Lielupe

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lielupe
rivero
Bazaj informoj
Longeco 119 km
Fluo
Geografio
Landoj Latvio
Regionoj Rigo
Map
vdr
la rivero Lielupe

Lielupe (latve, laŭvorte "granda rivero", historie germane ankaŭ Kurländische Aa) estas rivero en la historiaj regionoj Kuronio (latve Kurzeme) kaj Zemgalio (latve Zemgale) de Latvio. La rivero de la urbo Bauska fluas norden, kaj ĉe la urboj Rigo kaj Jūrmala enfluas la Golfon de Rigo, do la Baltan Maron.

La Lielupe ekestas per kunfluo de du riveroj, kiuj ambaŭ fontas en Litovio: la Mēmele (litove Nemunėlis) en la nordoriento de Litovio kaj la Mūsa (litove Mūša) en la nordokcidento. Ekde la kunfluo de la du riveroj ĝis la Golfo de Rigo, la Lielupe havas longon de 119 kilometroj, sed de la fontoloko de la Mūsa respektive Mūša ĝis la Golfo de Rigo temas entute pri 310 kilometroj.

Dimensioj[redakti | redakti fonton]

  • kompleta longeco: 119 km
  • altecodiferenco: 10,8 m (0,1 m/km)
  • averaĝa akvokvanto ĉe la enfluo en la Golfon de Rigo: 106 m³/s

Urboj trafluataj[redakti | redakti fonton]

La sekvaj urboj de Latvio troviĝas borde de la rivero: