Liederkreis op. 39 (Schumann)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Liederkreis
muzika verko aŭ komponaĵo • lyrico-musical work
Aŭtoroj
Lingvoj
Lingvo germana lingvo
Eldonado
Eldondato 1842
vdr

Liederkreis Op. 39 estas ciklo de Robert Schumann (1810–1856) el dek du muzikigoj de poemoj de Joseph von Eichendorff (1788–1857) por kantvoĉo kaj piano, ekestinta en la jaro 1840. Loko kaj realigantoj de la unua prezentado estas nekonataj, sed jam baldaŭ post sia ekesto la verko estis ege ŝatata kaj nuntempe konsistigas gravan parton de la romantisma lidrepertuaro. Liederkreis krome ne nur estis ofte muzikscience esplorita (ekz. far Theodor W. Adorno, vd. Literaturo), sed ankaŭ servis al aliaj artistoj kiel elirpunkto kaj inspirfonto por ilia propra kreado (ekz. en la lido Erinnerung an Eichendorff und Schumann de Hanns Eisler).

R. Schumann, 1839
Joseph von Eichendorff

Schumann kaj Eichendorff[redakti | redakti fonton]

Entute 21 poemoj de Eichendorff konserviĝis en muzikigoj far Robert Schumann kaj inter la estetiko de la du artistoj ekzistas ankaŭ paraleloj: Ambaŭ komprenis kiel tasko de artisto rigardi malantaŭ kaj sub la supraĵon de la aferoj kaj transdoni ĉi tiun perspektivon al sia publiko, kiel tion priskribas Eichendorff en sia fama poemo Wünschelrute. Schumann ŝatis la 22jarojn pli aĝan kiel reprezentanto de nova generacio de poetoj, kies verkoj nur ebligas novspecan lidon.

La fascino de la liriko de Eichendorff por la komponisto certe enestis en sia simpla kaj bildeca esprimo, kies fortaj asociadoj estis bone prezentebla kaj ankaŭ fortikebla per la muzika tavolo. Tial li ankaŭ nomis la ciklon en letero al Clara kiel „mia plej romantisma.“ Reciproke al tio Eichendorff 1847 esprimiĝis al Clara dum renkonto en Vieno, nur la muziko de Schumann „donis al [siaj] lidoj vivon.“

La ekesto de Liederkreis[redakti | redakti fonton]

La jaro 1840 eniris en la biografion de Robert Schumann kiel t.n. "lidojaro", en ĉi tiu jaro li komponis ĉ. la duonon de sia tuta lidverkaro. Antaŭe li preskaŭ nure verkis pianomuzikon: Kiel moderna „germana spirito“ Schumann komence preferis en la muzikestetika konflikto de la 19-a jarcento la absolutan muzikon kaj metis la voĉkantan muzikon „sub la instrumentan muzikon kaj opiniis [ĝin] neniam kiel grandioza arto.“, kiel li en 1839 skribis al la violonisto kaj komponisto Hermann Hirschbach. La aldonaĵo „Sed diru al neniu pri tio.“ en la sama letero atestas tamen lian opinioŝanĝon dum ĉi tiu tempo. Samtempe tamen la komponisto povis progresi nur per la antaŭe fariĝinta evoluo de sia pianostilo (en kiu li cetere ja nepre verkis programmuzikon) al samgrade persona lidstilo, kiu ligas la jam elprobatan esprimpovan pianokomponadon kun klaraj kantmelodioj.

Felix Mendelssohn Bartholdy

La skribado de Liederkreis okazis inter la 1-a kaj 22-a de majo 1840; antaŭe Schumann vizitis en Berlino dum unu monato sian fianĉinon Clara kaj montris al ŝi kaj Felix Mendelssohn Bartholdy kelkajn el siaj muzikigoj. Mendelssohn, kiel amiko kaj mentoro de la juna komponisto certe ankaŭ modelulo ĉe la lidverkado de Schumann, kantis la lidojn mem, akompanate de Clara ĉe la piano. La unuopaj lidoj do parte ekestus jam antaŭ aprilo 1840 kaj eble nur poste estus enigita en ciklon far Schumann. Kiam Mendelssohn Bartholdy mortis sep jarojn poste, Schumann reekprenis la melodion de la dua lido, Intermezzo, en la pianopeco Erinnerung el Album für die Jugend. Ĉi tiu „lido sen vortoj“ ricevas tiel lige kun la eldiro de la originala teksto apartan signifon.

Strukturo de la ciklo[redakti | redakti fonton]

Elekto de la poemoj[redakti | redakti fonton]

Ĉiuj lidoj de la ciklo, el kiuj la unua duono devenas el romanoj kiel Ahnung und Gegenwart kaj la alia el la eldonaĵo de la kompleta liriko, aperinta en 1837 en Berlino, troviĝas en manskribita kajero kun poemoj por komponado. Ĉi tiun kolekton precipe Clara flegis kaj kompletigis per nova liriko taŭga por muzikigo, kio povus esti indiko pri tio, ke la elekto devenas ne de Schumann mem, sed de lia finaĉino. Preskaŭ ĉiuj temaroj de la verkado de Eichendorffschen enestas escepte studentajn lidojn kaj tiujn kun forte religia enhavo.

Ĉe kelkaj lokoj troviĝas ŝanĝoj en la tekstoj muzikigitaj de Schumann, kiuj eble revenas je kopiaj eraroj, parte tamen ankaŭ povus esti intencaj retuŝadoj, por fortikigi la eldiron de lido en certan direkton.

Ordigo de la lidoj[redakti | redakti fonton]

La komenca versio de la ciklo surmontris denove alian kunordigon de la lidoj, en kiuj dominis griza karaktero: Waldesgespräch – In der Fremde („Aus der Heimat“) – Mondnacht – Intermezzo – Schöne Fremde – In der Fremde („Ich hör’“) – Wehmut – Frühlingsnacht – Die Stille – Zwielicht – Im Walde – Auf einer Burg. Ĉi tiun elekton eble kaŭzus la tiama vivsituacio de Schumann, en kiu la patro de Clara malaprobis lian rilaton kun ŝi. La maljuna kavaliro en la lido Auf einer Burg ja povus esti komprenata kiel portreto de la malindulga Friedrich Wieck. Sed post kiam la 1-an de aŭgusto juĝodecido permesis la geedziĝon de la du, la komponisto alivicigis la ciklon: Li dividis la dek du lidojn en dufoje ses, je kio li metis en la unuan duonon ĉefe la pozitivajn kaj en la duan la malhelajn enhavojn. Ĉe la du finaĵojn li tamen lokis la optimismajn lidojn Schöne Fremde kaj Frühlingsnacht. La lasta linio de Liederkreis laŭ ĉi tiu vicigo, la triumfa elvoko „Sie ist Deine, sie ist dein!“ (Ŝi estas la via, ŝi estas via!) klarigas la membiografian interligon.

Titolo Takto Tempo Tonalo
1. In der Fremde C Nicht schnell (ne rapide) f♯-minoro
2. Intermezzo 2/4 Langsam (malrapide) A
3. Waldesgespräch 3/4 Ziemlich rasch (tre rapide) E-maĵoro
4. Die Stille 6/8 Nicht schnell (ne rapide) G-maĵoro
5. Mondnacht 3/8 Zart, heimlich (delikate, sekrete) E-maĵoro
6. Schöne Fremde C Innig, bewegt (intime, vigle) B-maĵoro
7. Auf einer Burg C Adaĝo e-minoro/a-minoro
8. In der Fremde 2/4 Zart, heimlich (delikate, sekrete) a-minoro
9. Wehmut 3/4 Sehr langsam (tre malrapide) E-maĵoro
10. Zwielicht C Langsam (malrapide) e-minoro
11. Im Walde 6/8 Ziemlich lebendig (sufiĉe vigle) A-maĵoro
12. Frühlingsnacht 2/4 Ziemlich rasch (tre rapide) F♯-maĵoro

La apuda tabelo montras la kunagadon de tonaloj, taktospecoj, tempoj kaj esprimitaj emocioj en la unuopaj lidoj kaj en la tuta ciklo. Precipe rilate la tonalokarakteraron de Schumann ĉi tiu surlistigo estas tre multklariga: Ĉiuj lidoj staras en diesaj tonaloj, kiuj etendiĝas inter f♯-minoro (kiujn Schumann ofte uzis por doloraj humoroj) de la unua lido ĝis F♯-maĵoro (lia "jubilotonalo") je la fino. Inter ili dominas, precipe en la dua parto, lidoj kun la tonikoj E kaj A.

Koncerne la elekton de tonaloj, okulfrapas, ke escepte de la du lidoj en la mezo neniam sekvas du samaj taktmezuroj unu post la alia kaj ke la lidoj en E-maĵoro ĉiuj staras en triotaktoj.

Muzika superrigardo[redakti | redakti fonton]

Kutime la ciklo estas dividata en du partojn. Ĉi tiuj rezultas el la supre menciita kunordigo de enhavoj kaj tonaloj, sed ne estis klare difinitaj far Schumann.

Unua parto[redakti | redakti fonton]

"In der Fremde" opus 39,1

La ciklo komencas per la lido In der Fremde (En la fremdejo), kiu en la rakonto Viel Lärmen um nichts de Eichendorff estas kantata al gitaro. Ĉi tiu detalo retroviĝas en la arpeĝata pianakompanaĵo de Schumann. En la dua verso de la lido, post la vortoj „Wie bald“ (kiel baldaŭ) en la piano aperas unuafoje alsupra kvinto, grava revena motivo de Liederkreis, kiu ĉiam kunportas pozitivajn enhavojn. Ĉi tie ĝi simbolas esperon, kvankam esperon je morto.

Sed jam en la sekva peco, Intermezzo (en la tonalo A-maĵoro), la kvintmotivo sekvas la vorton „wunderselig“ (beatega). Ĉi tiu dua lido baziĝas sur poemo, kiun verkis Eichendorff en 1810, eble por sia fianĉino Luise von Larisch. La belegan, metaforriĉan tekston la komponisto transmetas per sinkopoj en la akompanaĵo.

La postsekva Waldesgespräch (Arbara interparolado) havas dialogan formon, en la romano Ahnung und Gegenwart ĝi ankaŭ estas prezentata kiel dialogo. La du personojn Schumann prezentas en du muzikaj sferoj: Dum kiam la vortoj de la rajdanto estas submetitaj per aplombaj punktigitaj ritmoj kaj kornvoĉaj pasoj, la sorĉistino Loreley estas akompanata komence per harpecaj akordoj sur pedaltono, poste per dramecaj alteraciitaj akordoj. Precipe en ĉi tiu lido sin montras ankaŭ la muzikemo de la teksto de Eichendorff, kiam la viro preferas mallongajn, konsonantriĉajn vortojn, la sorĉistino tamen tiujn kun longaj kaj malhelaj vokaloj.

Komenco de Stille en la muzikigoj far Schumann kaj Mendelssohn

La venonta lido, Die Stille, ja estas el la sama romano kiel Waldesgespräch, kondukas tamen en alian humoron: Ĝi temas pri subpremata, sed interne eksploda amo. Tiel Schumann muzikigis ĝin kiel feliĉe lula 6/8-takto en G-maĵoro, dampas tamen la esprimon per la prezentadinstrukcio Nicht schnell, immer sehr leise (ne repide, ĉiam mallaŭta) kaj per la komence mallongaj, spiretataj notoj de la kantvoĉo. Nur ĉe la vortoj „Ich wünscht’, ich wäre ein Vöglein“ (Mi dezirus, mi estus birdeto) komencas melodie esprimpova arko, kiu tamen mallonge poste denove estas subpremata per tio, ke Schumann ŝanĝas la modelon kaj reekprenas la unuan strofon de la poemo je la fino. Precipe en ĉi tiu lido montriĝas la proksimeco al Mendelssohn, kies muzikigo de la sama poemo komencas tre simile. (ilustraĵo)

Beginn der Mondnacht

Mondnacht estas verŝajne la plej konata lido el la ciklo kaj unu el la plej popularaj komponaĵoj de Schumann entute, ĉar muziko kaj poeziaĵo sin kompletigas reciproke per unika maniero: La teksto allogas pro simpla esprimo, kiu tamen vekas profundajn asocidadojn, kaj jam ĉe la komenco enkodukas per konjunktivo en iaspecan sonĝosituacion. Muzike ĉi tiu ideo estas realigata per dominantaj akordoj, ekz. la naŭtakordo tuj je la komenco (Hörbeispiel) kaj la pulsa ripetado de unuopaj tonoj aŭ intervaloj, kiuj estas harmonie aliinterpretataj. Dum kiam la unuaj kvar duonversoj ĉiam estas kantataj per la sama melodio, je la linio „Und meine Seele spannte …“ (Kaj mia animo etendis …) harmonie kaj melodie nova vojo, kiu faras aŭdebla kaj sentebla la ekflugadon de la animo.

La lido Schöne Fremde finas la unuan parton de Liederkreis. Ankaŭ en ĉi tiu poemo ni trafas sur tipe ajĥendorfa noktosituacio, kiu komence ŝajnas malcerta kaj danĝera, sed finfine en la kulmino anoncas "feliĉegon". Ĉi tiun kulminon Schumann muzikigas, formante la harmonikon je la komenco iomete nebula kaj ne instalante klaran tonikon – nur je la fino de la lido B-maĵoro kiel baza tonalo klare ekkoneblas. en ĉi tiu strofo ankaŭ la kvinto, kiu antaŭe ludis gravan rolon, estas larĝigita al seksto, kiu ankaŭ dum la piana postludo estas la plej grava intervalo.

Komparo de la unuaj du lidoj de la unua parto

Dua parto[redakti | redakti fonton]

Tuj je la komenco de Auf einer Burg (En fortikaĵo) aperas falanta kvinto, kiu simetrie al alsupra „gvidmotivo“ da la unua parto estas la prega formigilo de la dua duono. La lido priskribas la rigidan ĉirkaŭaĵon de morta ŝtoniĝinta kavaliro, kion ilustras statikaj, malvigle antaŭeniĝaj kaj antikvecaj modalaj harmonioj. Ankaŭ per la ununura itallingva tempoindiko (Adaĝo) kaj la duonfino (fino sur la dominanta akordo), per kiu finiĝas la lido, Schumann konscie aludas pli malnovajn muzikstilojn.

In der Fremde, komenco

Kvankam la sekva lido In der Fremde (En la fremdejo ) unuavide havas tute alian enhavon, ĝi estas lige ligita kun Auf einer Burg. Unuflanke, ĉar ĝi per sia a-minoro dissolvas la antaŭan E-maĵoran akordon, aliaflanke, ĉar la du lidoj similas motive unu kun la alia, kiel montras supra ilustraĵo. La falanta kvinto krome estas trovebla en la ĉiam revenaj deksesonaj girlandoj de la pianakompanaĵo (blue markita en la ilustraĵo).

En la lido Wehmut (Tristeco) la poeto mem transprenas la vorton kaj komparas siajn lidojn kun tiuj de la najtingalo, kiun ĉiuj aŭskultas kun ĝuo sen elaŭdi ĝian internan suferon. La akompanaĵon de la lido Schumann formis tre simpla kaj und homofonia, por starigi la tekston en la malfonon kaj ne deturni la atenton sur ĝin per muzikaj kaprico. Eble li volas per tio montri, ke temas pri pli ol nura romantisma prezentado de poeta Mio, ke male li vere volas rakonti ion pri si mem. Nur en la lasta strofo la pianovoĉo fariĝas iomete pli memstara kaj esprimas en la postludo la "profundan suferon" per kromata forpaso en la baso.

Klaviervorspiel von Zwielicht

Unu el la plej strangaj kreitaĵoj de Eichendorff estas la poemo Zwielicht (Duonlumo; denove el Ahnung und Gegenwart), kiu avertas kontraŭ danĝero el ĉiu direkto, eĉ de la plej kara amiko. Ankaŭ ĉi tie Schumann uzas falantan kvinton, ĉi-foje la diminuitan kvinton: En la unua takto li uzas la intervalon g-c♯, en la dua f-b. Ĉi tiu antaŭludo (MIDI-dosiero) formas la harmonian fundamenton, sur kiu baziĝas ĉiuj strofoj.

La lido Im Walde (En la arbaro) komencas kiel gaja ĉasoskerco en tre vigla 6/8-takto, kie temas pri gaja geedziĝfesto, sed ŝanĝas sian humoron, kiam la rakontanto restas sola. La duan strofon de la poemo, kiu temas pri la malfeliĉa novedzino, Schumann ne muzikigis en ĉi tiu versio, en pli malfrua muzikigo por ĥoro akapela (Op. 75/2) ĝi tamen aperas. La poemo finiĝas per la linio „Und mich schauderts im Herzensgrunde“ (kaj ĝi min timtremigas en la korprofundo), en kiu Schumann kondukas la kantvoĉon malsupren ĝis la eta a, la plej malalta tono de la ciklo. Mallonge antaŭ la triumfa fino do okazas emocia malkulmino.

Kulmino de Frühlingsnacht

Ĉi tiu ekstaza finaĵo estas atingita en la lasta lido Frühlingsnacht (Printemponokto;MIDI-Datei tuta lido), en kiu la muziko ekde la komenco generas ĝoje ekscititan humoron: La harmonioj formas entuziasmigan ĉenon el septimakordoj, alte situantaj akordoj pulsas en deksesonaj trioloj, kiuj ĉiam nur je la fino el ĉiuj de la tri strofoj ĉesas. Dum la dua strofo estas enkondukata nova supreniranta motivo, kiu je la fino de la lido ĉe la vortoj „Sie ist deine, sie ist dein!“ (Ŝi estas la via, ŝi estas via!) estas plivastigata al septimo (notekzemplo maldekstre). Kie do je la fino de la unua parto la alsupra kvinto estis plilarĝigita al seksto, nun la ciklo kulminas en la pli vasta septimo. En la piana postludo tamen dominas denove la kvinto, kio denove fermas la motivan ciklon de la tuta verko.

Diskografio[redakti | redakti fonton]

Por multaj muzikŝatantoj mita estas la interpretado de Liederkreis far Dietrich Fischer-Dieskau kaj Gerald Moore, kiel ĝi ekzemple estis dumkoncerte registrita en 1959 ĉe Festivalo de Salcburgo (Orfeo C 140301 B). La sondiskofirmao Eterna de GDR eldonis en 1975 sonregistraĵon de la ciklo ekestinta en 1972 kun Peter Schreier kaj Norman Shetler (Eterna 8 26 498). La sonregistraĵo de Thomas Quasthoff (RCA/Sony BMG, 1993) ankaŭ ricevis elstarajn kritikojn. Interpretadoj kun virina voĉo ekzistas de Sena Jurinac, akompanata de Franz Holletschek (1952, Westminster), Janet Baker akompanata de Daniel Barenboim (EMI 1968/1975), Jessye Norman (Philips/Universal, 1987), Margaret Price, akompanata de Graham Johnson (1991, Hyperion) kaj Soile Isokoski, akompanata de Marita Viitasalo (1993, Finlandia Records 1995).

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Theodor W. Adorno: Schumanns Lieder-Kreis nach Eichendorff-Gedichten op. 39. In: Akzente. Zeitschrift für Dichtung. München 1958.
  • Eckart Busse: Die Eichendorff-Rezeption im Kunstlied. Versuch einer Typologie anhand von Kompositionen Schumanns, Wolfs und Pfitzners. Eichendorff-Gesellschaft, Würzburg 1975
  • Dietrich Fischer Dieskau: Robert Schumann. Das Vokalwerk. dtv, München 1985, ISBN 3-423-10423-6.
  • Reinhold Brinkmann: Schumann und Eichendorff: Studien zum Liederkreis opus 39. Ed. Text+Kritik, München 1997 ISBN 3-88377-522-3
  • Christiane Tewinkel: Vom Rauschen singen. Robert Schumanns ‚Liederkreis’ op. 39 nach Gedichten von Joseph von Eichendorff (= Epistemata 482), Würzburg 2003 ISBN 3-8260-2652-7

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]