napoleonaj Militoj.

Urba historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio pri tiu loko devenas de la jaro 1240 kaj informas pri la ekokupo fare de la teŭtonoj de la setlejo Lecbarg, kiu situis ĉe la limo de la praprusoj, do la gentoj de varmoj kaj bartoj. Post la fino de la Dektrijara milito inter Pollando kaj la Teŭtona Ordeno en la jaro 1466 la urbo ekestis en la limoj de Pollando. En la dua duono de la 14a jc la urbo ekfloris kulture. Al la urbovenis interalie Nikolao Koperniko. Samtempe la urbo disvolviĝadis kiel komerca kaj metia centro.

Fine de la 15a kaj kaj komence de la 16a jarjentoj la urbo disvolviĝis ankaŭ kiel komerca kaj metia centroy. Post la unua dispartigo de Pollando en la jaro 1772 la apudaj terenoj ektroviĝis en la Reĝlando Prusio, kaj la urbo iom post iom perdis sian privilegian vojon.

La 10-an de junio 1807 dum la Napoleonaj Militoj okazis la batalo de Heilsberg, do unu el la plej grandaj napoleonaj bataloj sur la tereno de la nuna Pollando, venkis kaj gvidis en ĝi Napoleono Bonaparte. En la jaro 1945 Ruĝa Armeo ekokupis la urbon kaj sovetianoj komencis ruinigi kaj prirabi la urbon, 80% la urbo estis bruligita. En la jaro 1945 la urbo revenis al Pollando laŭ la decidoj de la Potsdama konferenco la germana loka loĝantaro forlasis Pollandon en la jaro 1945-46 kaj eĉ post la jaro 1956 elmigris parto de la loka loĝantaro. Al tiuj terenoj venis poloj el la centra Pollando kaj de la aneksitaj orientaj partoj de Pollando fare de Sovetunio. Oni ne rekonstruis la detruigitajn kaj bruligitajn domoj kaj sur tiuj ruinoj oni konstruis la loĝ-blokoj. Nur post la jaro 1989 oni rekonstruis la bruligitan 19-jarcentan urbodomon.

Bibliografio:

Jan Chłosta (2002): Słownik Warmii: historyczno-geograficzny, Littera, Olsztyn.

Theodore Ayrault Dodge (2014): Napoleon: A History of the Art of War, Pickle Partners Publishing, San Francisko.

Erwin Gatz (1990): Die Bischöfe des Heiligen Römischen Reiches 1198-1448,Duncker & Humblot, Berlino.

Arthur Hintz (1927): Burg Heilsberg: ein Geschichtsbild, Heilsberg Schlossbauverein, Lidzbark Warmiński (Heilsberg).

Manfred Hübner (1994): Das Herz Preußens. Das Bartnerland im Rahmen der preußisch-deutschen Geschichte von den Anfängen bis zur Gegenwart, Institut für Landeskunde Ost und Westpreussens, Oberschleissheim.

Alfred Krassuski (1971): Kreis Heilsberg im Ermland, Kreisgemeinschaft Heilsberg, Osnabrück.

Władysław Ogrodziński (1958): Lidzbark Warmiński, Arkady, Varsovio.

Władysław Ogrodziński (2008): Pochwała Lidzbarka, Pracownia Wydawnicza „ElSet”, Olsztyn.

Digby Smith (1998): The Napoleonic Wars Data Book, Greenhill, Londono.

Stanisław Srokowski (1928): Heilsberg (Licbark), perła Warmji, Strażnica Zachodnia, Poznano.

Stanisław Srokowski (1946): Miasta i ludzie Prus Wschodnich, Państwowe Zakłady Wydawnictw Szkolnych, Varsovio.

Filip Sulimierski, Bronisław Chlebowski, Władysław Walewski (1884): Słownik geograficzny Królestwa Polskiego i innych krajów słowiańskich, volumo 5, Nakładem Filipa Sulimierskiego i Władysława Walewskiego, Varsovio.

Internacia kunlaboro[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]