Liepāja

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Liepaja)
Liepāja

emblemo

ŝtata urbo de Latvio • respublika urbo en Latvio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Ŝtato Latvio
Regiono Kuronio
Distrikto eksterdistrikta urbo
Urborajto ekde 1625
Poŝtkodo LV-34(01-17)
Telefonkodo (+371) 634
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 67 088  (2023) [+]
Loĝdenso 1 307 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 56° 30′ N, 21° 1′ O (mapo)56.50833333333321.011111111111Koordinatoj: 56° 30′ N, 21° 1′ O (mapo) [+]
Alto 14 m [+]
Areo 51,33 km² (5 133 ha) [+]
Liepāja (Latvio)
Liepāja (Latvio)
DEC
Liepāja
Liepāja
Situo de Liepāja

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Liepāja [+]
vdr

Liepāja (litove Liepoja, germane Libau, pole Lipawa, ruse Либава (Libava) aŭ Лиепая (Liepaja), jide ליבאַװע, Libave) estas la tria plej granda urbo en Latvio. Ĝi situas sudokcidente de la lando borde de la Balta Maro kaj inkluzivas unu el la plej gravaj senglaciaj havenoj de la maro. Liepāja situas en la historia regiono Kuroniolatve Kurzeme - 223 kilometrojn okcidente de Rigo kaj 60 kilometrojn norde de la litova marborda urbo Palanga. Komence de la jaro 2005 Liepāja havis 86 264 loĝantojn. Liepāja disponas pri du havenoj, komerca kaj armea. La simbolo de la urbo estas la ŝtono sukceno. Laŭplane la urbo en 2027 estos unu el la du Eŭropaj Kulturaj Ĉefurboj, kune kun Évora en Portugalio.

Historio[redakti | redakti fonton]

La urbo ekestis el eta kurona vilaĝo ĉe la loko, kie la rivereto Līva enfluas la maron. Dokumente la loko unuafoje menciiĝas sub la nomo Lyva dum la jaro 1253. Ĉi-tie albordiĝis romiaj, bizancaj kaj skandinaviaj ŝipoj. Ekde la jaro 1560 dokumente pruveblas la nomo Libau germane respektive Liepāja latve. La urbajn rajtojn la havena setlejo ricevis dum la jaro 1625 fare de duko Friedrich von Kettler de Kuronio (konfirmita dum 1626 fare de reĝo Sigismundo la 3-a Vasa de Pollando-Litovio).

Svedaj reĝoj, germanaj baronoj kaj simplaj civitanoj de germanaj baltoj, finnaj Jäger-volontuloj kaj rusaj caroj lasis siajn spurojn[1].

En 1919 dum la Liberiga milito Liepāja iun tempon estis ĉefurbo de Latvio ĉar al ĝi translokiĝis latvia registaro[1].

Plaĝo de Liepaja

La armea haveno "Karosta" ripete difinis la sorton de la urbo, aparte dum la Unua kaj Dua Mondmilitoj kaj la pli ol 50-jara okupiĝo fare de la Sovetunio, kiel grava sovetunia armea bazo. La komerca haveno antaŭ la Dua Mondmilito estis grava pordego al la cetera mondo ... ĝi prosperigis komercon, industrion kaj kulturon.

Fasadoj en la arkitektura stilo secesio en la urbocentro

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • la urbocentro kun la historia stokeja kvartalo,
  • la larĝa kaj fajna sabla plaĝo ĉe la Balta Maro
  • la luterana preĝejo Sankta Anna (inaŭguro: 1587) kun sia monumenta, lignoĉizita altara dekoraĵo de 1697, majstroverko de la baroka epoko,
  • la luterana preĝejo Sankta Triunuo (inaŭguro: 1758), proksime de la Roza Placo -
  • la preĝeja orgeno en preĝejo de Sankta Triunuo, havante 131 registrojn, kvar klavaroj kaj pli ol 7.000 orgenfajfilojn, unu el la plej grandaj mekanikaj orgenoj en Eŭropo (ĝis 1912 la plej granda en la mondo).
  • la katolika katedralo Sankta Jozefo (inaŭguro: 1762) proksime de la Malnova Merkatoplaco,
    La historia merkatohalo
  • la ortodoksa preĝejo Sankta Triunuo, konstruita dum 1867,
  • la arme-havena urbokvartalo Karosta kun la ortodoksa katedralo Sankta Nikolao, konstruita inter 1901 kaj 1903
  • la historia armea malliberejo, kiu dum pli ol 100 jaroj uzeĝis fare de la ŝanĝiĝantaj regantoj. La konstruaĵo nuntempe gastigas muzeon kaj gastejon.
    Plano de la urbo Libau, 1875
  • la fortikaĵo (naŭ partoj, du el ili ĉe la armea haveno).

Arkitekturo[redakti | redakti fonton]

Unika arkitekturo de Liepāja per diverseco de stiloj kreas specifan atmosferon karakterizan nur por tiu urbo - la plej granda kvanto da lignaj konstruaĵoj, multaj belegaj domoj de germana arkitekto Paul Max Bertschy, stratetoj kovritaj per ŝtona pavimo. Tamen ne nur pri historiaj konstruaĵoj povas fieri liepajanoj - en 2015 ili akiris vastan kaj modernan koncerthalon „La granda sukceno", ĉar ĝuste sukceno estas unu el simboloj de la urbo[1].

Muziko[redakti | redakti fonton]

Oni nomas Liepāja ĉefurbo de Latvia muziko. Krom jam menciita Aleo de la Famo pri tio atestas multaj kun muziko ligitaj objektoj - la plej granda tamburo en Latvio, Arbo de Fantomoj, turisma itinero „Liepāja - kiel laŭ muziknotoj" k.a. La urba himno nomiĝas „En urbo kie naskiĝas vent".  En Liepāja oni povas trovi grupon de skulptaĵoj dediĉitan al ĉiu strofo de la fama kanto [1].

Esperanto en Liepāja[redakti | redakti fonton]

Liepāja havas ankaŭ riĉan Esperanto-historion - Esperanto-societo tie estis fondita en 1925. Nun ĝi estas la sola urbo en Latvio, kie oni povas trovi straton de Esperanto[1].

Dankʼ al la populara Esperanto-kantistino liepajanino Austra Pumpure la urba himno „En urbo kie naskiĝas vent" estas bone konata al multaj esperantistoj.

Elmārs Virkavs, esperantisto

Famuloj[redakti | redakti fonton]

Partneraj urboj kaj regionoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 Liepāja – urbo de BET-53, Latvia Esperanto-Asocio, 2017

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]