Lienz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lienz
urbo
Lienz en la Dravo-valo, vido de la nordo
Blazono
Oficiala nomo: Lienz
Ŝtato Aŭstrio Aŭstrio
Federacia lando Tirolo
Montaro Alpoj
Rivero Dravo
Situo Innsbruck
 - alteco 673 m s. m.
 - koordinatoj 46° 49′ 47″ N 12° 46′ 11″ O / 46.82972 °N, 12.76972 °O / 46.82972; 12.76972 (mapo)
Areo 15,94 km² (1 594 ha)
Loĝantaro 12 125 (2007-01-01)
Denseco 760,66 loĝ./km²
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 9900
Situo de Lienz enkadre de Aŭstrio
Situo de Lienz enkadre de Aŭstrio
Situo de Lienz enkadre de Aŭstrio
Vikimedia Komunejo: Lienz
Retpaĝo: www.stadt-lienz.at

Lienz estas [LI;NC] estas mezepoka urba komunumo de Aŭstrio. Ĝi apartenas al la federacia lando Tirolo kaj estas la administra centro de la distrikto Lienz, kiu kovras la tutan orientan Tirolon. Komence de 2021 en la komunumo vivis 11 935 loĝantoj.

Geografie la areo konsistigas la orientan finaĵon de la alpa Puster-Valo, kiu okcidente daŭriĝas en Sudtirolo ĝis la komunumo Mühlbach apud Brixen.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

La urbo kun ĉ. 12000 loĝantoj estas ĉe la riveroj Isel kaj Dravo. La en larĝa valo situanta urbo estas fremdultrafika urbo kaj loko de la industrioj lignoprilaborada, konstrumateriala kaj malvarmigilfabrikado. La teritorion trapasas la landa vojo B100.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua endokumenta mencio estis en 1021. Je la komenco de la 13-a jarcento la urbo nove aranĝitis kaj ricevis en la 1252-a jaro la urbajn rajtojn. Ĝis 1500 ĝin posedis la grafoj de Görz, kiuj rezidis surloke ekde 1271. En 1550 la urbo iĝis tirola.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

La paroĥa preĝejo de ĉe la norda Isel-riverbordo konsekritis en 1457 kaj konsideratas kiel la plej grava gotikstila konstruaĵo de Eosttirolo. Vizitindas ankaŭ la ununava malfrugotika kirko de la franciskanoj, alikonstruita en la 15-a jc.

Okcidente de la urbo troviĝas surmontete la en la 13-a jc konstruita Kastelo Bruck kun granddimensia belfrido.

Restoj de la romia setlejo Aguntum videndas je 4 km oriente de la urbo.

Famuloj[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Bundesdenkmalamt (eld.): Die Kunstdenkmäler des politischen Bezirkes Lienz. Bezirkshauptstadt Lienz und Lienzer Talboden. Verlag Berger, Horn 2007 ISBN 978-3-85028-446-2 (Österreichische Kunsttopographie, Band LVII/Teil 1)
  • Katholischer Tiroler Lehrerverein (eld.): Bezirkskunde Osttirol. loewenzahn verlag, Innsbruck 2001, ISBN 3-7066-2267-X.
  • Martin Kofler: Osttirol. Vom Ersten Weltkrieg bis zur Gegenwart. Studienverlag, Innsbruck 2005, ISBN 3-7065-1876-7
  • Meinrad Pizzinini: Lienz. Das große Stadtbuch. Stadt Lienz, Lienz, 1982
  • Meinrad Pizzinini: Lienz in Geschichte und Gegenwart. Haymon, Innsbruck, 1999


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]