Liem Tjong Hie

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Liem Tjong Hie, javano. Naskiĝis en la 15-a de januaro 1906 en Semarang, Javo. Li studis en tieaj nederlandaj lernejoj. Li estis esperantisto de 1919 kaj delegito de UEA el 1924 al 1989. Fondanto kaj redaktanto de Hinda Esperantisto.

Libroj

  • "Javaj legendoj kaj fabloj", 1924 - La unua libro en Esperanto pri Javo.
  • Traduko: "Historio de Saidjah kaj Adinda" de Multatuli, 1927.
  • "Apa itoe esperanto" (Kio estas tio, Esperanto?) Centraal esperanto-bureau & -instituut (Ekstremorienta Esperanto-oficejo kaj -Instituto, fondita de li), 1933.

Eksteraj ligiloj